El Astillero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Astillero
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39610
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 220  (2023) [+]
Loĝdenso 2 847 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 24′ N, 3° 49′ U (mapo)43.401666666667-3.8194444444444Koordinatoj: 43° 24′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 6,4 km² ( 640 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Astillero (Kantabrio)
El Astillero (Kantabrio)
DEC
El Astillero
El Astillero
Situo de El Astillero
El Astillero (Hispanio)
El Astillero (Hispanio)
DEC
El Astillero
El Astillero
Situo de El Astillero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Astillero [+]
vdr
Municipa teritorio de El Astillero, norde de Kantabrio.
Urbodomo.

El Astillero [elastiĝEro], hispane: "La Ŝipkonstruejo", estas urbo kaj samnoma municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio, norda Hispanio. Ĝi estas konata pro ties ŝipkonstruejo kaj forta teamo en remado-konkursoj de Hispanio. La municipo estas 20 metroj super la marnivelo, ĉe la piedo de monto Peña Cabarga kaj 7,5 km for la provinca ĉefurbo Santandero.

La kunfluo de riveroj kaj la marbordo de la golfo kreas grandan areon kun marĉoj kie diversaj specioj de migraj birdoj vivas kaj konstruas nestojn dum la tuta jaro. La komunumo havas areon de 6,80 km. Ties loĝantaro estas 17 938 homoj, laŭ censo de 2012.

Ĝia loko estas difinita geografie de la estuaroj, kiuj ĉirkaŭas ĝin: la plimulto de ties tera surfaco estas uzita de konstruaĵoj; ankaŭ estas la estuaro de Carmen kaj granda ŝipkonstruejo (en la Golfo de Santandero), kiu situas inter la municipoj Camargo (al kiu iam apartenis El Astillero), Villaescusa, Piélagos, Medio Cudeyo kaj Marina de Cudeyo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de homa ĉeesto jam el la Prahistorio, kaj certe de keltoj kaj romianoj, kiuj profitis el proksimaj ferkuŝejoj. En la 11-a jarcento, Sanĉo la 2-a de Kastilio donis al la episkopo de Oca la preĝejon de Santa María de Muslera, kiu estos ĉefurbo ĉirkaŭ kreiĝos la setlejo Guarnizo. Eble tiu preĝejo formis parton de la reto de monaĥejoj kiujn la benediktanoj havis dise tra tuta Eŭropo kaj survoje por la pilgrimantoj al Santiago de Compostela.

«Embarcadero del antiguo astillero de Guarnizo» (Alŝipigejo de la iama ŝipkonstruejo de Guarnizo) en bildo de Isidro Gil (1888).

Poste, la origino de Potrañes, en Guarnizo, kiel loko speciale indikita kiel ŝipkonstruejo estis ligita al Cristóbal de Barros, funkciulo de la marbordo de Kantabrio, al kiu Filipo la 2-a en 1581 mendis la konstruadon de aro de naŭ galionoj por la defendo de la hispanaj kolonioj en Ameriko, kiuj pasis al la historio kiel la unuaj militgalionoj transoceanaj, kiuj fakte okupiĝis de la transporto de la trezoro (la sendado de la riĉo el Ameriko). Cristóbal de Barros proponis al Filipo la 2-a tiun konstruadon en "esta canal que llaman de Solía y Guarnizo" pravigante tiun elekton pro la riĉo, kaj laŭ kvanto kaj laŭ kvalito, de ligno en la zona, pro avantaĝoj de la profundeco de la kanalo de Guarnizo por la almarigo kaj haltigo de la galionoj same kiel pro la natura protekto havigita de tiu loko kontraŭ ventoj, ŝtormoj kaj eblaj atakoj el la maro, ĉar ĝi estis funde de la Golfo de Santandero, tiam bone fortikita.

Totale dum la du venontaj jarcentoj oni almarigis pli ol 100 grandajn ŝipojn por la ŝiparmeo kaj aliajn multajn por privatuloj. Komence de la 18-a jarcento al ŝtupoj de la ŝipkonstruejo de Potrañes, konata ankaŭ kiel "el de las fragatas", oni aldonis kromajn aliajn en la zono Planchada ("astilleros de los navíos") kaj tiel ekkreiĝis loĝloko konata kiel kvartalo Astillero (ŝipkonstruejo). Tia agado finiĝis en la lasta triono de la 18-a jarcento kiam Ferrol iĝis nova ĉefa ŝipkonstruejo de la Mara Departemento de la Kantabra Maro. Poste iom post iom pluetis la ŝipkonstruado en El Astillero ĝis definitiva fino en 1871 per la almarigo de la fregato Don Juan.

En la Batalo de Trafalgar (1805) partoprenis la ŝipo San Juan Nepomuceno (1766), konstruita en Guarnizo.

En 1793 Astillero ĉesis dependadon de la jurisdikcio de la Ŝiparmeo kaj en 1800 iĝis municipo; en 1871, Guarnizo, kiu ĝis tiam plue dependis de Real Valle de Camargo, separiĝis disde tiu kaj aliĝis definitive al El Astillero.

