Matthäus Dresser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Matthäus Dresser

Matthäus DRESSER (ankaŭ: Drescher, Dressler; naskiĝinta en la 24-a de aŭgusto 1536 en Erfurto, mortinta en la 5-a de oktobro 1607 en Lepsiko) estis germana filologo, pedagogo kaj historiisto. Li konsideratas esti la lasta grava humanisma fakulo en Germanio. Li estis tre influata per la verkoj de Filipo Melanktono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dressler pasis la junajn jarojn en modestaj ĉirkonstancoj. Li finstudis en Erfurto en 1559. Post li faris privatajn prelegojn pri la lingvoj helena kaj latina. Ekde 1561 li instruis en la en 1561 en la Aŭgustenana monakejo fondita Konsilantargimnazio. Ties frekvento preparu la lernantojn al la universitataj studoj. En 1562 li iĝis profesoro pri la helena lingvo ĉe la Universitato de Erfurto kaj membro de la tri t.n. Grandaj kolegioj. Krome li instruis dialektikon kaj retorikon. Ekde 1566 li estis dekano de la fakultato de filozofio; en tiu ĉi funkcio li ege engaĝiĝis por studreformoj.

En 1574 li estis vokita al profesoreco pri historio kaj retoriko ĉe la altlernejo de Jena. Sed li ne sekvis tiun ĉi vokon pro paralela oferto de princelektisto August iĝi posteŭlo de Joachim Camerarius en Lepsiko (malnovaj lingvoj + historio). Alternantive li povus esti rektoro ĉe la princaj lernejoj de Pforta kaj Meißen. Dresser decidis iri al Meißen kaj deĵoris tie de 1575 ĝis 1581. Malantaŭ tio li tamen turniĝis al universitata kariero en Lepsiko kaj nomumitis baldaŭ Kortega historiografo kun la tasko finfari la verkon Saksia historio de Georg Fabricius. Ekster tio li devis laŭ kortega komisio reformi kaj viziti la landajn lernejojn. En 1599/1600 Dresser estis universitata rektoro reprezentante la altlernejon plurfoje dum parlamentaj tagoj.

