Minejo Jindřich (Moravia Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minejo Jindřich
en Moravia Ostrava
Heinrich schacht
minejo
Minejo Jindřich en la jaro 2014
Oficiala nomo: Důl Jindřich
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de OKKB
Baseno Ostrava baseno
Kvartalo Moravia Ostrava
Situo Minejo Jindřich
 - koordinatoj 49° 50′ 31″ N 18° 16′ 58″ O / 49.84194 °N, 18.28278 °O / 49.84194; 18.28278 (mapo)
Profundo 564,2 m
Areo 3,04 km² (304 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Minado nigra karbo
Periodo de minado 1861–1932
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Důl Jindřich
Portalo pri Ĉeĥio
Map
Minejo Jindřich en la jaro 1914
Minejo Jindřich en la jaro 2009

Minejo Jindřich (Heinrich Schacht), antaŭe nomata kiel Minejo n-ro X estis fondita fare de aŭstria ŝtato en la jaro 1848. Antaŭ ol la minejo estis fondita, okazis tie ampleksa esploro, dum kiu estis profundigita esplorŝakto n-ro X, pli poste reguligita je mineja ŝakto.

La 15-an de decembro 1856 kompanio Norda fervojo de Ferdinando aĉetis la minejon, kiu alinomis ĝin je Jindřich. Ekde la jaro 1933 la ekspluatado estis aligvidita per subterejo al tiama Minejo František (nuna Minejo Odra en Přívoz) kaj minejo Jindřich servis kiel helpŝakto.

La minejo ekzistis en la jaro 1848-1982, la ekspluatado de karbo okazis en la jaro 1861-1933. Ekspuatataj estis karbokoridoroj en hrušovaj tavoloj. La mineja kampo havis areon 304 ha kaj ĝi estis malfermita de du ŝaktoj ĝis profundeco 550 metroj sur la 8-a etaĝo. Ekde la jaro 1962 okazis iom post ioma likvido kaj la objektoj estis transigitaj al Transporto de OKD. La aerumiga ŝakto estis superŝutita en la jaro 1979, la minejŝakto estis superŝutita en 1982. Nuntempe el la minejo restis konservita minejkonstruaĵo kun ŝaktoskafaldo.

La minejo situas apud strato Nádražní en Moravia Ostrava.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.