Miriam Díaz-Aroca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miriam Díaz-Aroca
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1962 (1962-03-04) (62-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • filmaktoro • teatra aktoro • televida prezentisto vd
Aktiva dum 1987– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margarita Miriam Díaz Aroca​ (Aranjuez, 4a de marto 1962), konata kiel Miriam Díaz-Aroca, estas hispana aktorino, ĵurnalisto kaj prezentisto.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis ĵurnalismon kaj ekkarieris en radio, kaj en televido kiel dancistino kaj prezentisto, ĉefe de porinfanaj programoj en la 1980-aj jaroj. Ŝu kunprezentis la konkurson Un, dos, tres... responda otra vez kun Jordi Estadella (1991-1993). En kino, Pedro Almodóvar elektis ŝin por malgranda rolo kiel prezentistino por surduloj en la filmo Tacones lejanos (1991). Ŝia famigo kiel aktorino venis per la rolo de Clara en la oskarpremiiita Belle Époque (1992), de Fernando Trueba.

Ekde la 2000-aj jaroj ŝi koncentriĝis al la laboro en muziko, televido kaj teatro. Ŝi ricevis plurajn premiojn laŭlonge de sia kariero.

Aparte ŝi dediĉas energiojn al la luktado kontraŭ la masklisma violento.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2019 Ibossin kaj Me llamo Gennet de Miguel Ángel Tobías
  • 2018 Bernarda kiel Poncia de Emilio Barrachina
  • 2012 Clara no es nombre de mujer kiel Sagrario de Pepe Carbajo
    • La cripta de Pablo Ibáñez
  • 2004 Isi/Disi. Amor a lo bestia kiel duonpatrino de Vane de Chema de la Peña
    • XXL kiel Andrea de Julio Sánchez Valdés
  • 2001 La mujer de mi vida kiel Flora de Antonio del Real
  • 2000 El paraíso ya no es lo que era kiel Mariángeles de Francesc Betriu
  • 1997 Carreteras secundarias kiel Estrella de Emilio Martínez Lázaro
  • 1996 Los Porretas kiel Candelaria de Carlos Suárez
  • 1992 Belle Époque kiel Clara de Fernando Trueba
  • 1991 Tacones lejanos kiel Isabel de Pedro Almodóvar

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Miriam Díaz-Aroca en la hispana Vikipedio.