Saltu al enhavo

Mortinta tabulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mortintaj tabuloj ĉe vojo, foto František Krátký, proksimume 1892
Preĝo ĉe šumavaj mortintaj tabuloj, foto Josef Seidel, proksimume 1930
Replikaĵo de kvin mortintaj tabuloj ĉe niĉa kapeleto de sankta Merteno proksime de pereinta domaro Zadní Paště en Šumava, (2013)

Mortinta tabulo (ĉeĥe: Umrlčí prkno, germane: Totenbrett; sed pli ofte en pluralo kiel mortintaj tabuloj; ĉeĥe: umrlčí prkna, germane: TotenbretterLeichenbretter, ReebretterRechbretter; angle (per priskribo): Boards for the Dead) estis aparta ligna funebra monumento karakteriza pro sia apero en foraj lokoj kun alta supermara alteco precipe en la germana regiono de la okcidenta Šumava, la apuda rando de Bohemia arbaro kaj en la najbara Bavaria arbaro.[1] [noto 1] Devene la mortinta tabulo estis destinita por dumtempa meto de mortinto dum kruda vintro ĝis tempo, kiam eblos laŭorde entombigi ĝin. Post la sepulto ĝi estis ornamita per popolaj simboloj de morto kaj hisita sur iu karakteriza loko en la naturo. Pli poste tiu ĉi kutimo transiris el la simbola formo, kiam "la mortinta tabulo" simbolis malproksiman tombon kaj ĝi fariĝis tiel pieta loko de la rememoro de mortinto.

Tenado de mortintoj

[redakti | redakti fonton]

La vintroj sur la bohemia kaj la bavaria flankoj de Šumava estadis longaj, frostaj kaj tute riĉaj je neĝa kovrilo, la domoj estis surfalitaj per alta neĝo kaj vojoj neĝblovigitaj.[2] La grundo en tombejoj estis trafrostinta "je osto"[2] kaj en grandan profundon, kio fakte malebligis elfosajn laborojn kaj per tio ankaŭ kutiman sepultadon de la mortintoj en la tombojn. Tiuj ĉi kaŭzoj gvidis la daŭrajn loĝantojn de Šumava al tio, ke ili dum malmolaj vintraj monatoj manipulis kun siaj mortintaj anoj de familioj de iom aparta maniero. Se oni logike atendis ĉe la familiano "foriron en alian mondon", estis antaŭe preparita ligna ĉerko, en kiun la mortinto estis dumtempe metita. La ĉerko kun la korpo poste estis metita en nehejtitaj spacoj de bieno (en malvarma ĉambro,[1] en subtegmentejo aŭ en kelo, ĉe pli riĉaj en hejma kapelo[2]).Okaze de subita kaj neatendita morto la mortinto estis envualita en tolon[1] kaj provizore metita sur prilaborita (rabotita kaj glate tranĉita)[2] picea (aŭ kverka,[2] abia aŭ tilia)[1] tabulo,[3] [noto 2] kiun oni lokigis en la samajn (malvarmajn) spacojn kiel la ĉerko. [noto 3] [noto 4] En tiuj ĉi lokoj ripozis la korpo sur la mortinta tabulo kaj ĝi atendis kelke da tagoj, semajnoj[1] aŭ ĝis printempaj monatoj ĝis kiam la frostoj mildiĝis, la neĝo degelis kaj kiam povis ekiri la funebra marŝantaro[2] kaj la mortinton eblis ceremonie sepulti en konsekritan tombejan grundon.[1][4] Tiu ĉi farado iris ja iom kontraŭ kristanaj kutimoj, sed la mortinto restis post sia morto plu kun la vivantoj kaj kiel la vetero kaj la neĝo permesis, venadis la najbaroj, por ke ili preĝu por la mortinto senpere ĉe ĝia korpo.[1] [noto 5] [noto 6]

Ornamado de mortintaj tabuloj

[redakti | redakti fonton]

