Mikaelo Weiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mikaelo Weiss

Mikaelo WEISS [vajs] estis ĉefurbestro de Braŝovo, kronikisto naskita en Medgyes, la 13-an de januaro 1569 kaj mortinta en Földvár la 12-an de oktobro 1612.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Michael Weiss studis en Kolozsvár, poste en Heidelberg. De 1590 li estis oficisto de urba konsilantaro de Brassó, de 1600 senatano, de 1608 ĉefurbestro. Li agadis ĉefe en diplomatio. De 1594 li reprezentis la urbon en la landkunvenoj. En 1595 li estis ano de la senditaro en Prago por fari ligon inter Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio) kaj Sigmundo Báthori. Kaj Stefano Bocskai, kaj Sigmundo Rákóczi ofte sendis lin en kortegojn de la imperiestro, de la sultano kaj en rumanajn vojvodejojn. Kiel urbestro li gvidis la batalojn de saksaj urboj kontraŭ Gabrielo Báthori. Oni murdis lin post perdita batalo.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • "Liber Annalium raptim scriptus"; eldonis E. Trauschenfels: "Deutsche Fundgruben zur Geschichte Siebenbürgens", Kolozsvár, 1860)

Fonto[redakti | redakti fonton]