Kiel profesoro lepsika li havis grandan estimon inter la tiamaj fakuloj. Gravis ankaŭ liaj kontaktoj kun David Chytraeus.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Dresser tradukis serion da teologiaj kaj filologaj skribaĵoj respektive eldonis ilin. Disvastigata estis lia retorika lernolibro. Kiel historiisto li estis ankoraŭ tute universalepensanta laŭ antikvaj kaj mezepokaj modeloj. Sed samtempe Dresser favorigis kritikan esploron de fontoj kaj klaran dividon inter eklezia kaj profana historioj. Koncerne periodigojn Dresser ankoraŭ orientiĝis - kontraŭe al aliaj gravuloj historiistaj kiel Jean Bodin - pri la tradicia modelo de la kvar mondaj monarkioj. Siajn metodikajn ideojn Dresser klarigis en akademiaj prelegoj. Ili paŝon post paŝo plialtigis laborteknikojn kaj orientigis aliajn scienculojn pozitive. Liaj historiaj ĉefverkoj estas Isagoges historicae (1586-1606) kaj histori-geografia priskribo de multo da germanaj urboj. Krome li kontinuigis la je la fino de la 15-a jarcento verkitan kaj ĝis 1588 far la magdeburgano Johann Pomarius daŭrigitan kronikon (Nieder)Sächsische Chronik ĝis la jaro 1596. Same li finverkis la genealogian libron New Stammbuch … des Hauses zu Sachsen de Petrus Albinus.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Oratio isocratis Rhetoris Atheniensis disertissimi, eleganter disserens de officio Magistratus erga subditos et subditorum erga Magistratur etc., conversa e Graeco in Latinum. Erfurt 1558
  • Rhetorica, inventionis, dispositionis et elocutionis illustrata et locuplctata quam plurimis exemplis sacris et philosophicis. Erfurt 1570, Basel 1573, 1575 (Online), Leipzig 1580 (Online)
  • M. T. Ciceronis de Natura Deorum libri III cum argumentis, oeconomia, et rerum verborumque accur. et artif. enodatione; additae sunt ad finem cujusque libri disputatione etc. Leipzig 1572
  • Gymnasmatum linguae graecae libri III orationum, epistolarum et carminum exempla sacra et profana complectentes. Erfurt 1574, Leipzig 1592
  • De disciplina nova et veteri tam domestica quam scholastica. Basel 1577
  • Elocutionis rhetoricae doctrina, praeceptis et exemplis cum sacris tum philosophicis exposita et locupletata. Leipzig 1580
  • Oratio de dialectica Philippi Melanchthonis. Leipzig 1580, (Online), 1588
  • Catechismus Parvus D. Martini Lutheri, cum scholis et nonnullis textibus biblicis de festis anni, Item precationibus scholasticis. Wittenberg 1581 (Online)
  • Oratio de IV monarchiis sive summis imperiis a Daniele propheta expressis. Leipzig 1581
  • De diebus festis Christianorum, Judaeorum et Ethnicorum liber. Leipzig 1584, 1597 (Online), 1584
  • Querela de Pontificiis insidiis per Germaniam. 1584 (Online)
  • De ordine et progressu professionis suac Lipsiensis. Leipzig 1585
  • Isagoge historica. Leipzig 1586, 1589 (Online), 1598 (Online), 1602 (Online), 1606 (Online) u. ö. auch Deutsch unter dem Titel Isagoge historica, oder historische Erzählung u.s.w. Leipzig 1601, Von den fürnehmsten Städten des Deutschlands. Ein kurzer aber doch deutlicher Bericht. Leipzig 1607, Bd. 5 (Online)
  • Orationes Matthaei Dresseri, Tam Rerum varietate et copia quam sermonis puritate et elegantia commendate. Frankfurt/M.1587 (Online)
  • Orationes duae de Dialectica Phil. Melanthonis. Frankfurt 1588
  • Narratio de statu Ecclcsiae et Religionis in Persico regno. Wittenberg 1589 (Online)
  • Confutatio commentitiae opinionis Rob. Bellamini de translatioie Imp. Rom. a Graecis ad Romanos, institutioneque septemvirorum electoralium per Pontif. Rom. Frankfurt 1592 (Online)
  • Oratio funebris de Christiano I. Leipzig 1592 (Online)
  • Oratio De vita et morte D. Pauli Lutheri Medici. Leipzig 1593 (Online)
  • Explicatio ad Rudolphum II. Imp. Rom. historica dicti seu vaticinii cujusdam Lactantii de delendo noraine Romano in terris et transferendo imperio occid. in orientem. Leipzig 1593, Leipzig 1602 (Online)
  • Oratio De Bello Turcico. Jena 1593 (Online)
  • Oratio De cancellarii munere et dignitate tam in regnis et ducatibus, quam in Academia Lipsiensi. 1594 (Online)
  • Die kleine fürstliche Chronica, durch Kasper Sturm, contin. bis aufs Jahr Chr. 1596. Leipzig 1596
  • Sächsisches Chronicon. Wittenberg 1596 (Online)
  • Historien und Bericht von dem neuerlicher Zeit erfundenen Königreiche China. Leipzig 1597, Halle 1598 (Online)
  • Martini Lutheri Historia Leipzig 1598 (Online)
  • Gratulatio de recuperata Alba rcgali. Leipzig 1600
  • Neu Stammbuch und Beschreibung des uralten königlichen Kur- und fürstlichen Geschlechtes des Hauses Sachsen u.s.w. Leipzig 1602 (Online)
  • Ungnadische Chronica, darinnen der Herren Ungnaden Ankunft und Ausbreitung und ritterliche Thaten verzeichnet werden von 1147 an bis 1601. Leipzig 1602 (Online)
  • De praecipuis Germaniae urbibus paene ducentis, Isagoges histoncae Pars V. Leipzig 1606, 1618, deutsch Leipzig 1607,
  • Orationes in unum eorpus redactae. Leipzig 1606
  • De discendi Ordine Consilium. 1611 (Online)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christian Gottlieb Jöcher: Allgemeines Gelehrten-Lexicon, Darinne die Gelehrten aller Stände sowohl männ- als weiblichen Geschlechts, welche vom Anfange der Welt bis auf die ietzige Zeit gelebt, und sich der gelehrten Welt bekannt gemacht, Nach ihrer Geburt, Leben, merckwürdigen Geschichten, Absterben und Schrifften aus den glaubwürdigsten Scribenten in alphabetischer Ordnung beschrieben werden. Verlag Johann Friedrich Gleditsch, Leipzig, 1750, Bd. 2, Sp. 218 (Online)
  • Johann August Müller: Versuch einer vollständigen Geschichte der Chursächsischen Fürsten- und Landesschule zu Meissen, aus Urkunden und glaubwürdigen Nachrichten. Siegfried Lebrecht Crusius, Leipzig, 1789, S. 61, (Online)
  • Johann Samuel Ersch/Johann Gottfried Gruber: Allgemeine Encyclopädie der Wissenschaften und Künste. F. A. Brockhaus, Leipzig, 1836, 1. Sektion, Bd. 27, S. 423, (Online)
  • Fritz Roth: Restlose Auswertungen von Leichenpredigten und Personalschriften für genealogische und kulturhistorische Zwecke. Selbstverlag, Boppard am Rhein 1962/64, Bd. 3, S. 254, R 2438 und 1964, Bd. 4, S. 241, R 3453

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]