La mortintajn tabulojn ornamis lignaĵistoj, pentristojĉizistoj[2] (ie okupiĝis per ilia ornamado ankaŭ "specialigitaj" laborejoj).[2] La tabuloj estis kutime bunte pentritaj, kio okazis dum lumigita kandelfesta lumo,[2] kaj ĝi estis ornamita per popolaj simboloj de morto (ekz. tri ĉizitaj krucetoj).[2] La riĉaj bienuloj kaj domistoj lasis la tabulojn aŭ kolorigi aŭ ili lasis ĉizi en la tabulojn signojn de krucoj,[2] eventuale bildojn de rompitaj kandeloj.[1] Tiuj pli riĉaj postulis bildigon de anĝeloj, dian okulon, la vizaĝon de Kristo ks.[2] Al malpli riĉaj sufiĉis kutime pentri sur la tabulon nur kranion kun krucigitaj ungegoj.[1] Iam la popolaj artistoj estis postulitaj, por ke ili pentru sur la tabulon ekzemple bildon de Virgulino Maria, la patronon de mortinto aŭ por ke ili aldonu sur la tabulon ian ornama ĉizitan reliefon.[1] Post tio, kiam la mortinto estis laŭorde entombigita, la mortinta tabulo estis havigita ankoraŭ per la nomo de mortinto, la datoj de la naskiĝo kaj morto, plu ankaŭ per ia ligilo aŭ religia diraĵo en versoj (aŭ per mallonga preĝo)[3] kaj peto pri patronia por la animo de la mortinto.[4][2] En la meza parto de la rabotitaj mortintaj tabuloj oni lokigis lignan tabuleton kun skribita aŭ ĉizita nomo de la mortinto kaj kun ĝiaj vivdatoj, ĝisvivita aĝo komune kun informo, per kio ĝi vivtenis sin (kia estis ĝia profesio).[1] La teksto daŭrigis aŭ per funebraj aŭ ŝercaj versoj, kiuj devis rememorigi aŭ alie karakterizi[2] la mortinton.[1] La skribaĵo sur ĉiu mortinta tabulo komencis kutime per vortoj, ke "auf diesem Brett hat gelegen der ehrengeachtete" aŭ "...die tugendsame N.N." ktp. (te. ke "sur tiu ĉi tabulo kuŝis respektinda aŭ "honesta N.N." ktp.). Sekve la mortinta tabulo estis en sia supra fino pintigita, havigita plimulte per mallarĝa ligna "tegmenteto", per la suba fino ĝi poste estis enbatita en la teron, do ĝi celis per la pinto simbole al la ĉielo.[2]

Lokigado de mortintaj tabuloj

[redakti | redakti fonton]

Post la ornamado la mortintaj tabuloj estis levigataj sur karakterizaj lokoj[1] (ĉe vojoj al preĝejoj,[1] laŭlonge laŭ kampaj vojoj,[1] al bariloj kaj ŝoseoj,[1] sub grandaj malnovaj arboj, al krucetoj, al disvojiĝoj, al kapeletoj, al diaj torturoj aŭ krucetoj en kampoj).[5] Tio estis plimulte en proksimeco de bieno aŭ apud vojo kondukanta ĉirkaŭ la parceloj de familio.[4] Dum la lokigado ankaŭ oni preferis lokojn, kien la mortinto ĝoje iradis aŭ oni donis la tabulojn malantaŭ fenestroj de domoj de la postrestintoj.[1] Ĉe pli riĉaj kamaparanoj oni lokigis la tabulojn en familian kripton aŭ al ĝia senpera proksimeco.[1] Ĉe foraj daomoj la mortintaj tabuloj anstataŭigis tombon, kiu troviĝis en alie malproksima tombejo.[1] Al tiuj ĉi tabuloj la preterirantoj iradis preĝi, rememori, meti florojn ks.[1] Sur la loko, kiel oni instalis la tabulon, ĝi estis plejparte lasita ĝis sia disfalo.[3] [noto 7] Kiel iris la tempo, estiĝadis en Šumava laŭlonge laŭ vojoj vicoj de tiel levitaj mortintaj tabuloj (iaj "mortintaj palisaroj")[2], el kies skribaĵoj oni poste povis tralegi kuron de la vivo kaj la sortojn de unuopaj anoj de familio dum la tuta duonjarcento.[2] La mortintaj tabuloj servis ankaŭ al preterirantaj pilgrimantoj al orientado,[4] ĉar estis sur ili indikataj ankaŭ nomoj de la plej proksimaj kortoj, lokoj aŭ vilaĝoj.[4][2] En nelasta vico poste ilia videbla simboleco de la morto devigis la vizitantojn de Šumava por pripensi super pasemo de la vivo.[3]

