Militnovedzino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anglaj militnovedzinoj alvenintaj al Aŭstralio, 1945

Militnovedzinoj estas la nomo donita al virinoj kiuj geedziĝis kun soldatoj, post kiam la paro renkontis en la lando kie la soldato estis postenigita ekster la limoj de lia devenlando kiel parto de militookupacio. Militnovedzinoj kutime enmigris post geedziĝo al la devenlandoj de siaj edzoj.

La esprimo plejparte rilatas al novedzinoj kaj geedziĝoj kiuj okazis dum kaj post la Dua Mondmilito.

Novedzinoj de la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Aŭstralia aerarmea oficiro reunuiĝas en Sidnejo kun kanada edzino kaj filino en 1945.
Usona soldato kaj juna brita virino en Bournemouth, Anglio, 1941.

Inter la soldatoj de la okcidentaj aliancanoj postenigitaj en Eŭropo, Aŭstralio kaj la landoj de la Pacifiko, pli ol kvarono de miliono da soldatoj geedziĝis kun militnovedzinoj. Tiu ĝeneraligita fenomeno estis verŝajne pro ĉi tiuj faktoroj:

  • La longa daŭro de la milito;
  • Alloko de milionoj da soldatoj dum la milito ekster la limoj de ilia lando;
  • Ĉar la plej multaj el la soldatoj estas junaj en geedzeca aĝo, dum ili estis atenditaj geedziĝi en siaj devenlandoj ene de kelkaj jaroj.

Laŭ la datumoj de la retejo The American War Bride Experience, militnovedzinoj alvenis al Usono post la Dua Mondmilito el 60 diversaj landoj - la plej multaj el ili eŭropaj landoj, sed ankaŭ landoj en Afriko, Sudorienta Azio, Mezameriko kaj Pacifika Oceano [1].

De 1942 ĝis 1952, ĉirkaŭ 250 ĝis 300 mil militnovedzinoj enmigris de diversaj eŭropaj landoj (inkluzive de Britio). Signifa parto de la migrado de militnovedzinoj okazis en 1946 kaj estis farita per specialaj vojaĝoj de ŝipoj (Ŝipoj de Militnovedzinoj, angle War Bride Ships) kiuj estis organizitaj por alporti ilin al siaj novaj landoj [2]. El la novedzinoj, proksimume 48 miloj da virinoj enmigris al Kanado, kaj kun ili proksimume 22 miloj da infanoj [3][4].

Proksimume 100 000 eŭropaj militnovedzinoj estis britaj virinoj. Laŭ takso 15 500 enmigris de Aŭstralio (la plej granda parto de ili al Usono) kaj 1 500 de Nov-Zelando.

Antaŭ 1949, 20 mil germanaj militnovedzinoj enmigris al Usono [5]. Proksimume 650 japanaj militnovedzinoj, kiuj renkontis siajn edzojn dum ilia allokigo sub la okupacireĝimo de Japanio, enmigris al Aŭstralio en 1952, kiam la malpermeso de ilia eniro en la landon estis ĉesigita.

Nekonata nombro da soldatoj enmigris al la devenlandoj de siaj novedzinoj post geedziĝo.

En Usono, la Leĝo de Militnovedzinoj (War Brides Act) estis promulgita en 1945, kun la celo de permeso de la enmigrado de militnovedzinoj en la landon. Tiu ĉi leĝo provizore nuligis la malpermeson de enmigrado de enmigrintoj de azia origino kaj la enmigradkvotojn por enmigrintoj el Eŭropo establitaj en la Usona enmigra akto de 1924. Ĝiaj provizaĵoj poste estis vastigitaj per aliaj leĝoj.

Novedzinoj de aliaj militoj[redakti | redakti fonton]

Proksimume 6 400 koreaj virinoj geedziĝis kun usona armea personaro dum kaj tuj post la Korea milito (sekvante ĝin, leĝo simila al tiu promulgita en 1945 ‏(Immigration and Nationality Act, Leĝo de enmigrado kaj nacieco, 1952) estis promulgita en Usono, por permesi la enmigradon de militnovedzinoj de Sud-Koreio).

Inter 1965 kaj 1975, proksimume 8 000 vjetnamaj virinoj venis al Usono kiel militnovedzinoj. La fenomeno de militnovedzinoj en la militoj post la Vjetnama milito estis pli limigita pro diversaj kialoj, inkluzive de religiaj kaj kulturaj diferencoj inter la soldatoj postenigitaj eksterlande kaj la virinoj en tiuj landoj, la pli mallonga daŭro de la plej multaj konfliktoj kaj armeaj ordoj. Aktuale en 2006, proksimume 1 500 petoj por enmigraj vizoj estis prezentitaj fare de virinoj el Irako kiuj geedziĝis kun usonaj soldatoj aŭ estis fianĉigitaj kun ili. Kelkaj el tiuj kazoj ricevis amaskomunikilan atenton [6].

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Carol Fallows, Love & War (Amo kaj Milito): stories of war brides from the Great War to Vietnam (rakontoj de Militnovedzinoj de la Unua Mondmilito ĝis Vjetnamio), New York: Bantam Books, 2002.
  • Lonnie D. Story. (March 2004) The Meeting of Anni Adams: The Butterfly of Luxembourg. ISBN 1932124268.
  • Carol Fallows. (2002) Love & War: stories of war brides from the Great War to Vietnam. ISBN 1863252673.
  • Keiko Tamura. (2003) Michi's memories: the story of a Japanese war bride. ISBN 1740760018.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Tiuj amasaj marvojaĵoj estis faritaj kiel parto de Operacio Magia Tapiŝo
  3. http://www.pier21.ca/wp-content/uploads/files/First_75_Years/research_war_brides.pdf.[rompita ligilo]
  4. La kolekto de la Enmigra Muzeo de Kanado, situanta en la havenurbo Halifakso, enhavas multajn ekspoziciaĵojn rilatigantajn al la fenomeno de militedzinoj en ĝia kanada kunteksto.
  5. [2] Arkivigite je 2014-12-25 per la retarkivo Wayback Machine [3][rompita ligilo]
  6. Vidu ekzemple: Two US soldiers defy order, marry Iraqi women retejo Indianexpress.com, 29.8.2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]