Mondserva institucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mondserva Institucio)
Mondserva institucio
emblemo
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1954 vd
Geografia situo 38° 54′ 23″ N, 77° 1′ 57″ U (mapo)38.9065-77.0326Koordinatoj: 38° 54′ 23″ N, 77° 1′ 57″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Mondserva institucio (Vaŝingtono)
Mondserva institucio (Vaŝingtono)
DEC
Mondserva institucio
Mondserva institucio
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Mondserva institucio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Mondserva institucio (angle World Service Authority) estas internacia organizaĵo kreita en 1954 de Garry Davis, usonano kiu en 1948 publike rezignis pri lia nacia civitaneco kaj deklaris sin la Unua Civitano de la Mondo. La Mondserva institucio, kiu estas la administra branĉo de la Monda Registaro de Mondcivitanoj, ankaŭ kreita de Davis, printas kaj vendas mondajn pasportojn, kiuj tamen malofte estas akceptataj de naciaj institucioj kiel vojaĝodokumentoj. Laŭ informoj de la organizaĵo, iliaj mondaj pasportoj estas rekonitaj oficiale de la ŝtatoj Burkino, Ekvadoro, Maŭritanio, Tanzanio, Togolando kaj Zambio. La pasporto de la organizaĵo laŭ ties informo estas oficiale rekonata de la Internacia Civila Aviada Organizo, kio laŭleĝe devus permesi al iu ajn persono eliri de flughaveno kaj vojaĝi per aviadilo.

Ekzemple, la 10-an de julio 2013 la mondserva institucio emisiis pasporton por la usona eksa agento Edward Snowden en la internacia lingvo Esperanto kaj aliaj ses lingvoj (hispana, angla, franca, araba, rusa kaj ĉina). La reprezentantoj de WSA diris ke la dokumento helpos al Snowden iri kien ajn li volu kaj asertas ke la nuna stato lia estas "klara malrespektado de la artikolo 13 (2) de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu diras la jenon:

"Ĉiu persono rajtas eliri el iu ajn lando, ankaŭ el la propra, kaj reveni sialanden".

Aliaj posedantoj de la Monda Pasporto estas Julian Assange, Václav Havel kaj Jawaharlal Nehru.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Gary Davis kaj Esperanto

Mondcivitaneco kaj Esperanto

Parzival' (artisto)

Mondcivitano

Tutmonda civitaneco

Kosmopolitismo

Homaranismo

Mondfederistoj

Sennaciismo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angle) Retejo de la Mondserva institucio

(angle) Informoj pri la organizaĵo en la retejo worldcitnews.org