Miklós Németh (lancoĵetisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Németh (lancoĵetisto)
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1946 (1946-10-23) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Imre Németh (martelĵetisto)
Okupo
Okupo lancoĵetisto • atleto
vdr

Miklós Németh [miklOŝ nEmet], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Németh Miklós estis hungara lancoĵetisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, entreprenisto. Lia patro estis Imre Németh (martelĵetisto).

Miklós Németh[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Németh maturiĝis en mezlernejo kun teknika licenco en sia naskiĝurbo en 1965, poste li akiris pedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1969, fine ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1973. Li edziĝis same en 1973. Li inventis en 1986 novan trejnilon, poste novan lancon. En la 2000-aj jaroj li fondis propran firmaon, kiu okupiĝis pri rekonstruoj de atletikejoj.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Miklós Németh inter 1962-1984 estis lancoĵetisto en du ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono kvarfoje inter 1973-1983, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1965-1983. Li estis olimpiano en ĉiuj Olimpikoj inter Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora medalo en 1976, krome en Universiado li estis la unua en 1970. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1984, sed ekde 1981 li estis ankaŭ trejnisto ankaŭ eksterlande.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]