Michaëlle Jean
Michaëlle Jean | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Michaëlle Jean | |||||
Naskiĝo | 6-an de septembro 1957 en Ŝablono:Flagicon Port-au-Prince, Haitio | ||||
Religio | Romkatolikismo | ||||
Lingvoj | franca • angla • haitia kreola vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado • Francio • Haitio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Montrealo • Universitato de Florenco • Universitato de Peruĝo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jean-Daniel Lafond | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • moderatoro • politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
27-a Guberniestro ĝenerala de Kanado | |||||
Dum | 27-a de septembro 2005 – 1-a de oktobro 2010 | ||||
Antaŭulo | Adrienne Clarkson | ||||
Sekvanto | David Johnston | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michaëlle JEAN (naskiĝis en 1957 en Haitio) estis la 27-a ĝenerala guberniestrino de Kanado, komisiito de Elizabeta la 2-a. Ŝi oficis de la 27-a de septembro de 2006 ĝis la 1-a de oktobro 2010.
Ŝi estas haitidevena virino, kiu fuĝis kun siaj gepatroj en 1968 de Haitio al Kebekio. Ŝi fariĝis ĵurnalisto ĉe Radio-Kanado. Ŝin nomumis en aŭgusto de 2005 je la ceremonia posteno la kanada ĉefministro Paul Martin.
Ŝi studis en la universitato de Ottawa, poste en Italio. Michaëlle Jean iĝis la unua landkonata kolorhaŭta radia kaj televida raportisto en Kanado.
Ŝi havas adoptitan filinon (Maria-Eden el Haitio).
Ŝi sekvis Adrienne Clarkson-n, la unuan azianon en tiu ĉi posteno.
La 30-an de novembro 2014 en Dakaro, Senegalo, ŝi elektiĝis kiel ĝenerala sekretario de Franclingvio (Francophonie). Unua virino en tiu posteno, unua ne afrika ĝenerala sekretario. Ŝi sekvas Sinjoron Abdou Diouf el Senegalo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://web.archive.org/web/20061212132839/http://www.cbc.ca/canada/story/2005/09/25/jean_citizenship_20050925.html greke http://www.gg.ca/media/doc.asp?lang=e&DocID=4516 greke http://www.gg.ca greke http://web.archive.org/web/20050805233630/http://www.cbc.ca/news/background/governorgeneral/michaelle_jean.html