Muhammad Mahdi al-Jawahiri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muhammad Mahdi al-Jawahiri
Persona informo
محمد مهدي الجواهري
Naskiĝo 26-an de julio 1899 (1899-07-26)
en Naĝafo
Morto 27-an de julio 1997 (1997-07-27) (98-jaraĝa)
en Damasko
Religio islamoŜijaismo vd
Lingvoj araba vd
Loĝloko Al-Jawahiri House vd
Ŝtataneco Irako vd
Familio
Patro Abd al-Hussein al-Jawahiri vd
Gefratoj Abd al-Aziz Al-Jawahiri • Abd al-Hadi al-Jawahiri vd
Infanoj Khayal Al-Jawahiri vd
Parencoj Muhammad-Hassan al-Najafi vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Muhammad Mahdi AL-JAWAHIRI (arabe محمد مهدي الجواهري; la 26an de julio 18991900, en Naĝafo, Irako - la 26an de julio 1997, en Damasko, Sirio) estis iraka poeto [1].

Plurfoje elektita estron de la Unio de Irakaj Verkistoj, li estas konsiderita de multaj kiel unu el la plej bonaj kaj plej grandaj arabaj poetoj de la 20-a jarcento, li ankaŭ estas kromnomita La Plej Granda Araba Poeto [2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li venis el la familio de ŝijaisma imamo [3]. Lia patro, 'Abd al-Husejn estis religia gvidanto en Naĝafo kaj volis ke sia filo daŭrigu sian devotismon kaj devontigon. Li sendis sian filon al famaj fakuloj pri arablingva gramatiko, retoriko, jurisprudenco (Ŝario), ktp. Jam en la junaĝo li montris inklinon al literaturo, studante la verkaĵojn de Nahj al-Balagha (arabe por La Pinto de Elokventeco, atribuita al Ali Ibn Abi Talib), Al-Ĝahiz, Al-Mutanabi, kaj la Mukadimaho de Ibn Ĥaldun. En 1920 li partoprenis eknaciismajn amasprotestojn kiuj rezultiĝis en ribelo kontraŭ la britaj aŭtoritatoj.

Dum mallonga tempo li okupis la postenon de protokola sekretario ĉe la kortego de Reĝo Fajsal la 1-a. Ekde 1925 li publikis sian verkadon kaj aktivis en sociaj kaj politikaj agadoj.

En 1936, milita puĉo okazis en Irako, gvidita de Bakr Sidqi. Rezulte de publikigo de artikolo en sia gazeto kondamnanta la puĉon, li estis malliberigita dum tri monatoj kaj la gazeto estis fermita, sed remalfermita post la disfalo de la militreĝimo. Tamen, al-Jawahiri ofte estis kritika de la aŭtoritatoj, kaj ili denove fermis lian gazeton plurajn fojojn. Lia persekuto fare de la registaro igis lin enmigri al Irano kaj reveni post iom da tempo.

En 1946 unue enposteniĝis Tawfiq al-Suwaidi kiel ĉefministro kaj provis antaŭenigi demokratajn kaj liberalajn reformojn en Irako. En 1947 Al-Jawahiri estis elektita al la iraka parlamento, sed post unu jaro li eksiĝis pro protesto kontraŭ la Interkonsento de Portsmouth (sekvo de la Brit-Iraka Traktato de 1930).

En 1948, lia frato Ja'far estis mortigita dum la al-Wasbah ribelo, kiu inspiris lin por verki unu el liaj plej famaj poemoj, "Mia Frato Ja'far", unu el liaj plej famaj poemoj. Baldaŭ post la ribelo li deklamis la poemon en moskeo en Bagdado antaŭ publiko de sunaistoj, ŝijaistoj kaj judoj. Partoj de la poemo estas konsideritaj bazŝtonoj de moderna iraka poezio.

En la 1950-aj jaroj li apogis la Sirian Socialist-Naciisman Partion. Pro tio li estis persekutita de la iraka registaro kaj ricevis politikan azilon en Sirio. Li revenis al sia hejmlando post la iraka revolucio de 1958, sed mallonge post en 1961 li denove estis persekutita de la aŭtoritatoj, kaj estis devigita fuĝi al Libano kaj poste al Ĉeĥio, kie li ricevis politikan azilo.

Li havis amikaj kaj verkadaj rilatoj kun aliaj arabaj verkistoj, specife kun la libana Elia Abu Madi kaj la egipta Ahmed Shawqi.

La fokuso de la verkado de al-Jawahiri, kiu postulis socian transformon, estas kontraŭ-despotaj temoj. La poezia lingvo de Al-Jawahiri kombinas arkaismojn kun gazetaraj kliŝaĵoj kaj politika vortprovizo. Lia poezio estas trempita de fido al la alveno de epoko de boneco kaj justeco, kaj idealisma optimismo.

Al-Jawahiri mortis en Damasko en 1997 kaj estis entombigita tie en ŝtatceremonio kaj en ĉeesto de granda homamaso. Sur lia granita tombŝtono, mapo de Irako estis ĉizita, kaj sur ĝi estas linio de unu el liaj poemoj: "Kuŝante ĉi tie malproksime de la bona Tigriso".

Laŭ Prof. Sasson Somech, kiu esploris la modernan irakan poezion, la poezio de Al-Jawahari estas konsiderata "novklasika" kaj malfacile tradukebla, kaj estas trempita de aludoj al klasika islama poezio, de la 10-a jarcento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adel Darwish, 'Obituary: Mohammed Al-Jawahri', The Independent, la 11an de aŭgusto 1997. Enrete (nur por abonantoj) ĉe HighBeam.
  2. Vivo de Al Jawahiri (arabe). Arkivita el la originalo je 29 November 2019. Alirita la 8an de oktobro 2019.
  3. Javahiri  / B.V. Ĉukov  // Grigoriev  - Dinamiko.  - M  .: Granda Rusa Enciklopedio, 2007.  - P.  620.  - ( Granda Rusa Enciklopedio  : [en 35 volumoj]  / ĉefredaktoro Ju. S. Osipov  ; 2004-2017, vol.  8).  — ISBN 978-5-85270-338-5 (ruslingve).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]