Mistraktado de infanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mistraktado de infano)

Mistraktado de infano estas ĉiu efiko sur infanon, kiu pro sia forteco aŭ ofteco kaŭzas gravan damaĝon, spite ke tiu ankaŭ povas okazi kun eduka intenco. Laŭ pli vasta difino, ankaŭ neglektado, ekspluato de infana laborforto kaj seksa misuzo estas formoj de mistraktado.

Manieroj de mistraktado[redakti | redakti fonton]

Fizika mistraktado[redakti | redakti fonton]

La manieroj de la mistraktadoj estas tiel variaj kiel la fantazio de la mistraktanto povas estigi ilin. Infanoj estas batataj per bastonoj, vipoj, rimenoj, ŝoveliloj ktp.; ili estas tretataj en la stomakon, mordataj, brogvundataj per varmega akvo; oni lasas ilin frosti, mergas ilin en malvarman akvon, lasas ilin stari dum horoj aŭ teni pezajn objektojn; oni estingas cigaredojn sur ilia haŭto tiel ke estiĝas cikatroj, lasas ilin malsatadi aŭ kuŝigas bebon en ĝiajn ekskrementojn.

Psika mistraktado[redakti | redakti fonton]

Oni psike mistraktas infanojn per fortaj insultoj aŭ per tio, ke oni lasas ilin longtempe solaj en la loĝejo; oni enŝlosas ilin en malhelan kelon, ne plu donas amon, malavantaĝigas ilin kompare kun iliaj gefratoj, mortigas amatan dorlotbeston aŭ ne plu interparolas kun ili.

Sekvoj de mistraktado[redakti | redakti fonton]

La fizikaj sekvoj de mistraktadoj povas esti ĉiuspecaj vundiĝoj. Psikaj sekvoj de fizikaj kaj psikaj mistraktadoj estas unuavice nenormalaj kondutoj. Al ili apartenas malfacilaĵoj kontakti aliajn homojn, inhibicioj kaj timemo. Tamen aliaj mistraktitaj infanoj facile starigas kontaktojn kun ĉiu ajn homoj, sed tiuj kontaktoj restas supraĵaj.

Oftaj estas ankaŭ ĉiama maltrankvileco, rifuzo manĝi kaj fekado en la kalsoneton, pro la nekonscia deziro ekhavi atenton de la plenkreskuloj. Krome menciindas altigita impondeziro kaj la emo mensogiŝteli. Ankaŭ alkoholismo, drogavido, prostituado, krimoj kaj sinmortigo povas esti sekvoj de fizika aŭ psika perforto en la frua infanaĝo.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Mistraktadoj estas plej ofte neadekvate gravaj punoj. Unu el la malmultaj esceptoj estas, ke mensaj malsanuloj (psikopatoj) foje mistraktas infanojn pro iuj ĥimeroj sen la intenco puni ilin pro iliaj malbonaj faroj.

La situacioj[redakti | redakti fonton]

La kondutoj de la infano, kiujn sekvas mistraktado, plej ofte estas la sekvaj:

  • malpureco (ĉefe fekado en la kalsoneton)
  • malobeemo
  • maltrankvileco (ekzemple krioj, ofte ligataj kun malfacilaĵoj de la infano endormiĝi)
  • impertinenteco
  • rifuzo de manĝado
  • tro longa forestado sen permeso
  • mensogoj
  • malsukcesoj en la lernejo
  • ŝteletoj en la domo

Tiuj ĉi kondutoj ofte estas sekvoj de antaŭaj mistraktadoj.

La socia situacio de la familio[redakti | redakti fonton]

Mistraktadoj estas pli oftaj en la subaj sociaj tavoloj, kie diversaj problemoj kiel senlaboreco, manko de mono aŭ malgrandeco de la loĝejo malfaciligas harmonian kunvivadon de la familianoj.

Familioj el la pli supraj tavoloj pli inklinas al uzo de psika anstataŭ fizika perforto; krome ili pli bone kapablas kaŝi mistraktadojn.

Ĉirkaŭ 30% de la mistraktadoj okazas sub influo de alkoholo.

Psikologiaj klarigoproponoj[redakti | redakti fonton]

Nur ĉirkaŭ dekono de la mistraktantoj estas psikopatoj, sadistoj aŭ veraj krimuloj. La plimulto estas nematuraj, senhelpaj homoj. Homo, kiu mem ne spertis veran ŝirmadon, emocia kaj fizika sekurecon kaj amon en sia infanaĝo, plej ofte havas malfacilaĵojn pludoni tiajn sentojn estante mem patropatrino. Granda plimulto de la mistraktantoj estas mem mistraktitaj aŭ almenaŭ malbone traktitaj en sia propra infanaĝo.

