Michel Serres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Serres
Persona informo
Naskonomo Michel François Marie Serres
Naskiĝo 1-an de septembro 1930 (1930-09-01)
en Agen, Lot-et-Garonne
Morto 1-an de junio 2019 (2019-06-01) (88-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo, Parizo,  Francio
Tombo Agen vd
Lingvoj francaanglaokcitana vd
Loĝloko Vincennes vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Mara Altlernejo • Gimnazio Louis-le-Grand vd
Profesio
Okupo filozofo • historiisto de scienco • universitata instruisto • akademiulo • romanisto • historiisto • scienca esploristo vd
Laborkampo French studies • filozofio • philosophy and science • filozofio de sciencohistorio de scienco vd
Aktiva en Stanford vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michel SERRES (nask. la 1-an de septembro 1930 en Agen, departemento Lot-et-Garonne kaj mortis la 1-a de junio 2019), estis franca filozofo, historiisto pri sciencoj, filozofo de scienco kaj epistemologo.

Michel Serres en 2008

Biografio[redakti | redakti fonton]

El modesta gaskona kamparana deveno, Michel Serres eniris en la Mararmea Lernejo en 1949, poste en la renoma Normala Supera Lernejo de la strato Ulm, en Parizo, en 1952, kie li obtenis agregacion pri filozofio en 1955. Oficiro sur pluraj ŝipoj de la nacia Marŝiparo inter 1956 kaj 1958, li partoprenis en la malfermo de la Sueza Kanalo.

Li obtenis licenciojn pri matematiko, beletroj kaj filozofio, CAPES-diplomon (Certificat d'aptitude au professorat de l'enseignement secondaire - diplomo pri kapableco instrui en duagradaj lernejoj) por filozofio, agregacion pri filozofio en 1955, kaj fine doktorecon pri beletroj en 1968 (temo : "Le Système de Leibniz et les modèles mathématiques" - La Sistemo de Lejbnico kaj la matematikaj modeloj).

Li frekventis Michel Foucault kiam ili ambaŭ instruis en Clermont-Ferrand kaj ankaŭ Jules Vuillemin. Ili havis regulajn interŝanĝojn pri temoj kiuj poste alprenis formon en la libro "Les mots et les choses" (La vortoj kaj la aĵoj). Li mallonge partoprenis en la eksperimenta Universitato Paris VIII-Vincennes. Ekde 1969, li fariĝis profesoro pri sciencoj en la Université Paris-1 Panthéon-Sorbonne.

Li estis elektita en la Franca Akademio la 29-an de marto 1990. Li estas Komandoro de la Honora Legio.

En 1983, li lanĉis kaj estris la librokolekton "Corpus des œuvres de philosophie en langue française" ĉe la eldonejo Fayard (Premio Gutenberg 1990; aperis pli ol cent volumoj). Li patronas la universitatan Bibliotekon de la Centra Lernejo de Liono (École Centrale de Lyon).

Michel Serres esprimis publike sian entuziasmon pri Wikipedia pro pluraj kialoj inter kiuj ĝia senpageco, ĝia libereco, ĝia partigo kaj ĝia memmastrumado (elsendo "Le sens de l’info" ĉe France Info, 25-an de februaro 2007 [1] ). La filozofo engaĝiĝis sur vojo pure literatura kaj arta en aprilo 2008 kiam li preparis verkon-spektaklon por la urbo Le Mans. Ĝi temis pri la konservado de komuna havo, de la katedralo, de la malnova urba parto kaj de la bestoreprezentaĵoj de la urbo. Okazis ununura prezentaĵo, la 11-an de majo.

