Metropola areo Santandero-Torrelavega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropola areo Santandero-Torrelavega
Regiono

LandoHispanio




vdr
Santandero.
Torrelavega.

La Metropola areo Santandero-Torrelavega estas metropola areo konsistanta el pluraj municipoj en Kantabrio. Tiuj plej loĝataj estas Santandero (284.962) kaj Torrelavega (114.849).[1] Sume, ĝia tuta loĝantaro en 2012 estis 399.811 homoj, en areo 664,3 km².[2]

La aglomeraĵo enhavas du ĉefajn urbojn: Santandero kaj Torrelavega. Santandero estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Kantabrio kaj ties serva sektoro estas plej aktiva, kun grava turismo. Torrelavega estas industria urbo kun grava duaranga sektoro kaj ankaŭ kun grava komerco.

La plej gravaj satelitaj municipoj estas Camargo, El Astillero kaj Santa Cruz de Bezana rilate al Santandero; kaj Reocín, Suances, Los Corrales de Buelna kaj Cabezón de la Sal rilate al Torrelavega.

Municipoj apartenantaj al aglomeraĵo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj kriterioj por konsideri municipon apartenanta al aglomeraĵo. Jen oni markas per kursiva tipo tiujn municipojn kies aparteneco estas disputa.

Municipoj apartenantaj al la Aglomeraĵo Santandero-Torrelavega en Kantabrio.
  •  Santandero
  •  Municipoj de la sub-areo de Santandero
  •  Municipoj foje inkluzivitaj
  •  Torrelavega
  •  Municipoj de la sub-areo de Torrelavega
  •  Municipoj foje inkluzivitaj
  • Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Aglomeraĵoj en 2010 laŭ la projekto AUDES5
    2. Aglomeraĵoj en 2008 laŭ la projekto AUDES5

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]