Maximilian Oskar Bircher-Benner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maximilian Oskar Bircher-Benner
Persona informo
Naskonomo Maximilian Oskar Bircher-Benner
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1867 (1867-08-22)
en Araŭo
Morto 24-an de januaro 1939 (1939-01-24) (71-jaraĝa)
en Zuriko
Tombo Cemetery Manegg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Universitato de Zuriko
Familio
Frat(in)o Elisabeth von Brasch
Parencoj Dagmar Liechti-von Brasch
Elisabeth von Brasch
Okupo
Okupo kuracisto • nutradisto
Verkoj muslio
vdr

Maximilian Oskar BIRCHER-BENNER [Birĥer-Benner] (naskita la 22-an de aŭgusto 1867 en Aarau, mortinta la 24-an de januaro 1939 en Zuriko) estis svisa kuracisto, kiu okupiĝis pri teorio de homa nutrado. Li fondis en 1897 klinikon en Zürich (Zuriĥ) pri dietiko kaj fizikaj kurac-metodoj. Li propagandis nutradon per netraktitaj, naturaj produktoj. Lian nomon portas nun tre populara "Bircher-Muesli". En sama aŭ simila direkto sekvis aliaj sciencistoj: W. Kollath, G. Schnitzer, M. Bruker, Rudolf Steiner.