Michał Doliwo-Dobrowolski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michał Doliwo-Dobrowolski
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1862 (1862-01-02)
en Gatĉina
Morto 15-an de novembro 1919 (1919-11-15) (57-jaraĝa)
en Heidelberg
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Teknologia universitato Darmstadt
Familio
Patro Q115666091
Okupo
Okupo inventistofizikistoinĝeniero
vdr
Michał Doliwo-Dobrowolski (ĉirkaŭ 1908)
Michał Doliwo-Dobrowolski, en la aĝo 22
La trifaza elektra generatoro laŭ Doliwo-Dobrowolski en Lauffen am Neckar
Michał Doliwo-Dobrowolski kun kolegoj en la firmao AEG en Berlino

Michał Doliwo-Dobrowolski (naskiĝis la 21-a de decembro 1861[jul.]/ 2-a de januaro 1862[greg.] en Gatĉina, mortis la 15-an de novembro 1919 en Hejdelbergo) estis pola-rusa elektroteknikisto, elektristo kaj inventisto. Pioniro de la tekniko pri trifaza elektra kurento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Gatĉina, proksime al Sankt-Peterburgo en pola-rusa familio. Reallernejon finis en Odesa (Odeso) (1878), kie loĝis kun gepatroj ekde 1872. De 1878 studis en kemia fakultato ĉe Teknika Universitato en Rigo. En la aĝo de 19 jaroj estis forĵetita sen rajto studi en Rusio, tio okazis kadre de reprezalioj pro la atenco de alia polo kontraŭ la rusa caro Aleksandro la 2-a (Rusio). Tiam ekstudis neoficiale en la universitatoj de Sankt-Peterburgo, Odeso kaj Novorossijsk. Tamen ankaŭ pro tio en la jaro 1883 forveturis kun la gepatroj al Germanio.

La studadon daŭrigis en Teknika Universitato de Darmstadt (Darmŝtato), unue en mekanika fakultato, kaj poste en novkreita elektroteknika, kiun finis en 1884.

En 1888 evoluigis trifazan elektran generatoron kaj trifazan elektromotoron, kion faris kelke da monatoj antaŭ Nikola Tesla.

Medalo je la nomo de Michał Doliwo-Dobrowolski[redakti | redakti fonton]

La 2-an de januaro 2007 Asocio de Polaj Elektristoj establis medalon je la nomo de Michał Doliwo-Dobrowolski kaj Tutpollandan Komitaton pri la medalo kun la sidejo en Szczecin.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stefan Weinfeld, Poczet wielkich elektryków (Nomaro de grandaj elektrikistoj), Nasza Księgarnia, Warszawa 1968
  • Jan Podoski, Zbyt ciekawe czasy (Tro interesaj tempoj), Wydawnictwa Komunikacji i Łączności, Warszawa 1990
  • Władysław Smoleński, Przewrót umysłowy w Polsce w. XVIII. (Mensa turnopunkto en Pollando de la 18-a jarcento), Warszawa 1923
  • S. Molęda, Michał Doliwo-Dobrowolski – 120 lat elektroenergetycznego trójfazowego systemu przesyłowego w Europie (Michał Doliwo-Dobrowolski – 120 jaroj de elektroenergetika trifaza transmisia sistemo en Eŭropo), "Elektroenergetyka – współczesność i rozwój" (Elektroenergetiko - nuntempo kaj evoluo), n-ro 3(9), Wyd. PSE Operator S.A., Gdańsk 2011, ISSN 2080-8593

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]