Mex VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mex
Blazono de Mex
Blazono de Mex
Blazono de Mex
Kastelo de Mex
Kastelo de Mex
Kastelo de Mex
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Koordinatoj  46° 34′ 39″ N 6° 33′ 8″ O / 46.57750 °N, 6.55222 °O / 46.57750; 6.55222 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 39″ N 6° 33′ 8″ O / 46.57750 °N, 6.55222 °O / 46.57750; 6.55222 (mapo)
Areo 2,83 km²
Alteco 482 m super marnivelo
Poŝtkodo 1031
Komunumkodo 5489
Mapo de Mex
Mapo de Mex
Situa mapo de Mex
vdr

Mex estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 640 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Mex situas en sudokcidento de la regiono Centro de Vaŭdo, proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mex kaj la nova loĝsetlejo Les Esserts.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,83 km², de kiuj 27,4% estas kovritaj de arbaro, 55,2% servas por agrikulturo kaj 16,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mex limas en nordo al Sullens, en oriento al Crissier, en sudo al Villars-Sainte-Croix, kaj en okcidento al Vufflens-la-Ville.

Trafiko

Tra Mex pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A1, kiel plej proksima alveturejo estas la vojnodo Villars-Sainte-Croix kun la svisa aŭtovojo A9, situanta 1 kilometron sude de la komunumo. Pere de la loka buslinio n-ro 32 de la regiona transportentrepreno Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mex datiĝas el la jaro 1154 kiel Mais. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj setlejaj ŝpuroj, kiuj datiĝas supozeble el la romia epoko. En la 14-a jarcento Mex estis dividitaj al du feŭdoj, kiuj en la 15-a jarcento denove estis kunigitaj. La fortikaĵo, la tiel nomita Suba Kastelo estis ligita feŭdo de la Senjoroj de Cossonay. Inter 1585 kaj 1798 Mex esits havaĵo de la familio de Charrière. En la 18-a jarcento Salomon kaj Catherine de Charrière transformis sian sidejon, la Supran Kastelon al centro de la mondeca vivo en la regiono de Laŭzano. De 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Mex estis parto de la komuna berna kaj friburga Senjorujo Orbe kaj Echallens. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Cossonay, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Mex

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: François Béboux: Mex en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-12)

Eksteraj Ligiloj