La lokigado de la mortinja tabuloj en la tereno estis foje tipa kaj aparta kutimo de kamparanoj el Reĝa arbaro sur la bohemia kaj bavaria flankoj de Šumava.[4] La mortintajn tabulojn eblis vidi en valoj de rivero Úhlava kaj en apudaj teritorioj (en iamaj voktejoj Svatá Kateřina, Hamry, Hojsova Stráž kaj Zhůří), plu poste ili aperis de montara ebenaĵo apud Furth tra la tuta Bavaria arbaro ĝis suben al Danubo (eĉ en valkaldrono de Železná Ruda). Tiujn ĉi mortintajn tabulojn eblis vidi ĝis la jaro 1938 en la germanaj partoj de Šumava.[3] En ĉirkaŭaĵo de Železná Ruda, direkte de Nýrsko ĉirkaŭ Ostrý, Hamry, municipo Lamu, municipo Javor kaj plu en Bavarion.[3] [noto 8]

Estiĝo kaj pereo de la kutimo

[redakti | redakti fonton]

En Bavario datiĝas sepultado de la mortintoj en ĉerkoj al tempo ĉirkaŭ la 17-a / 18-a jarcento. En antaŭa periodo la mortinto estis metita sur tabulo en loĝoĉambro kaj poste ankaŭ kun la tabulo transportita en tombon. La tabuloj estis aŭ enterigita komune kun la mortinto (envualita en tolon), eventuale ili estis bruligitaj aŭ konservitaj por denova uzo okaze de plua morto. En Bavaria arbaro kaj en regiono Supra Palatinato tiu ĉi kutimo gvidis al kreado de tabuloj speciale destinitaj nur por mortintoj. Pase de la tempo ŝanĝiĝis ankaŭ skribaĵo rememoriganta la mortinton. De komence sur la ligno tranĉitaj, brulornamitaj aŭ pentritaj tri krucetoj estis pli poste plenigataj per pli detalaj tekstoj kaj poemoj laŭdantaj la mortinton. Pli aŭ malpli komplikaj pentraĵoj kaj koloraj bildetoj fariĝis kutimaj nur ekde la duono de la 19-a jarcento. La mortintaj tabuloj estis verŝajne devene instalitaj en horizontala situo. (Tiu ĉi formo de lokigo estas ĝis hodiaŭ ankoraŭ videbla en Supra Palatinato.) Nur pli poste la mortintaj tabuloj levigataj vertikale. (Tiu ĉi ŝanĝo okazis iom post iom nome unue en regionoj suda, de kie tiu ĉi "novaĵo" pase de la tempo disvastiĝis direkte al nordo.) Senĉese pli sofisma artista prilaborado de la mortintaj tabuloj en la 19-a jarcento signifis forkliniĝon de ĝenerale disvastigita kredo, ke la animo de la mortinto ne povas esti foraĉetita, ĝis kiam ĝia mortinta tabulo ne disfaliĝos. Tiu ĉi kredo gvidis en la praktiko al tio, ke pli malnovaj mortintaj tabuloj estis produktataj el mola ligno (picea, tilia) kaj ili estis instalataj en la terenon sen kia ajn ŝirmo kontraŭ vetero.

En Šumava estis kutimo de konstruado de la mortintaj tabuloj dokumentita ekde la 19-a jarcento, sed ĝi estas verŝajne ankoraŭ pli malnova.[1] Ĝi konserviĝis ĝis fino de la dua mondmilito.[1] Kun forŝovo de la germana loĝantaro el la ĉeĥa parto de Šumava kaj kun alveno de komunisma totaliteco[2] tiu ĉi karakteriza kutimo de la mortintaj tabuloj iom post iom tute malaperis.[5] [noto 9] Sed jam post la unua mondmilito oni jam fizike ne metis la mortintojn sur la mortinaj tabulojn.[1] La tabuloj servis pli prefere kiel simbolaj memorindaĵoj al la mortintoj.[1] Komence de la 1950-aj jaroj estis tiuj kaj aliaj religiaj simboloj (diaj torturoj, sanktaj bildetoj pentritaj sur vitro, lado kaj pendigitaj sur arboj, lignaj krucoj ks.) el la šumava pejzaĝo rapide kaj amase malmuntitaj.[1] En forte katolika Bavario tiu ĉi aparta kutimo de rememoro al la mortintoj tenis sin eĉ en la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj.[7] Sed la tabuloj instalitaj en la tempo post la dua mondmilito estis aliaj, temis nur pri iaj simbolaj sepultaj tabuloj", kiuj devis rememorigi al preterirantoj, ke por multaj parencoj restis la mortinto plu ĉeestanta en tiu ĉi mondo.[7]