Michel Serres instruis ankaŭ en kelkaj fremdaj universitatoj (Usono : Stanford-Universitato ekde 1984, kie li instruis historion pri la sciencoj en la franca), Kanado, Brazilo kaj estis honora Doktoro de la Universitato de Loveno Belgio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "Le système de Leibniz et ses modèles mathématiques". Parizo : Presses Universitaires de France. 1982 (1a eldono en 1968).
  • "Hermès I, la communication". Parizo : Éditions De Minuit. 1968, 1984. 247p.
  • "Hermès II, l'interférence". Parizo : Éditions de Minuit. 1972. 236p. (ISBN 2707301094)
  • "Hermès III, la traduction". Parizo : Éditions de Minuit. 1974. 272 p. ISBN 2707300063
  • "Hermès IV, La distribution". Parizo : Éditions de Minuit. 1977, 1981. 296p. ISBN 2707301477
  • "Hermès V, Le passage du Nord-ouest". Parizo : Éditions de Minuit. 1980. 200p. ISBN : 2707303208
  • "Jouvences sur Jules Verne". Parizo : Éditions de Minuit. 1974. 288p. ISBN : 2707300055
  • "Auguste Comte. Leçons de philosophie positive" (vol. 1). Paris : Hermann.1975. 882p. ISBN 2-7056-6351-7
  • "Feux et signaux de brume. Zola". Parizo : Grasset. 1975. 379p. ISBN : 2-246-00258-3
  • "La naissance de la physique dans le texte de Lucrèce". Parizo : Éditions de Minuit. 1977. 240p. ISBN : 2707301914
  • "Le parasite". Parizo : Grasset. 1982. 352p. ISBN 2-01-278862-9
  • "Rome. Le livre des fondations". Parizo : Grasset. 1983. Hachette. 1999. 288 p.
  • "Statues". Parizo : François Bourin. 1987.
  • "Les cinq sens". Parizo : Grasset. 1985.
  • "L'hermaphrodite". Parizo : Flammarion. 1987.
  • "Le contrat naturel". Parizo : François Bourin. 1987.
  • "Éléments d'histoire des sciences". Paris : Bordas. 1989. 575 p. Paris : Larousse. 05/09/1997. 890p. 2-03-750038-6
  • "Le tiers-instruit". Parizo : Gallimard. 1992. 249p. ISBN : 2-07-032723-X
  • "La légende des Anges". Parizo : Flammarion. 01/01/1993. 302p. ISBN : 2-08-035192-3
  • "Les origines de la géométrie". Parizo : Flammarion. 1993. 337p. ISBN : 2-08-081331-5
  • "Éclaircissements" (dialogoj kun Bruno Latour). Parizo : Bourin/Juliard. 01/01/1992. 299p. ISBN : 2-87686-078-3 . Parizo : Flammarion. 01/1994.
  • "Atlas". Parizo : Julliard. 01/07/1994. ISBN : 2-260-01207-8 ; Parizo : Flammarion. 02/01/1997. 279p.
  • "Hergé, mon ami". Parizo : Moulinsart Ed. 22/04/2000. 173p. ISBN 2-930284-24-2
  • "Éloge de la philosophie en langue française", Fayard, Paris, 1995. Parizo : Flammarion. 01/10/1997. 276p. ISBN : 2-08-081358-7
  • "Variations sur le corps". Parizo : Le Pommier. 03/11/1999. 189p. ISBN : 2-7465-0054-X
  • "Hominescence". Parizo : Le Pommier. 28/08/2001. 339p. ISBN : 2-7465-0055-8
  • "L'incandescent". Parizo : Le Pommier. 26/02/2003. ISBN : 2-7465-0065-5
  • "Rameaux". Parizo : Le Pommier. 13/08/2004. 236p. ISBN 2-7465-0194-5
  • "Récits d'humanisme". Parizo : Le Pommier. 02/2006. 200p. ISBN : 2-7465-0265-8
  • "Petites chroniques du dimanche soir". Parizo : Le Pommier, 06/06/2006. 299p. ISBN : 2-7465-0289-5
  • "L'art des Ponts Homo pontifex". Parizo : Le Pommier. 03/10/2006. 215p. ISBN : 2-7465-0305-0
  • "Le mal propre : polluer pour s'approprier ?" Parizo : Le Pommier (kolekto Manifestes). 05/02/2008. 91p. ISBN : 978-2-7465-0360-1
  • "La guerre mondiale". Parizo : Le Pommier, 10/09/2008. 197p. 978-2-7465-0388-5

