Longvosta minao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mino kreffti)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longvosta minao
Longvosta minao
Longvosta minao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Mino
Specio: 'M. kreffti'
Mino kreffti
(Sclater, 1869)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Longvosta minaoKrefta minao (Mino kreffti ) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj en la genro de Minaoj kiuj estas la plej grandaj el la familio. Ĝi estas indiĝena endemio de Bismarkoj kaj nordaj Salomonoj. Ĝi ege similas al la samgenra Flavvizaĝa minao, kaj ambaŭ estis iam konsiderataj samspeciaj.

La latina scienca nomodunoma nomo rememoras la gracan Gerard Krefft, aŭstralia zoologo kaj paleontologo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Estas granda minao, 29–32 cm longa, kun ĉefe purpurbrila nigreca plumaro. Ĝi havas brilajn flavoranĝecajn makulojn de nuda (senpluma) haŭtaĵo ĉirkaŭ ĉiu okulo kaj ĝis la orelareo. Ĝi havas ankaŭ flavan suban ventron kaj blankajn flugilmakulojn, kiuj estas videblaj dumfluge. Pugo, vosto kaj subvosto estas blankaj (sed nigreca vostofino) kaj la fortika beko estas brilflava.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Longvosta minao nestumas en arbotruoj, ofte en palmoj. La ovoj estas palbluaj kun fajnaj ruĝecaj aŭ grizaj markoj.

Tiu minao estas arboremaj, kaj troviĝas sole aŭ en paroj en malfermaj arbaroj kaj plantejoj de malaltaj teroj. Ili manĝas ĉefe fruktojn kaj berojn kaj foje araneojn, insektojn, ovojn, birdidojn, ranojn kaj lacertojn. Ili estas facile videblaj kaj estas ankaŭ voĉemaj specioj kun amplekda gamo de fajfoj kaj grakoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Feare, Chris; Craig, Adrian. (1999) Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X.