Mesitornitedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mesitornitoformaj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mesitoj
Dezerta mesito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes ? aŭ propra ordo Mesitornithiformes
Familio: Mesitornitedoj Mesitornithidae
Genro: '
(Wagler, 1832)

Mesitornis
Monias

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La mesitoj (Mesitornitedoj) estas familio de birdoj de necerta aliĝo. Ili estas malgrandecaj, preskaŭ neflugaj birdoj endemiaj de Madagaskaro. Ĝenerale brunecaj kun pli palaj subaj partoj, ili estas iome similaj al fazanoj kaj estis dekomence lokitaj kun la Kokoformaj. Plej komune ili estis lokitaj en la Gruoformaj (gruoj, raloj kaj parencoj), sed ankaŭ tio estis disputita pli ĵuse. Foje oni konsideris eĉ propran ordon MesitornitoformajMesitoformaj. Ili estas la nura birdofamilio kun pli ol du specioj en kiu ĉiu specio estas minacata; fakte ĉiuj tri estas listitaj kiel vundebla.

Biologio[redakti | redakti fonton]

Ili estas birdoj de arbaroj kaj arbustaroj, kiuj manĝas insektojn kaj semojn. La Bruna kaj la Blankabrusta mesitoj manĝas surgrunde, plukante insektojn el folioj kaj sub ili, same kiel ĉe malalta vegetaĵaro. La Dezerta mesito uzas sian longan bekon por plukoserĉi engrunde. Aliaj birdoj, kiaj Dikruredoj kaj Muŝkaptuledoj, sekvas la mesitojn por kapti insektojn elpelitajn kaj nekaptitajn de mesitoj. Tiuj estas voĉemaj birdoj, kun alvokoj similaj al tiuj de paserinoj, uzitaj por teritoria defendo. La ino demetas 2 aŭ 3 blankajn ovojn en nesto konstruita el bastonetoj lokita en arbusto aŭ sur malalta branĉo.[1] La specioj de la genro Mesitornis estas monogamaj; Monias benschi estas poligama kaj malkiel la aliaj du samfamilianoj ĝi montras gravan kazon de seksa dukromatismo.

Sistematiko kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

Respektivaj teritorioj nekoincidaj: Bruna mesito oranĝe, Blankabrusta mesito en verda kaj Dezerta mesito blue

Estas du genroj, Mesitornis (2 specioj) kaj Monias (Dezerta mesito).

Historie, mesitoj estis ligitaj al Kolombedoj kaj al Cinkledoj. Dum tio lasta estas certe malĝusta, estas ioma indiko ke ili povus ja esti iom pli proksime (kvankam ne tre proksime) al la Kolomboformaj.[2] Ankaŭ la supozitaj gruoformaj Kaguo kaj Sunbirdo (kaj eble ankaŭ la formortintaj adzobekuloj) povus esti ne tro distantaj parencoj. Tiuj lastaj taksonoj, rimarkinde, estis ĉiuj nur provizore lokitaj ĉe la Gruoformaj, kaj estas ŝajne ĉiuj originintaj el Gondvano; kiel la mesitoj, la Kaguo kaj la Sunbirdo estas inter la malmultaj birdoj kiuj posedas polvolanugon. Ĉiukaze, la informo indikante eblan rilaton inter la "strangaj gruoformaj" (kaj eble kolomboj) ne estas sufiĉe forta por marki firman konkludon (Fain & Houde 2004). Diskuteble, ili povus ankaŭ esti konsiderataj kiel ordo per si mem (MesitornithiformesMesitornitoformaj) kiel jam iam oni faris foje, sed malkiel ĉe la Hoacino, oni faris ankoraŭ malmultan studadon pri filogenetiko pri mesitoj.

La studo pri DNA fare de Hackett et al.[2] sugestis, ke la Mesitedoj estas frata grupo de kolomboj, iome pli diste rilataj al la pterokloj, faetonoj, greboj kaj flamengoj, ene de proponita klado "Metaves". Aliaj fakuloj malkapablis konfirmi la kladon "Metaves".[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Archibald, George W.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 100–101. ISBN 1-85391-186-0.
  2. 2,0 2,1 A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History, Shannon J. Hackett et al., SCIENCE VOL 320 27 JUNE 2008
  3. Fain, M.G. & Houde, P. (2004) Parallel radiations in the primary clades of birds. Evolution. 58(11):2558-73.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]