Mehmet Ali Ağca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mehmet Ali Ağca (9-an de januaro 1958) - turka teroristo kaj murdisto, kiu la 13-an de majo 1981 atencis la tiaman papon Johano Paŭlo la 2-a sur la Placo de Sankta Petro en Romo. Li vundis la papon ĉe la stomako per du pafaĵoj.

Pro siaj agoj Ağca preskaŭ 20 jarojn pasigis en italaj malliberejoj. La papo vizitis lin en la prizono kaj esprimis sian pardonon al li. Post sia 19-jara puno en Italio, Ağca estis forpardonita kaj liverita en 2000 en Turkion pro peto de la papo, kie estis enprizonigita por laŭvicaj 5 jaroj. Komence de 2006 li liberiĝas el la prizono. Post kelkaj tagoj denove malliberigita ĝis komenco de 2010.

Terorismo[redakti | redakti fonton]

Juna Ağca jam kiel adoleskanto faris malgrandajn krimojn. Kiel membro de strata gango teroris sian naskiĝurbon. Poste agis kiel kontrabandisto ĉe la turka-bulgara limo. Kiel mem asertis iris al Sirio, kie edukiĝis pri terorismaj teknikoj. Post reveno aliĝis al la turka terorisma grupo Grizaj Lupoj – turka ekstremdekstrula terorisma organizaĵo, kies atakoj ene de Turkio kontribuis al falo de la registaro kaj enkonduko de armeaj regopovoj en 1980.

La 1-an de julio 1979 laŭ rekomendo de Grizaj Lupoj murdis en Stambulo ĵurnaliston de maldekstrula gazeto "Milliyet" Abdi Ipekci. Ağca, kiun uzis turka mafio okupiĝanta pri kontrabando de cigaredoj, estis perfidita de sekreta informisto kaj la turka juĝejo enprizonigis lin por pluaj 7 jaroj. Laŭ novaĵagentejo Reuters: "fuĝis verŝajne pro helpo de simpatiantoj en sekurecaj servoj".

Poste trovitaj dokumentoj indikas, ke li kunlaboris kun Abdullah Çatlı - pagata murdisto, narkot-komercisto kaj aganto de naciisma movado, kiu laŭ rekomendo de turka reĝimo kontraŭbatalis maldekstrulajn mediojn, Kurdistanan Laboristan Partion kaj ASALA.

La atenco[redakti | redakti fonton]

Pri lia motivo ekzistas diversaj teorioj, sed oni plej ofte akuzas la tiaman sovetan sekretservon KGB. Unu el hipotezoj por murdi la papon estas inspiro flanke de la regopovoj de Sovetunio. Elekto de la papo en 1978 estis tre negative akceptita en Orienta Bloko. Politika kaj animzorga agado de la papo estis por ili granda provoko - unu el la rezultoj oni konsideris ekeston de Solidareco aŭguste 1980. Tio subfosis regopovon de komunistoj en Pollando kaj la papo mem estis vidata de KGB kiel minaco por pozicio de Sovetunio en la mondo.

Ağca mem postlasis leteron en kiu skribis, ke li volas montri al la mondo imperialistajn krimojn de Sovetunio kaj Usono. Ĵurnalistoj de "Le Monde Diplomatique" fiksis, ke la atencon financis Abdulah Catli helpe de 3 000 000 markoj devenantaj de Grizaj Lupoj.

Ferdinando Imposimato, itala prokuroro, esplorinta la atencon konstatis, ke Ağca en privataj interparoloj en la jaroj 1997-2000 konfirmis la bulgaran partoprenon en la komploto. Li esprimis la opinion, ke la turka teroristo povas iĝi celo de murdistoj agantaj laŭ ordono de la sekvantoj de KGB.

Laŭ okjara enketado de la pola Instituto pri Nacia Memoro oni konfirmis kelke da faktoj. Du krimaj grupoj estis establitaj, la unua, laŭ soveta inspiro, novembre 1979 sub kontrolo de la bulgara civila spionagentejo por pretigi la atencon, kaj la dua kun kriptonomo erozio 81, junie 1981, por viŝi la spurojn (falsado de dokumentoj, inter alie de letero de la atencinto, kaj pere de minacoj), sur la placo troviĝis Catli, kiu povis eksplodigi bruigan bombon por kaŭzi panikon kaj estis pretigita aŭtomobilo por laŭdiplomatia vojo forveturigi aranĝistojn de la atenco.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Papież musiał zginąć. Wyjaśnienia Ali Agcy (La papo devis perei. Klarigoj de Ali Agca), enkonduko kaj prilaboro de dokumentoj Andrzej Grajewski, elekto de dokumentoj Andrzej Grajewski kaj Michał Skwara, Katowice 2011, p. 664
  • Andrzej Grajewski, Michał Skwara, Agca nie był sam. Wokół udziału komunistycznych służb specjalnych w zamachu na Jana Pawła II (Agca ne estis sola. Pri la partopreno de komunistaj specialaj servoj en atenco kontraŭ Johano Paŭlo la 2-a), Filio de Instituto pri Nacia Memoro en Katowice & Instytut Gość Media, Katowice 2015, p. 440

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]