Miklós Horler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Horler
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1923 (1923-12-26)
en Budapeŝto
Morto 28-an de junio 2010 (2010-06-28) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Miklós Horler [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horler Miklós estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, korusestro, ekstera membro de Reĝa Belga Akademio (1983).

Miklós Horler[1] naskiĝis la 6-an de decembro 1923 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de junio 2010 en Budapeŝto.

Fortikaĵo de Simontornya restaŭrita de Miklós Horler
Restaŭrita domo en Budapeŝto fare de Miklós Horler (1957)
Fontano en Vác fare de Miklós Horler

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Horler maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1942, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato József en 1947. Li studis ankaŭ dirigentadon en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt de János Ferencsik. Post siaj studoj li havis postenon en municipo de Terézváros 2 jarojn, poste en la ĉefurba municipo, kie li specialiĝis pri historiaj monumentoj. Baldaŭ li posteniĝis ĉe oficejo pri historiaj monumentoj. Li pensiuliĝis en 1994, tamen li laboris plu ĝis 2001.

Lia instrua kariero[redakti | redakti fonton]

Li doktoriĝis en la universitato en 1982, li kandidatiĝis (1981) kaj doktoriĝis (1991) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Krom la arkitekturaj laboroj li ankaŭ instruis, li estis asistanto en la teknikuniversitato (1953–1955), poste li instruis en restaŭrada instituto (1974–1990), poste li ricevis titolon titulara profesoro en la teknikuniversitato. Li estis gastopreleganto en Katolika universitato de Loveno (1976–1998) kaj Universitato de Kluĵo (1998-).

Li longe dirigentis koruson de Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár), li ŝatis pianludi kaj orgenludi. Li ricevis ne nur hungarajn premiojn inter 1955-2007. Li havis edzinon.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A műemlékek nyilvántartása (kunaŭtoro, 1953)
  • Budapest műemlékei I-II. (kunaŭtoro, 1955, 1962)
  • A magyar műemlékvédelem bibliográfiája 1945-1965 (1970)
  • A simontornyai vár (disertaĵo, 1980)
  • Simontornya, vár (1983, poste plurfoje)
  • A műemlékvédelmi szemlélet alakulása a Velencei Cartától napjainkig (1996)
  • Esztergom, Bakócz-kápolna (kunaŭtoro, 2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]