Krom "veraj" mortintaj tabuloj (kun longeco ĝis 200 cm kaj larĝeco 40 cm - precipe sudoriente de Supra Bavario (Chiemgau, Rupertiwinkel)) evoluis ankaŭ kutimo krei pli mallongajn, pli mallarĝajn "rememorigajn tabulojn" (la longeco de tiuj ĉi tabuloj plimulte ne superis 150 cm kaj ĝi estis pli mallarĝaj – nur proksimume 30 cm), kiuj estis lokigataj laŭlonge laŭ vojoj. La diraĵoj nek rememorigaj tekstoj enskribitaj sur tiuj ĉi tabuloj rememorigis neniuj certaj personoj, sed ĝenerale instigis al rememoroj al la mortintoj.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]
  1. En aliaj lokoj de Ĉeĥio tiu ĉi unika kutimo neniam aperis.[2]
  2. La tabulo estis anticipe markita per tri ĉizitaj aŭ pentritaj krucetoj.[1]
  3. En la foraj domoj tio estis pro praktikaj kaŭzoj kutima: Se ne estus je dispono malvarma loko rekte en la objekto, la mortinto estis eventuale enfosita (eĉ kun la tabulo aŭ ĉerko) en neĝon.[1]
  4. La manipulado kun la mortintoj havis siajn regulojn.[2] Post tio, kiam la parencoj premis ĝiajn okulojn, survestis ĝian korpon en solenan veston kaj subligis ĝian mentonon per kaptuko (por ke ĝia buŝo restu fermita), ili metis ĝin tiel, por ke la kapo kun la vizaĝo direktu al la pordo.[2] La mortinta tabulo estis metita inter du seĝoj kaj la mortinto sur ĝi metita havis la manojn kunligitaj per rozario.[2]
  5. La kutimo produkti kaj konservi la mortintajn tabulojn ne estis kunigita nur kun morto en kruda vintro, sed tiuj ĉi tabuloj estis produktataj ankaŭ por mortintoj en aliaj jarsezonoj (ekz. meze de somero), sed ĉiokaze la mortinto restis sur la tabulo nur tre mallongan (limigitan) tempon (t.e. de la morto ĝis la enterigo).[1]
  6. Ĉe kelkaj garbejoj la antaŭvidemaj mastrumantoj havis eĉ egaligitajn "anonimajn" mortintajn tabulojn iel "en rezervo".[2]
  7. Al la mortintaj tabuloj, sur kiuj ripozis mortintoj, oni aljuĝis apartajn ecojn, kio iris multfoje tiel longen, ke oni ne damaĝis ilin kaj oni eĉ ne kuraĝis eltiri ilin el la tero.[2]
  8. La kutimo de la mortintaj tabuloj en la 19-a jarcento estis disvastigita en la tuta teritorio de Bavario kaj en regiono de la alemana. Ĝi estas ankaŭ dokumentita[6] por regiono de Malsupra Rejnlando.[6]
  9. Senpere post la forŝovo de germanoj oni eĉ rigardis al ĝi kiel al certa simbolo – relikto – de la germana kulturo, kiu estas minimume ne subtenebla, sed ankoraŭ pli bone eliminebla.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 1,22 1,23 1,24 1,25 1,26 1,27 1,28 Hudičák, Petr, Mrázková, Zdena a Špinar, Jindřich. Šumava: krajina pod sněhem. Druhé, doplněné vydání. Český Krumlov: Českokrumlovský rozvojový fond, spol. s r.o., 2017. 257 stran. Strany 225 až 228. Seidelova Šumava. (ISBN 978-80-905916-8-4).
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 2,20 2,21 2,22 2,23 2,24 Apostolaki, Pavla. Kde najdete umrlčí prkna. Lidé a země (za obzorem čeká svět). Alirita 2020-01-31 .
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Roučka, Zdeněk. Šumavou ze svobody do opony: vzpomínky na Železnorudsko 1930-1970. 1. vydání Plzeň: ZR & T, 2013. 252 paĝoj; paĝo 4, komento al fotografio nomita: "Mortintaj tabuloj (Totenbretter) kaj dia torturo kun mueleja ŝtono proksime de Brčálník (Frischwinkel) (ĉe Železná Ruda) en la jaro 1935“ (ISBN 978-80-904128-2-8).