Kvankam estis multaj la ŝipoj almarigitaj el tiuj ŝipkonstruejoj, du el ili, nome San Juan Nepomuceno (1766) kaj Real Felipe (1731), pasis al la historio de hispana mararmeo pro sia partopreno en kelkaj marbataloj kiel ĉe la Batalo de Trafalgar la unua kaj la Batalo de Tulono la dua.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro censita en la municipo en 2017 estis de 18 120 loĝantoj, nome 2,93% de la totalo de loĝantoj de Kantabrio (580 295).​ En la loĝloko El Astillero mem loĝas 11 779 personoj (INE), nome 67,85% de la loĝantaro de la municipo. Tiu kerno forte pliiĝis inter 1960 kaj 1996, sed fine de la 1990-aj jaroj okazis iometa malpliiĝo kio en la lastaj jaroj mildiĝis pro almigrado de junaj paroj kiuj establiĝis en la municipo trovante loĝejojn pli malmultekostaj ol ĉe Santandero. Tio rezultis en la fakto, ke la municipo montras demografian profilon pli junan ol ĉe najbaraj areoj, nome kun averaĝa aĝo de 38 jaroj.

Demografia evoluo de la municipo (1900-2009)
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2010 2017
3582 5782 5058 5415 5345 5430 6759 9142 11 524 12 517 13 348 17 545 18 120

Fonto: INE

La 18 120 loĝantoj (2017) distribuiĝas jene: El Astillero (loĝloko), 11 969 loĝ. kaj Guarnizo, 5969 loĝ.

Etnografio[redakti | redakti fonton]

Trainera de la Sociedad Deportiva de Remo Astillero.

La municipo Astillero estas ligita ekde komenco al konstruado kaj riparado de ŝipoj, kio ebligis tradicion de marĉarpentistoj kaj aliaj metiistoj rilataj al la ŝipa arkitekturo kaj armado. La ŝipkonstruado rezultis en la fakto, ke la loĝantaro de Astillero enhavis multajn eksterlandanojn inter lokanoj, kio karakterizis la tiean partikularecon. Tiu martradicio ekzemple videblas en granda ŝato por ŝip- kaj boat-sportoj, ĉefe al remado, elstare per trainera.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Gruo de Astander en El Astillero.

Historie, tiu municipo ludis gravan rolon por minado kaj eksportado de mineralo de fero el proksima Peña Cabarga ekde la epoko de Romia Imperio. Poste, la pro la ekzisto de grandaj arbaroj kaj strategia loko en la sudo de la Golfo de Santandero favoris la instaladon en Guarnizo de ŝipkonstruejoj ekde fino de la 16-a jarcento. Tie oni konstruis grandajn ŝipojn, kio rezultis en granda ekonomia aktiveco kiu allogis loĝantaron, ĝermo de tio kio estas la municipo Astillero. Tio videblas ankoraŭ en la instalaĵoj de la entrepreno "Astilleros de Santander".

Krome Astillero ekde la dua duono de la 19-a jarcento estis minhaveno de la golfo kaj ejo por ŝarĝejoj de mineralo komplementita per reto de min-fervojoj kiuj konektis la minojn kun la varfoj kaj kun fervojo ĵus konstruita (fervojo de Alar en 1858; Santandero-Solares, en 1891, Santandero-Bilbao, Astillero-Ontaneda kaj Santandero-Torrelavega en 1896). La instalado de du naftaj rafinejoj en Astillero fine de la 19-a jarcento, "Deuchst y compañía", konata kiel "La Cantábrica", kaj la "Desmarais hermanos", malfermis prosperepokon por la municipo kaj industriigis ampleksan zonon oriente de Astillero kio plibonigis la laboreblojn de la municipo.

Fervoja haltigejo ĉe "La Cantábrica".

Aktuale estas industria municipo en konstanta disvolvigo, kiel ĉe la industria zono de Guarnizo, kie nun estas pli ol cent entreprenoj kun pli ol 2 000 laboristoj. Apude la disvolvigata entreprena parko de Kantabrio ebligos la instaladon de novaj entreprenoj, kiu faros en Astillero grandan kernon de industrio en la ĉirkaŭo de Santandero kaj de tuta Kantabrio. Krome estas ankaŭ la industria zono Tirso González, promociita private, kie lastatempe setliĝis diversaj entreprenoj.

Ĉirkaŭ 1,3% de la laboristaro de la municipo okupiĝas en la unuaranga sektoro, 11,8% en la konstruado, 28,2 en industrio kaj 58,7% en la sektoro de servoj.

Heredo[redakti | redakti fonton]

Inter vidindaĵoj menciindas jeno:

  • Preĝejo de Sankta Jozefo: konstruita meze de la 20-a jarcento, de inspiro el romaniko, mudeĥara kasonaro kaj du sonorilturoj. Interne ekstaras retablo, ĉurigera, devena de iama konstruaĵo el la 18-a jarcento.
  • Urbodomo: inaŭgurita en 1881, inspirita el franca tipo. En la fasado oni aldonis ornamaĵojn kiuj reprezentas la pasintecon de la municipo, kiel minado kaj ŝipkonstruado.​
  • Ŝarĝejo de Orconera: iama ŝarĝejo de fermineralo konstruita fine de la 19-a jarcento aktuale deklarita Havaĵo de Loka Intereso ekde 2013 fare de la regiona registaro de Kantabrio.​
  • Preĝejo de Nia Sinjorino de Muslera.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]