Klarigpropono por tio estas la "identigo kun la agresanto": Infano, kies kondutoj estas kritikataj kaj kiu sekve estas malbone traktata, dividas sian personecon en du partojn. Unu parto transprenas la juĝon de la plenkreskuloj kaj deklaras la alian parton malbona. Tiamaniere infano ne devas plene senti sin malbona, sed povas rigardi parton de si valora kaj grava. La infano do ne plene seniluziiĝas, sed rigardas la malbonajn agojn de la gepatroj kiel justaj kaj lernas por ĉiam, ke edukaj celoj kiel pureco, ordo, laboremo honesto ktp. estas pli gravaj ol ĝia bonfarto. Kaj ĝi mem transprenas la opinion, ke punbatoj estas "necesaj", kiam infano ne obeas ktp.

La svisa psikologino Alice MILLER verkis plurajn librojn kaj artikolojn pri la vundado de la infana animo en la frua infanaĝo. Ŝi emfazas, ke ĉiu krimulo mem iam estis viktimo, nome en la plej frua infanaĝo. Laŭ ŝi mistraktadoj kaŭzas koleron, kiu devas esti subpremata, ĉar la infano ne rajtas malami siajn gepatrojn. Tiu subpremita kolero plej ofte esprimiĝas jardekojn poste interalie en la mistraktado de la propraj infanoj.

Historio de mistraktado[redakti | redakti fonton]

"La historio de la infanaĝo estas koŝmaro, el kiu ni nur nun komencas vekiĝi." Per tiuj ĉi vortoj komenciĝas la 600-paĝa libro "La historio de la infanaĝo" (The history of Childhood) publikigita en 1974 de usonaj psikohistoriistoj surbaze de ampleksaj esploroj pri la sorto de infanoj de la antikva epoko ĝis la 19a jarcento.

Laŭ tiu ĉi libro, la ĉefaj formoj de mistraktado en antaŭaj tempoj estis la sekvaj:

  • Mortigo kaj elmetado: malriĉaj gepatroj ne malofte mortigis aŭ elmetis siajn infanojn, sed ankaŭ riĉaj gepatroj foje mortigis infanojn, kiujn ili ne deziris havi. Precipe kriplajn kaj eksteredzecajn infanojn oni ofte mortigis aŭ elmetis. Krome en la antikva epoko multaj religioj postulis oferadon de infanoj.
  • Kripligo: infanoj estis ofte kripligataj, por ke ili povu pli sukcese almozpeti. Sed okazis ankaŭ kripligoj pro kosmetikaj aŭ ritaj motivoj (cirkumcido aŭ fortranĉo de la knabina klitoro).
  • Punbatado (plej ofte pro edukaj motivoj), kelkfoje ankaŭ por "elpeli el la infano la malbonon". La punbatado estis ofte pravigata per la Biblio, vidu ekzemple Sentencoj de Salomono 22,15: "Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi."

Solvoj[redakti | redakti fonton]

Intervenoj[redakti | redakti fonton]

Post malkovro de mistraktadoj en familio ĉiam leviĝas la demando, ĉu estas oportune forpreni la infanon el ĝi kaj transdoni ĝin en infanhejmon aŭ al adoptogepatroj. Kaze de malpli gravaj mistraktadoj, oni ofte decidas lasi la infanon en ĝi, dum de tempo al tempo deĵoranto de porjunulara oficejo vizitas la familion por helpi la familion per interparoloj kaj konsiloj, kaj ankaŭ por ekscii, ĉu intertempe la mistraktadoj ripetiĝis. Kaze de pli gravaj mistraktadoj, oni povas provizore forpreni la infanon el la familio kaj doni psikoterapian helpon al la gepatroj.

Ofte necesas ankaŭ psikoterapia helpo al la infano.

Preventado[redakti | redakti fonton]

Relative multaj gepatroj havas problemojn kun la edukado de siaj infanoj kaj foje senvole traktas ilin malbone. Por helpi al ili, oni enkondukis ekde la 80aj jaroj "konsulttelefonojn por gepatroj en embaraso". Por pli efika preventado de mistraktadoj tamen necesas ŝanĝi la publikan opinion pri punbatoj.

Survoje al senperforta edukado[redakti | redakti fonton]

En kelkaj landoj (ekzemple Svedio, Norvegio, Aŭstrio kaj Germanio) jam estas malpermesite bati infanojn. La ĉefa celo de tiuj malpermesoj estis influi la publikan opinion pri punbatoj. Ne plu restu inter la legala, ĉiutaga punbatado kaj la kure persekutata mistraktado iu libera spaco, en kiu perforto kontraŭ infanoj prosperas. Kaj efektive tiuj ĉi malpermesoj helpis ŝanĝi la publikan opinion en la koncernaj landoj.

Certe senperforta komunikado kaj edukado estas dezirinda, kaj en multaj familioj montriĝas, ke ĝi estas ankaŭ ebla. Ĝi nur estas pli peniga, ĉar ĝi postulas multe da pacienco kaj sinregado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • MATTHIAS, Ulrich: Perforto kontraŭ infanoj, Neckarhausen 1995, 19 p.
  • deMAUSE, Lloyd: The history of childhood, New York 1974
  • MILLER, Alice: Am Anfang war Erziehung, Frankfurt 1980