Bretigny-sur-Morrens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bretigny-sur-Morrens
Blazono de Bretigny-sur-Morrens
Blazono de Bretigny-sur-Morrens
Blazono de Bretigny-sur-Morrens
Bretigny-sur-Morrens
Bretigny-sur-Morrens
Bretigny-sur-Morrens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 538889 / 161066 (mapo)46.5980555555566.6411111111111Koordinatoj: 46° 36′ N, 6° 38′ O; CH1903: 538889 / 161066 (mapo)
Nombro de loĝantoj 737
Areo 2,86 km²
Alteco 721 m super marnivelo
Poŝtkodo 1053
Komunumkodo 5515
Mapo de Bretigny-sur-Morrens
Mapo de Bretigny-sur-Morrens
Situa mapo de Bretigny-sur-Morrens
vdr

Bretigny-sur-Morrens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 737 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bretigny-sur-Morrens situas en la sudo de la regiono Centro de Vaŭdo en la Vaŭda Mezlando, proksimume 5 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano. En okcidento de la komunumo fluas la rivero Talent, orienta alfluanto de Thielle. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bretigny-sur-Morrens kaj la setlejoj Le Rié kaj Béthusy, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,86 km², de kiuj 23,8 % estas kovritaj de arbaro, 65,0% servas por agrikulturo kaj 10,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bretigny-sur-Morrens limas en nordoriento al Bottens, en sudoriento al Laŭzano, en sudo al Cugy, en okcidento al Morrens, kaj en nordokcidento al Assens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bretigny-sur-Morrens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Laŭzano al Thierrens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 4 kilometrojn sude de la komunumo apud Laŭzano. Pere de la loka buslinio n-ro 60 de la regiona laŭzana transportentrepreno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bretigny-sur-Morrens datiĝas el la jaro 1224 kiel Britignie. Dum mezepoko Bretigny-sur-Morrens apartenis al la Senjoroj de Bretigny kiel feŭdo de la Baronoj de Cossonay. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Bretigny-sur-Morrens apartenis al la Voktejo Laŭzano. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]