Aŭklanda merĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mergus australis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭklanda merĝo
Aŭklanda merĝo
Aŭklanda merĝo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Mergus
Specio: M. australis
Mergus australis
(Hombron & Jacquinot, 1841)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Aŭklanda merĝo (Mergus australis) estis birdospecio de la genro de tipaj merĝoj, kiu nune estas formortinta.

Tiu anaso estis simila laŭ grando al la Mezgranda merĝo. La maskla plenkreskulo havis malhelan ruĝecbrunajn kapon, kreston kaj kolon, kun bluecnigraj dorso kaj vosto kaj ardezgrizaj flugiloj. La ino estis iomete pli malgranda kun pli mallonga kresto.

Ilustraĵo el 1909
Dezegnoj de la kapo

Tiu birdo estis unuafoje kolektita kiam franca ekspedicio estre de la esploristo Jules Dumont d'Urville per la ŝipoj L'Astrolabe kaj La Zelee vizitis la Aŭklandojn en 1840. Ties malpliiĝo estis kaŭzata de kombino de ĉasado kaj predado fare de enmetitaj mamuloj. Tiu birdo ne estis nefluga, sed anstataŭ ekflugi, ĝi preferis kaŝiĝi inter rokoj kaze de persekutado. La lasta vidaĵo estis de paro mortpafita la 9an de januaro 1902. Ĝi jam ne estis trovita en serĉado de 1909, kaj detala esplorado de ebla habitato en 1972/1973 konkludis, ke ĝi estis delonge formortinta (Williams & Weller, 1974).

Malkovroj el fosilioj sugestas, ke tiu merĝo estis antaŭe specio de loĝantaj birdoj en la Suda Insulo kaj en Stewart-insulo en Novzelando. Fosilio de subspecio aŭ de proksime rilata specio estis trovita ankaŭ en la Chatham-insularo. Estas mallonga registro mencianta "merĝon" trovitan en Kampbelinsulo en McCormick (1842), sed tio povus aludi ankaŭ al duonmara Kampbela kreko kiu aliflanke mankas en liaj notoj: li mencias nur la specion de la Pacifika brovanaso ("novzelanda specio de anaso").

Referencoj[redakti | redakti fonton]