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Publike alirebla trilingve (ĉeĥe, germane, angle) skribita informtabulo kun titolo "Sakrální stavby“ (germane: Kirchliche Stätten, angle: Sacral Buildings) lokigita en senpera proksimeco de preĝejo de sankta Stefano en Kvilda (proksime de la placo kaj turisma informcentro).
  5. 5,0 5,1 HORPENIAK, Vladimír. Střední Šumava. Vydání 1. Praha: Paseka, 2007. 71 stran, (132) stran obrazových příloh, Zmizelé Čechy. Doprovodný text k fotografii číslo 264 („Hojsova Stráž (Eisenstrass) – umrlčí prkna u božích muk“, foto datováno na 30. léta 20. století) (ISBN 978-80-7185-839-3).
  6. 6,0 6,1 Melanie Baehr: Friedhofskultur am Niederrhein - konkretisiert am Beispiel der Stadt Krefeld. (Hřbitovní kultura na Dolním Rýnu - upřesněno na příkladu města Krefeld) Diplomová práce, Universität Duisburg-Essen 2006. (germane)
  7. 7,0 7,1 Roučka, Zdeněk. Šumavou ze svobody do opony: vzpomínky na Železnorudsko 1930-1970. 1. vydání Plzeň: ZR & T, 2013. 252 stran; strana 228, komentář k fotografii nazvané: „Kostelíky Bavorského lesa a pověstná umrlčí prkna“ (ISBN 978-80-904128-2-8).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • La mortintaj tabuloj apartenas al šumava tradicio. Česko-bavorské výhledy, 1992. (ĉeĥe)
  • Reinhard Haller: Totenbretter. Brauchdenkmäler in Niederbayern und der Oberpfalz. Neue Funde zu einem alten Thema. (Umrlčí prkna. Obyčej památníků v Dolním Bavorsku a Horní Falci. Nové nálezy na staré téma.) Morsak Verlag, Grafenau 1990, (ISBN 3-87553-362-3). germane
  • Walter Hartinger: Das Totenbrett. Überlegungen zur Nomenklatur und Genese eines Brauchs. (Umrlčí prkno. Úvahy o nomenklatuře a genezi zvyků) In: Jahrbuch für Volkskunde. (Ročenka folkloristiky) 6, 1982, S. 126–148. germane
  • Walter Hartinger: Totenbretter im Bayerischen Wald und Böhmerwald. Überlegungen zu ihrer Entstehung und Funktion. (Umrlčí prkna v Bavorském lese a Šumavě. Úvahy o jejich původu a funkci) In Ostbairische Grenzmarken. (Východobavorské hranice) 32, 1990, ISSN 0078-6845, S. 123–138. germane
  • Walter Hartinger: Religion und Brauch. (Náboženství a zvyk) Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1992, (ISBN 3-5341090-0-7). germane
  • Günther Kampfhammer: Brauch. (Zvyk) In: Hejo Busly, Toni Drexler, Carl A. Hoffmann, Paul-E. Salzmann, Klaus Wollemann (Hrsg.): Der Landkreis Fürstenfeldbruck. Natur – Geschichte – Kultur. (Okres Fürstenfeldbruck. Příroda - historie - kultura) Landratsamt, Fürstenfeldbruck 1992, (ISBN 3-9803189-0-7). germane
  • Hans Roth: Zeugnisse des Totengedenkens in der Landschaft. (Svědectví vzpomínek na mrtvé v krajině) In: Sigrid Metken (Hrsg.): Die letzte Reise. Sterben, Tod und Trauersitten in Oberbayern. (Poslední cesta. Umírání, smrt a smutek v Horním Bavorsku) Hugendubel, München 1984, (ISBN 3-88034-247-4) (Ausstellungskatalog, München, Stadtmuseum, 4. Juli bis 9. September 1984). germane

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]