My Funny Valentine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

My Funny Valentine estas balado el la Brodveja muzikalo Babes in Arms, komponita de Richard Rodgers kun la teksto de Lorenz Hart el la jaro 1937. Ĝi fariĝis per la versioj de Chet Baker kaj Miles Davis unu el la plej popularaj ĵazaj normkantoj de Swing kaj moderna ĵazo.

La titolo[redakti | redakti fonton]

La titolo verkita laŭ eksmodiĝinta angla linvo enhavas nekutiman komplimenton: La Valentine, prikantata en la kanto, ne estas ideale proporcia kaj ŝia buŝo estas tro mola; tamen esprimiĝas la deziro, ke ŝi ne ŝanĝiĝu, ĉar ŝi estas ĝuste tia, kia ŝi estas amata.[1]

La kantmelodio transpaŝas 36 taktojn laŭ la kantoformo AA1BA2, je kio parto A2 estas plilongigita per je dek du taktoj. „La A-partoj estas tutlogike evoluigitaj el simpla motivo el la unuaj du takoj, kiu estas ripetata aŭ modifita dumpase de la A-partoj.“[1] Harmonie la balado komencas sur minoro-paralelo; la unuaj partoj kondukas ankaŭ trans erariga finaĵo denove al minoro. Nur en la unuaj kvar taktoj de la kanto estas atingata la toniko.[1] La kanto estas kutime prezentata en modera tempo.

Unuaj sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la scenejo la kanton My Funny Valentine en 1937 prezentis Mitzi Green. Nur en 1945 la kanto atingis per interpretaĵo de Hal McIntyre kaj sia orkestro (kun kantistino Ruth Gaylor) rangon 16 en la usonaj furoraĵo-ranglistoj, kie ĝi tamen restis nur unu semajnon.

Kariero kiel ĵaza normkanto[redakti | redakti fonton]

Pli grandan konatecon ĝi tamen atingis unuafoje en 1952 per la unua surdiskigo fare de Chet Baker kun Gerry Mulligan, kiu atingis „kultan“ staton;[2] la basisto de la bando, Carson Smith, tiam estis trovinta la tiam pli dubindan kanton en kantaro.[3] En 1955 Miles Davis unuafoje surdiskigis la pecon (kun John Coltrane); en 1956 Ella Fitzgerald sekvis. Tio kaŭzis finfine, ke la kanto My Funny Valentine establiĝis kiel ofte ludata ĵaza normkanto de moderna ĵazo. Miles Davis surbendigis poste en 1959 dum koncerto okaze de ĵazfesteto en la novjorka Plaza Hotelo (Jazz at the Plaza, Vol. 1) spirraban[4] kroman version kun Bill Evans kaj estis plifajnigonta la kanton dumpase de sia kariero.[5]

La komponaĵo apartenas intertempe al la klasika reperturaro de moderna ĵazo. Ĝin surdiskigis krom la nomita muzikistoj multaj aliaj, ekzemple Franco Ambrosetti, Art Blakey, Conte Candoli, Ron Carter/Cedar Walton, Bill Evans, Tal Farlow, Art Farmer, Erroll Garner, Stan Getz, Jimmy Giuffre, Grant Green, Woody Herman, Barney Kessel, Gerry Mulligan, Oscar Peterson, Bud Powell, Jimmy Raney, Dianne Reeves, Frank Sinatra, Jimmy Smith, Bobby Timmons kaj Larry Young.

Kariero en populara muziko[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ sur la kampo de populara muziko la titolo estis kantata denove post 1952:

  • 1953 de Frank Sinatra sur lia albumo Songs for Young Lovers und in hunderten seiner Liveauftritte bis 1994.
  • 1960 de Dinah Shore. Ŝi surdiskigis la kanton por sia albumo kun André Previn, Dinah Sings, Previn Plays.
  • 1967 de Barbra Streisand sur ŝia albumo Simply Streisand.
  • 1976 de Dolly Parton.
  • 1979 de Elvis Costello sur du eligaĵoj kiel sondisketo en la kompilaĵo Taking Liberties (1980).
  • 1983 de Rickie Lee Jones sur lia albumo Girl at her Volcano
  • 1985 de Nico sur ŝia albumo, Camera Obscura.
  • 1990 de Carly Simon sur ŝia albumo My Romance.
  • 1994 de Van Morrison sur lia albumo A Night in San Francisco.
  • 2001 de Kristin Chenoweth sur ŝia albumo Let Yourself Go.
  • 2004 de Angela McCluskey sur ŝia albumo The Things We Do.
  • 2005 de Rufus Wainwright sur lia albumo Sweetheart.
  • 2009 de Trance Groove (kantata de Isis Zerlett) sur ŝia albumo Playing with the Chelsea Girls.

Uzado en kinofilmoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en filmoj la kanto estis prezentita:

  • 1957 de Trudy Erwin (kantanstataŭanto por Kim Novak) en Pal Joey.
  • 1989 de Michelle Pfeiffer en The Fabulous Baker Boys.
  • 1999 de Matt Damon en The Talented Mr. Ripley.

Gravaj sonregistraĵoj en ĵazo[redakti | redakti fonton]

  • Chet Baker, Gerry Mulligan: My Funny Valentine (Blue Note Records, 1952)
  • Miles Davis: Cookin’ (Prestige/OJC, 1956) kun John Coltrane, Jazz at the Plaza, Vol. 1 (Columbia, 1959) kun Bill Evans, My Funny Valentine/The Complete Concert (Columbia, 1964)
  • Bill Evans, Jim Hall: Undercurrent (Riverside, 1962)
  • Chet Baker, Rachel Gould All Blues (noveldono je Celeste)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Bohländer, Karl-Heinz Holler, Christian Pfarr: Reclams Jazzführer. Reclam, Stutgarto 1990
  • Franz Krieger: Herbie Hancock in seiner Zeit bei Miles Davis: Transkription und Analyse ausgewählter »My Funny Valentine«-Soli. En: Jazzforschung / Jazz Research 30 (1998)
  • Hans-Jürgen Schaal (eld.): Jazz-Standards. Das Lexikon. 3-a eldono. Bärenreiter, Kassel 2004
  • Peter Wießmüller: Miles Davis, Oreos, Schaftlach 1988

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Hans-Jürgen Schall: Jazz-Standards. Das Lexikon. S. 336f
  2. jen Schaal, kiu indikas pri tio, ke la plej belas soloo de Baker pri la kanto troviĝas en sia sonregistraĵo de la 5-a de septembro 1979.
  3. Komp. Informoj pri la versioj de Chet Baker
  4. cit. laŭ P. Wießmüller, p. 123
  5. Schaal elstarigas la koncertversion de 1964 sur la samnoma albumon (kun George Coleman kaj Herbie Hancock).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]