Sullens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moille Sulla)
Sullens
Blazono de Sullens
Blazono de Sullens
Blazono de Sullens
Vilaĝocentro de Sullens
Vilaĝocentro de Sullens
Vilaĝocentro de Sullens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 532868 / 138371 (mapo)46.3933333333336.5658333333333Koordinatoj: 46° 24′ N, 6° 34′ O; CH1903: 532868 / 138371 (mapo)
Nombro de loĝantoj 880
Areo 3,92 km²
Alteco 591 m super marnivelo
Poŝtkodo 1036
Komunumkodo 5501
Mapo de Sullens
Mapo de Sullens
Situa mapo de Sullens
vdr

Sullens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 880 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sullens situas en sudoriento de la regiono Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud) ĉe la orienta flankon de la valo de Venoge, proksimume 10 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj ok kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Sullens kaj laj novaj kvartaloj Moille Sulla kaj La Croix, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,92 km², de kiuj 12,4% estas kovritaj de arbaro, 71,3% servas por agrikulturo kaj 16,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sullens limas en nordo al Bournens, en nordoriento al Boussens, en sudoriento al Cheseaux-sur-Lausanne, en sudsudoriento al Crissier, en sudo al Mex, en sudokcidento al Vufflens-la-Ville, kaj en nordokcidento al Penthaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Sullens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Cheseaux-sur-Lausanne al Penthalaz, kiu konektas la kantonan ĉefvojon n-ro 5 kun la kantona ĉefvojo n-ro 9. Ĝi kruciĝas en la komunumocentro kun la kantona ĉefvojo n-ro 134 de Chavornay al Ecublens. La alveturejo Cossonay al la svisa aŭtovojo A1 situas sur la komunuma teritorio apud la nordokcidenta komunumlimo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sullens datiĝas el la jaro 1180 kiel Sollens. En la arbaro Devin estis malkovrita tombomonteto ne datita. Dum mezepoko Sullens estis submetita al la Senjoroj de Cossonay. Bienposedantoj estis la abatejoj de Saint-Maurice, Hautcrêt, Romainmôtier kaj Montheron. Sub la berna regado de 1539 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Sullens apartenis al la Voktejo Morges. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Cossonay, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]