Moskeo Njuĝjie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
牛街禮拜寺
Moskeo Njuĝjie
fasado de la moskeo
fasado de la moskeo
Loko
Ŝtato Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
Municipo Pekino
Bazaj informoj
Religio islamo
Arkitektura priskribo
Konstruado en la jaro 996 dum la epoko de dinastio Liao
Specifo
Konstrumaterialo ligno
Ligiloj
Information icon.svg
vdr

La Moskeo Njuĝjie (ĉine 牛街礼拜寺 simpligite aŭ 牛街禮拜寺 tradicie, pinjine Niújiē lǐbàisì, latinliterigo laŭ sistemo Wade-Giles Niu-chieh Li-pai-ssu, respektive 牛街清真寺, pinjine Niújiē Qīngzhēnsì, latinliterigo laŭ sistemo Wade-Giles Niu-chieh Ch'ing-chen-ssu) estas historia moskeo, do islama preĝjo, en Pekino, Popola Respubliko Ĉinio. Ĝi situas en la urbodistrikto Njuĝjie (pinjine Niújiē), kiu origine signifas "oksa strato".

La konstruaĵo estas la plej malnova moskeo de la urbo. Ĝi origine konstruiĝis en la jaro 996 dum la epoko de dinastio Liao, kaj estis rekonstruita kaj pliampleksigita sub imperiestro Kangŝji (康熙帝, pinjine Kānĝī Dì, regoperiodo 1661 ĝis 1722) de la dinastio Qing.[1]

La moskeo situas en la areo Njuĝjie (pinjine Niújiē), kiu origine signifas "oksa strato", en la urbodistrikto Xicheng, kaj estas la spirita centro por la 10 000 islamanoj vivantaj en la proksimeco. Temas pri la plej malnova, kaj ĝis nun plej granda moskeo de la urbo, kaj la areo Njuĝjie estas la urba areo kun plej multaj islamanaj loĝantoj.

La preĝejo kovras areon de proksimume 10 000 kvadrataj metroj. Ĝi vidigas miksaĵon de islama kaj han-ĉina kultuaj kaj arkitektaj influoj. De ekstere, arkitekture dominas tradiciaj ĉinaj influoj, dum interne miksiĝas islama kaligrafio kaj ĉina dezajno. La ĉefa preĝohalo kovras areon de 600 kvadrataj metroj, kaj povas gastigi pli ol 1 000 preĝantojn. Ne-islamanoj krom en esceptaj momentoj ne rajtas eniri. La konstruaĵo farita el ligno stokas iujn gravajn kulturajn atestaĵojn kiel tabuleto de imperiestra dekreto proklamita en 1694 dum la dinastio Qing.

Origine la konstruaĵo dezajniĝis fare de Nazaruddin, filo de imamo. Post kiam ĝi detruiĝis fare de armeo de Ĝingis-Ĥano en 1215, ĝi rekonstruiĝis en 1443 en la dinastio Ming kaj signife ampleksiĝis en 1696 dum la dinastio Qing. Dum tiu epoko, la najbaraj merkatoj famis pro bova kaj ŝfa viandoj buĉitaj laŭ la tradiciaj islamaj reguloj. Ĝis la nuntempo, ankoraŭ multas islamaj vendejoj kun arabaj signoj laŭ la apudmoskea strato. La vera nomo de la moskeo, kiun donis la imperiestro en 1474, estas 禮拜寺 (Lǐbàisì), sed pro sia situo en la "oksa strato" Njuĝjie, la lokanoj kutime nomas ĝin nur "Njuĝjie". La moskeo estas unu el la plej grandaj en tuta norda Ĉinio.

La konstruaĵo post la fondo de la komunisma Popola Respubliko de Ĉinio en 1949 estis trifoje amplekse renovigita, 1955, 1979 kaj 1996.

En 2002 publikiĝis planoj, en venonta renovigo evoluigi larĝan herbejon kaj placon ĉirkaŭ la moskeo.[2]

Turismo kaj oficialaj vizitoj[redakti | redakti fonton]

La registaro de la Popola Respubliko de Ĉinio ofte uzas la moskeon kiel vizitatan lokon por delegacioj venantaj el islamaj landoj. Han-ĉinaj kaj hujaj turistoj samkiel islamanoj de ekster Ĉinio rajtas viziti la moskeon je difinitaj tempoj.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]