Mária Temesi
Mária Temesi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tóth Mária |
Naskiĝo | 29-an de julio 1957 (67-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1976) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.artofweb.hu/temesimaria/ |
Mária Temesi [temeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Temesi Mária estas hungara operkantisto, oratorikantisto (soprano), altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Tóth.
Mária Tóth [1] naskiĝis la 29-an de julio 1957 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mária Temesi lernis pianadon en muzika mezlernejo en sia naskiĝurbo, ŝia instruisto estis Valéria Berdál. En la teatra jaro 1975 ŝi estis pianisto en Nacia Teatro (Szeged), poste ŝi akiris diplomon en muzika altlernejo en Szeged en 1979. Jam dum la studentaj jaroj ŝi ricevis premion en kantokonkurso en Ateno. Inter 1979-1981 ŝi plulernis en Muzikakademio de Budapeŝto, ŝia grava instruisto estis András Mikó (reĝisoro), fine ŝi lernis oratorikantadon en Vajmaro ĉe la Liszt-muzikaltlernejo vajmara kaj en Salcburgo. En 1981 ŝi debutis en Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ekde tiam ŝi kantadis ne nur en la menciita Operejo, sed ankaŭ en
- Eŭropo (Berlino, Hamburgo, Mannheim, Wiesbaden, Erfurt, Zuriko, Kolonjo, Graz, Toulouse, Nico, Dresdeno, Madrido, Bratislavo, Zagrebo, Milano, Londono, Liverpool, Prago, Sofio, Lisbono, Stuttgart, Ateno)
- Amerikoj (Novjorko, Montevideo)
- Azio (Istambulo, Ankaro)
- Afriko (Kairo)
En 1995 ŝi havis stipendion en Bayreuth. Post 2 jaroj ŝi ekinstruis en konservatorio de la Scienca Universitato de Szeged, ŝi estas docento kaj katedrestro. En 2003 ŝi akiris sciencan gradon DLA en Universitato Franz Liszt. Ŝi ricevis plurajn premiojn.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Richard Wagner:
- Lohengrin — Elza (debuta rolo en 1981); Ortrud
- Die Meistersinger von Nürnberg — Eva
- Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg — Elizabet
- Der Fliegende Holländer — Senta
- Die Walküre — Sieglinde
- Siegfried — Brünnhilde
- Götterdämmerung — Brünnhilde
- Ferenc Erkel: Bánk bán — Gertrudis
- Giuseppe Verdi:
- Il Trovatore – Leonora
- Aida – titolrolo
- Don Carlo – Elizabeta
- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Santuzza
- Giacomo Puccini: Tosca — titolrolo
- Wolfgang Amadeus Mozart: Don Giovanni – Donna Anna