Saltu al enhavo

Matrah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Matrah
Matrah
urbo
provinco (vilaja) de Omano Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Omano
Gubernio Maskato
Provinco vilaja Matrah
Demografio
Loĝantaro 230 881  (2020) [+]
Loĝdenso 5 378 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 37′ N, 58° 34′ O (mapo)23.61666666666758.566666666667Koordinatoj: 23° 37′ N, 58° 34′ O (mapo) [+]
Areo 42,93 km² (4 293 ha) [+]
Matrah (Omano)
Matrah (Omano)
DEC
Situo de Matrah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muttrah [+]
vdr
mapo de Omano laŭ stilo de la monda faktolibro de CIA
Vido en Matrah

Matrah, laŭ aliaj literumoj Maṭraḥ, aŭ Maţraḩ, arabe: مطرح estas urbego, primara mara enirejo (havenurbo) kaj okcidenta antaŭurbo de Maskato en Omano. Matrah signifas arabe: plankkuseno.

Moskeo en Matrah
placo en Matrah
Fortikaĵo de Matrah (fone)
Pliaj bildoj pri Matrah
Vojo en Matrah
Hotelo en Matrah
Bazarejo de Matrah
La horloĝa turo en Matrah
Ornamkonstruaĵo en Matrah
Mallarĝa strato en Matrah
Domoj en Matrah
Marbordo en Matrah

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Matrah situas en norda parto de la lando laŭ la Golfo de Omano. Maskato troviĝas 3, Sib (urbo) 40, Suhar 203 km.

Matrah estas tradicie komerca centro de Omano havanta havenon kun floto. Estis ankaŭ portugala periodo, tiam estis konstruita la fortikaĵo en la 16-a jarcento. En la 18-a jarcento havenoj de Matrah kaj Maskato estis disigitaj, Matrah iĝis komerca, Maskato mararmeo havenoj. La urbo havis laŭtaksan populacion de proksimume 8,000 homoj, kiam diplomato vizitis ĝin en la fruaj 1830-aj jaroj. En la meza 19-a jarcento la havenurbo havis ankaŭ ŝipan riparindustrion. La haveno multe evoluis en la 1970-aj jaroj, apude estis kreita finhaltejo de naftaj tuboj.

Matrah estis longe finhaltejo de karavanoj, oni ŝanĝis fruktojn, fiŝojn, perlojn kaj aliajn varojn. La urbego ankaŭ nun estas komerca urbo helpe de la haveno. En la urbomezo restis netuŝitaj la bazaroj. La haveno jam akceptas ankaŭ kontenerajn ŝipojn, la varŝanĝojn komputiloj apogas. La ŝipkonstruado kaj riparo de ŝipoj estas ankaŭ ekonomie gravaj.


Matrah havas trairantan ĉevojon laŭ la marbordo. La flughaveno ĉe Maskato funkcias.

Matrah havas varman dezertoklimaton. Jare pluvas ĉ. 100 mm, inter junio-oktobro ne aŭ apenaŭ pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 29 °C (somere 49 °C).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2017-04-19 per la retarkivo Wayback Machine