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle "Michel Serres, passe-partout". Michael Shortland. British Journal for the History of Science, vol. 31, pt. 3:110, septembre 1998, p. 335-353
  • angle "Mapping Michel Serres". Niran Abbas (dir.). University of Michigan Press, Ann Arbor, 2005, 259 p. (ISBN 0472030590)
  • angle "An ecology of knowledge : Michel Serres". Sidney Levy (dir.). "Sub-Stance", University of Wisconsin Press, Madison, 1997, n° spécial 83, vol. 26, n° 2.
  • france "Michel Serres : philosophe occitan". Jean-Marie Auzias. Fédérap, Mussidan, 1992, 167 p. (ISBN 2857920679)
  • france "Michel Serres : la mutation du cogito ; genèse du transcendantal objectif". Anne Crahay. Parizo : Éditions universitaires. Bruselo : De Boeck Université. 1988. 103 p. (ISBN 2804111466)
  • france "L’espace du discours littéraire dans les essais philosophiques de l’écrivain Michel Serres". Wassim Ladki. Nancy : Université de Nancy 2. 1997. 408 p. (disertacio)
  • france "Michel Serres : petites chroniques du dimanche soir". Michel Polacco. Parizo : Le Pommier. (ISBN 2746502895)

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • france "Michel Serres, philosophe : en compagnie de François L'Yvonnet, philosophe", filmo realigita fare de Benjamin Pichery. Parizo : INSEP. 2007. 90mn (DVD)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Michel Serres pri la franca kaj la angla[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, la sciencistoj, la publicistoj, la ĵurnalistoj parolas la anglan. Oni vidas sur la muroj de Parizo multe pli da anglaj vortoj ol oni vidis da germanaj dum la Okupacio. Ĉiuj homoj kiuj havas en nia lando ian ajn respondecon ne plu parolas mian lingvon. Sekve, la francan mi nomas “lingvon de la malriĉuloj“. Kaj mi flegas ĝin same kiel mi flegas ĝenerale la ideojn, kiujn mi havas pri la malriĉuloj“. (“Le Nouveau QuotidienLaŭzano, Svisio, 1-an de decembro 1992).

Pri ĉio tio (t.e. la superrego de la angla), ni kulpas, sed tio estas rapide reformebla. Sufiĉas ke la popolo, kiu parolas france, ribelu kontraŭ siaj decidpovuloj. Mi mem estas popolano, mia lingvo estas tiu de la malriĉuloj. Mi invitas la malriĉulojn ribeli kontraŭ tiuj, kiuj devigas ilin nenion kompreni.“, “L’Est Républicain“ (26.12.1993).

“Mi opinias ke, nuntempe, estas sur la muroj de Parizo pli da vortoj anglaj ol estis da vortoj germanaj dum la Okupacio, kaj tio estas tamen sub la respondeco de tiuj, kiuj volas tion surmeti, ĉar hodiaŭ ne estas okupaciaj trupoj. Mi nomas ilin "collabos“ [2]. (Kadre de kronikoj de “France Inter“, responde al la intervjuanto Michel Polacco. 2005).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. france "Quand l'académicien Michel Serres valide Wikipédia", mardon 27-an de februaro 2007.)
  2. "Collabo(s)" aŭ "kollabo(s)" estas mallongigo de "collaborateur(s)" uzata en Francio dum kaj post la Dua Mondmilito por malestime nomi ulo(j)n kiuj kunlaboris kun la nazia okupacianto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la franca versio de Wikipedia.