Saltu al enhavo

Michael Gitlbauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Michael GITLBAUER (naskiĝinta la 3-an de septembro 1847 en Leonding, mortinta la 31-an de majo 1903 en Vieno) estis aŭstra klasika filologo kaj monaĥo.

Vivo kaj agado

[redakti | redakti fonton]

Estante filo de forĝisto[1] frekventis li gimnazion en Linz kun daŭra loĝado en Leonding. En 1865 li frokuliĝis ĉe la aŭgustenanoj de Sankt Florian studonte teologion enklostre. En 1870 li ricevis la ordinacion sacerdotan.[2]

Sekvis anstataŭada pastreco ĝis 1872 en Ried in der Riedmark antaŭ ol esti kuratoro numismatika en sia monaĥejo. Tie li intertempe ankaŭ docentis moralan teologion. De 1873 studis li klasikan filologion ĉe la universitato de Vieno kie sukcesis doktoriĝo en 1876. Kun du aliaj ĵus doktoriĝintoj, Adolf Bauer (historiisto pri Antikva epoko) kaj Richard Kralik, li restadis de oktobro 1876 du semestrojn Berline por partopreni seminariojn de Theodor Mommsen teilzunehmen.[3]

Pro instigo de Wilhelm von Hartel fariĝis Gitlbauer en 1877 privata docento ĉe la viena altlernejo. Tie li iĝis en 1879 eksterorda kaj en 1901 orda profesoro pri klasika filologio. Li estris bazajn seminariojn pri filologio. Lia plej grava scienca atingo estis la deĉifrado de la helena stenografio. Gitlbauer ankaŭ aktivis por la sekcio de literaturo kaj artoj de la kristana scienca klubo Leogesellschaft; membris li ĉe Aŭstra Numismatika Societo. Dum multaj jaroj skribis li aĵojn por la romkatolike orientita taggazeto "Das Vaterland" kaj animzorgantis por anoj de la viena paroĥo Sankta Otmaro en la distrikto Landstraße.

En 1954 oni nomis strateton por li Gitlbauergasse el Leopoldau (Floridsdorf).[4]

Skribaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • De Codice Liviniano vetustissimo Vindobonensi. Gerold, Wien 1876.
  • Die Überreste griechischer Tachygraphie im Codex Vaticanus Graecus 1809. Foliaro 1. Gerold, Wien 1878.
  • Erinnerung an Joseph Gaisberger, reg. Chorherrn des Stiftes St. Florian. Wimmer, Linz 1871.
  • Ein Wort über Madvigs Emendationes Livianae. Gerold, Wien 1878.
  • Maria, ein dreifaches Vorbild des Priesters. (Primica prediko, 5.7.1883). Herder, Freiburg 1884.
  • Philologische Streifzüge. Herder, Freiburg 1884.
  • Die Überreste griechischer Tachygraphie im Codex Vaticanus Graecus 1809. Foliaro 2. Gerold, Wien 1884.
  • Wildenbruchs verbotenes Drama „Der Generalfeldoberst“ kritisch beleuchtet von Jakob von Burgholz. Buchdruck Austria, Wien 1890 (pseŭdonime)
  • Das Priesteramt ein Engelamt. Primizpredigt gehalten bei der feierlichen ersten heiligen Messe des Hochw. Herrn Benedict Sobotka. Akademische Preßvereins-Buchdruckerei, Linz 1891.
  • Reisebilder aus Schwabenland und der Schweiz. Heinrich Kirsch, Wien 1893.
  • Die Stenographie der Griechen und Römer. Buchdruck Austria, Wien 1894.
  • Die drei Systeme der griechischen Tachygraphie. Gerold, Wien 1896.
  • Sophokles: Antigone. Mit Vertonung der Gesangstheile von Richard Kralik. Braumüller, Stuttgart/Wien 1897 (helene: Ἀντιγόνη. Tradukis Michael Gitlbauer).
  • William Shakespeare: Der Sturm. Braumüller, Stuttgart/Wien 1897 (angle: The Tempest. Tradukis Michael Gitlbauer).
  • Studien zur griechischen Tachygraphie. Thormann & Goetsch, Berlin 1903.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • nekrologo - ĉe: Linzer Volksblatt, 3.6.1903, p. 4
  1. kelkaj detaloj fare de eksa lernoknabo Josef Lehner - ĉe: Tages-Post, 16.6.1903, p. 4
  2. "Gitlbauer Michael" - ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Vol. 1, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1957, p. 447
  3. Richard Kralik: "Zum 100. Geburtstag Theodor Mommsens. Aus persönlichen Erinnerungen" - ĉe: Reichspost, 29.11.1917, p. 8
  4. Felix Czeike (eld.): "Gitlbauergasse". Ĉe: Historisches Lexikon Wien. Volumo 2, Kremayr & Scheriau, Wien 1993, ISBN 3-218-00544-2, p. 546