Surat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surat
urbo • urbego • milionurbo
Administrado
Poŝtkodo 394 XXX , 395 XXX
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 935 000  (2016) [+]
Loĝdenso 18 150 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 12′ N, 72° 50′ O (mapo)21.20572.84Koordinatoj: 21° 12′ N, 72° 50′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Areo 327 km² (32 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Surat (Guĝarato)
Surat (Guĝarato)
DEC
Surat
Surat
Situo de Surat
Surat (Barato)
Surat (Barato)
DEC
Surat
Surat
Situo de Surat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Surat [+]
vdr

Surat, en loka lingvo સુરત, hinde सूरत estas havenurbo, urbo kaj distrikta sidejo (onidire diamanto-ĉefurbo) en Barato, en subŝtato Guĝarato. La angla historia nomo estis Suryapur.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Surat situas laŭ rivero Tapti, proksime de la maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la fruaj jarcentoj la haveno de Surat estis utiligita, kiel enirejo de pilgrimantoj. Laŭ la onidiroj la urbo fondiĝis en la 15-a jarcento. En 1512 kaj en 1530 la portugaloj bruldetruis la urbon. En 1540 fortikaĵo konstruiĝis, kaj la haveno estis grava bazo de la portugaloj. En 1608 britaj ŝipoj alvenis kaj en 1613 ili venkis la portugalojn. Dume ankaŭ nederlandanoj alvenis. En 1837 inundo kaj incendio okazis. En 2006 granda inundo okazis. Nun Surat havas la plej grandan sintezan teksaĵo-produktado-centron de la lando.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Surat havas tropikan klimaton kun musono (inter julio-septembro). Jare pluvas po 2500 mm. La somero daŭras inter marto-junio. En aprilo kaj en majo estas varmego kun 30 . Vintro estas inter decembro kaj februaro kun temperaturo 22 . Tiam malofte pluvas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Enurbe modernaj aŭtobusoj trafikas. Surat havas modernan flughavenon. La kontaktoj laŭ aŭtovojoj kaj fervojoj estas bonaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]