Mundaneum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mundaneum[1] estas la nomo de sistemo por universala klasifikado kaj de la bibliografia biblioteko, kreita de Paul Otlet kaj Henri La Fontaine ekde 1895. La kolekto konsistas el 12 milionoj da bibliografiaj informkartoj kaj ĝis nun postrestas 6 km da staplobretoj kun gazetoj, afiŝoj, katalogoj, poŝtkartoj, ... en la urbo Mons en Belgio. La dokumentoj atestas pri la ekonomia, arta kaj intelekta kresko en Belgio en la periodo de 1870 ĝis 1920.

Universala centro[redakti | redakti fonton]

En 1895 Otlet kaj Lafontaine kreis la Internacian Bibliografian Oficejon. Ili celis registri en sliparon ĉiujn verkojn iam aperintajn kaj aperontajn. La ideo ŝajnis realigebla: oni taksas, ke ĝis tiam aperis entute 800 000 libroj. Nun ne plu eblus: la sama kvanto aperas en malpli ol jardeko kaj aldonendas la verkoj, kiuj nur elektronike ekzistas. Krome, la oficejo – kiun oni poste nomis „Mundaneum” – kolektis gazetojn kaj revuojn (100 000), afiŝojn (12 000), amason da etaj dokumentoj kaj objektoj, ktp. Entute restas proksimume 6 km da bretoj.

La apogeo estis atingita dum la periodo 1919-1934, kiam Mundaneum havis sian sidejon en „Palais mondial” (monda palaco), konstruita okaze de la 50-jara ekzisto de Belgio. Tiam ĝi disponis pri dekoj da salonoj kaj la informoj estis facile alireblaj.

De 1910 ĝis 1934, tiu centro funkciis en Bruselo. En ĝi troviĝis: Universala Bibliografia Repertuaro, sidejo de la Unuiĝo de Internaciaj Asocioj, Internacia Muzeo, Internacia Biblioteko, Muzeo de la Libro, Internacia Universitato, ktp[2]

En tiu periodo al la duopo Otlet-Lafontaine aldoniĝis aliaj gravaj kunlaborantoj. Georges Lorfphèvre [ĵorĵ lorfévr] (1912-1997) ekkonis Mundaneum en 1927. Li iĝis sekretario de Otlet kaj sekvis lin kiel aktivulo ĉe internaciaj organizaĵoj. André Colet [kolé] (1896-1973) dum 50 jaroj estis ĝenerala sekretario kaj persone multe kontribuis al la pliriĉigo de la kolektoj. Léonie Lafontaine [leoní] (1857-1949), fratino de Henri, restas konata pro sia agado por virina emancipiĝo.

En 1993 la restojn de tiu centro oni metis en novan Centron de Arkivoj, en Mons. Tiu nova Mundaneum-o prezentas ekspozicion pri la originala Mundaneum-o, kaj portempajn ekspoziciojn. Nun temas pri granda ekspozicio pri la movadoj por la Paco en Belgio. Aldone, la konstruaĵo estas en artdekora stilo kaj la interno estis enscenigita de Schuiten kaj Peeters[2]

Longa vagado[redakti | redakti fonton]

En 1934 Mundaneum estis abrupte fermita pro tribunala decido, ŝajne kun politika motivo. En 1941 Mundaneum translokiĝis al konstruaĵo senpage disponigita de la urbo Bruselo en Leopoldparko, apud la nuna eŭropa kvartalo. Tie ĝi restis 30 jarojn, ĝis la urbo deziris mem uzi la spacon. De tiam Mundaneum vagadis de unu loko al alia kaj granda parto de la kolekto perdiĝis aŭ difektiĝis.

Fine, en 1996, Mundaneum estis savita de la Franclingva Komunumo de Belgio kaj ricevis taŭgan sidejon en iama vendejo en la centro de la urbo Mons.

Eksteraj ligiloj[redakti fonton]

Oficiala retejo de Mundaneum' : http://mundaneum.org/

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roland Rotsaert: BELGIO: Mundaneum: papera antaŭ­ulo de Interreto el Monato (gazeto) (2004/3 p.17)
  2. 2,0 2,1 R.Rotsaert, Brusela grupo organizas viziton al la Mundaneumo en Mons, FEL-Forumo, 2-a majo 2017