Morbi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morbi
urbo
Administrado
Poŝtkodo 363641
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 49′ N, 70° 50′ O (mapo)22.81666666666770.833333333333Koordinatoj: 22° 49′ N, 70° 50′ O (mapo) [+]
Alto 54 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Morbi (Guĝarato)
Morbi (Guĝarato)
DEC
Morbi
Morbi
Situo de Morbi
Morbi (Barato)
Morbi (Barato)
DEC
Morbi
Morbi
Situo de Morbi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Morbi [+]
vdr

Morbi aŭ Morvi, laŭ guĝarata lingvo નડિયાદ estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto Morbi, kie ĝi estas ties sidejo.

Sekretariejo

Demografio[redakti | redakti fonton]

Morbi havis populacion de 360 001 en 2021.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Morbi situas sur ebenaĵo laŭ rivero en duoninsulo Katiavaro 48 metrojn super la marnivelo. La maro troviĝas 35, Raĝkot 59 (voje 65), Surendranagar-Dudreĝ 83, Ĝamnagar 89, Botad 112, Buĝ 128, Patan (Guĝarato) 175, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 182 (voje 195), nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 191, Vadodara 248, Surat 274, Mumbajo 476, tutlanda ĉefurbo Delhio 909, Kolkato 1798 kilometrojn (aere) [1].

Maŭzoleo

Historio[redakti | redakti fonton]

Morbi estis longe princa ŝtato inter 1698-1948. Dum naskiĝo de Barato en 1947 la loĝantoj voĉdone decidis aparteni al Barato, poste multe da homoj formigris al la alia nova najbara ŝtato Pakistano. La urbo estis plejparte detruita en 1979, kiam digo krevis; tio kaŭzis proksimume 2 mil da mortoj. En 2001 sismo okazis. En 2022 la pendoponto kolapsis, almenaŭ 135 homoj mortis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Morbi estas centro de produktado de ceramikaĵoj, ili estas disvenditaj enlande, eĉ eksterlande. Ekzistas proksimume 600 ceramikaj uzinoj. La produktado komenciĝis en la 1970-aj jaroj kaj kulminis post 2 jardekoj. En 2022 tiu branĉo krizis pro la energiaj prezoj. Ankaŭ ĉiuj murhorloĝoj por la lando estas tie produktataj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Morbi la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj la angla.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Morbi plejparto de la populacio estas hinduoj (83%), krome muslimoj (15%) kaj ĝainistoj (iomete malpli, ol 2%).

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Morbi ĝenerale pluvas inter junio kaj septembro pro la musonoj, en la ceteraj monatoj apenaŭ aŭ neniam pluvas. Jare averaĝe pluvas po 520 mm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Morbi kuras po 5 ĉefvojoj kaj 3 flankovojoj. La urbego havas trairan fervojan linion.

Statuo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans