Mein liebster Feind

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mein liebster Feind
filmo
Originala titolo Mein liebster Feind
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 1999, 7 okt. 1999
Ĝenro dokumenta filmo, filmbiografio
Kameraado Peter Zeitlinger
Reĝisoro(j) Werner Herzog
Produktisto(j) Lucki Stipetić
Scenaro Werner Herzog
Muziko de Popol Vuh
Rolantoj Werner Herzog • Isabelle Adjani • Claudia Cardinale • Mick Jagger • Klaus Kinski • Eva Mattes • Jason Robards • Maximilian Schell • Thomas Mauch
Produktinta firmao Werner Herzog Filmproduktion
IMDb
vdr

Mein liebster Feind - Klaus Kinski, laŭvorte Mia kara malamiko - Klaus Kinski) estas germana dokumenta filmo de 1999 verkita kaj reĝisorita de Werner Herzog, pri sia tumulta kvankam produktiva rilato kun la germana aktoro Klaus Kinski. Ĝi estis publikigita per DVD en 2000 fare de Anchor Bay.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo startas montrante Klaus Kinski ludante la rolon de Jesuo. Kinski akre riproĉas la publikon malatenti lin. Poste Kinski aperas en la filmo de Herzog nome Aguirre, der Zorn Gottes (1972). Tiu estis la unua el kvin filmoj kiujn ili faris kune, dum la aliaj estis Nosferatu (1978); Woyzeck (1978); Fitzcarraldo (1982); kaj Cobra Verde (1987).

Poste, Herzog montras apartamenton kiun li kunhavis kun sia familio, Kinski kaj aliaj teamanoj. Herzog poste veturas al kelkaj el la landoj en kiuj li kaj Kinski filmis. Li montras la unuan filmaĵon kiun li iam vidis pri Kinski kaj prezentas filmejojn de variaj siaj filmoj. Li memorigas la ardajn kaj foje violentajn kverelojn inter ili. Li montras ankaŭ scenojn de Burden of Dreams (1982), dokumenta filmo pri la farado de Fitzcarraldo, kiu estis aparte malfacile filmata pro ilia rilato.

Tamen Herzog ankaŭ esprimas sian profundan respekton por la aktortalento de Kinski. Intervjuoj kun du el la virinoj kiuj stelulis kun Kinsky, nome Eva Mattes (ĉe Woyzeck) kaj Claudia Cardinale (ĉe Fitzcarraldo), sugestas, ke la aktoro havis ankaŭ pli trankvilan faceton. Herzog ankaŭ kunsidas kun Beat Presser, fotisto kiu montris multajn fotojn de Herzog kaj Kinski. Unu el tiuj fotoj estis uzita kiel la filma afiŝo. La final sekvenco en la filmo montras Kinski ludanta kun papilio en la perua ĝangalo.

Herzog priskribas la morton de Kinski kiel rezulto de vivo elĉerpiga kaj plena, priskribante lin "kiel kometo". Lia voĉo estas aŭdita super la fina sceno de Cobra Verde, en kiu Kinski kolapsas en la maro dum li klopodas por elteni boaton al maro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo My Best Fiend en la angla Vikipedio.