Mekonga motacilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mekonga motacilo
Mekonga motacilo
Mekonga motacilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Motacilla
Specio: 'M. samveasnae'
Motacilla samveasnae
(Duckworth, Alström, Davidson, Evans, Poole, Setha & Timmins, 2001)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mekonga motacilo (Motacilla samveasnae) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La specio vivas en Sudorienta Azio nome en Malsupra Mekongo en nordorienta Kamboĝo kaj suda Laoso kaj ankaŭ en najbaraj areoj de nordorienta Tajlando kaj eble Vietnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbustaroj kaj riveroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj ĝi estas la ununura motacilo en tiu teritorio.

La specio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis unuafoje kolektita en 1972 sed priskribita al la scienco kiel aparta specio nur en 2001 kaj oni supozas, ke ĝi formas superspecion kun M. alba, M. maderaspatensis, M. grandis kaj M. aguimp, kvankam ĵusaj analizoj per mitoĥondria DNA sugestas, ke tiu lasta specio eble estas pli malproksima. Tiu specio estas monotipa.

La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[1] La specifa nomo samveasnae omaĝas al Sam Veasna (prononce 'Sam Viŝna'), unu el la kamboĝaj ĉefaj ornitologoj kaj konservistoj, kiu tragike mortis pro malario en decembro de 1999.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Morfologie la Mekonga motacilo pleje similas al la geografie malproksima Makulmotacilo, M. aguimp, kvankam ĝi diferenciĝas pro kelkaj malgrandaj aspektoj, ĉefe bildo en flugiloj, kaj voĉe ĝi estas tre distinga. Krome komparoj de mitoĥondria DNA montras ke la diverĝo inter la Mekonga motacilo kaj la Makulmotacilo estas pli granda ol inter ĉiuj el la aliaj blankanigraj taksonoj de motaciloj kaj ke ili montras ankaŭ klarajn diferencoj laŭ plumoŝanĝado kaj habitatelekto. Ĝi estas tre distinga, ĉar estas la ununura blankanigra motacilo en Sudorienta Azio kiu montras la karakteran plumarkombinon de plenkreskuloj kaj unuavintruloj de nigraj frunto, krono, bridoj, traokula strio kaj orelkovriloj, rimarkinda blanka superokula strio, blanka gorĝo kaj blanka kolmakulo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jobling, James. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0198546343.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Duckworth, J.W., Poole, C.M. & Van Zalinge, N.J. in prep. Bird Observations from the Mekong and major tributaries in North-east Cambodia, 1998-2000.
  • Grimmett, R., Inskipp, C. & Inskipp, T. 1998. Birds of the Indian Subcontinent. London: Christopher Helm / A&C Black.
  • Duckworth, J. W., Alström, P., Davidson, P., Evans, T.D., Poole, C.M., Tan Setha & Timmins, R.J. 2001. A new species of wagtail from the lower Mekong basin. Bull. British Ornithologists' Club 121 (3): 152-182.
  • BirdLife International 2004. Motacilla samveasnae[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de novembro 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]