Nacia Asembleo (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Asembleo
Assemblée nationale
Parto de Franca Parlamento
Tipo Malsupra Ĉambro
Elektoperiodo 14-a periodo de la Kvina Respubliko
Baloto Deputitaj balotoj de 2012
Balot-tipo ununoma plejmulta baloto en du fojoj
Balotdato 10-an de junio 1012, 17-an de junio 2012
Strukturo de Nacia Asembleo
Strukturo de Nacia Asembleo
Nombro 577 deputitoj
Daŭro 5 jaroj
Prezidanto Claude Bartolone (Socialista Partio (PS))
Partioj
  •  SRC (292)
  •  UMP (199)
  •  UDI (30)
  •  Écologiste (17)
  •  RRDP (16)
  •  GDR (15)
  •  Non inscrits (8)[1]
  • Geografia situo 48° 51′ 44″ N, 2° 19′ 7″ O (mapo)48.8621922.318716Koordinatoj: 48° 51′ 44″ N, 2° 19′ 7″ O (mapo)
    Assemblée nationale (Parizo)
    Assemblée nationale (Parizo)
    DEC
    Assemblée nationale
    Assemblée nationale
    Sidejo Palais Bourbon, Parizo, Île-de-France
    Lingvoj france
    TTT-ejo Oficiala TTT-ejo de Nacia Asembleo
    Vidi ankaŭ
    vdr
    La franca Nacia Asembleo, en la palaco Bourbon.

    La Nacia Asembleo (franclingve Assemblée nationale), laŭ la 24-a artikolo de la konstitucio de 1958, estas la malalta ĉambro de la franca Parlamento . Ĝi loĝas en la Palaco Bourbon, en Parizo, kaj partigas la leĝofaran verkon kun la Senato, kiu estas la alta ĉambro.

    La elekto de la vortoj Assemblée nationale datiĝas de la 17-a de junio 1789, danke al konsento inter Sieyès kaj la deputito de Berio, Jérôme Legrand. La unua Nacia Asembleo proklamis sin mem la 17-an de junio 1789, kaj fariĝis "Konstituanta Nacia Asembleo" (Assemblée nationale constituante) la 9-an de julio.

    Historio

    Dua Respubliko (1848-1852)

    Ĉar la Parlamento de la Dua Respubliko havis nur unu ĉambron, la Nacia Asembleo estis tiam la sola leĝfara ĉambro. Tiu Nacia Asembleo oficiis ekde la 4-a de majo 1848 ĝis la 2-a de decembro 1851.

    Tria Respubliko (1870-1940)

    Inter la falo de la Dua Franca Imperio kaj la fondiĝo de la Tria Respubliko, la Parlemento enhavis monarkistan plimulton kaj nomiĝis ankaŭ Nacia Asembleo. Sed ekde la validiĝo de la konstituciaj leĝoj kreintaj la Trian Respublikon (1875-1940), la malalta ĉambro de la franca Parlamento nomiĝis "Ĉambro de la deputitoj" (Chambre des députés). La vortoj "Nacia Asembleo" estis ja uzitaj, sed ili referencis al la maloftaj kunvenigoj de la du ĉambroj, ekzemple por baloti la Prezidenton de la Respubliko aŭ por modifi la konstituciajn leĝojn de 1875.

    Provizora Registaro (1944-1946)

    Post la Dua Mondmilito kaj ĝis la validiĝo de la konstitucio de 1946, ekzistis nur unu parlamenta ĉambro : la Konstituanta Nacia Asembleo, kiu enhavis 586 deputitojn.

    La unua Konstituanta Asembleo de tiu periodo estis balotitelektita la 21-an de oktobro 1945. Tiu Asembleo verkis kaj proponis novan konstitucion, kiu estis malakceptita per referendumo la 5-an de majo 1946. Dua Konstituanta Asembleo estis do balotitelektita, kaj la nova konstitucio fine validiĝis la 27-an de oktobro 1946.

    Kvara Respubliko (1946-1958)

    Dum la Kvara Respubliko, la Nacia Asembleo estis la malalta ĉambro, kaj la alta ĉambro estis la "Konsilio de la Respubliko" (Conseil de la République), anstataŭe de la Senato.

    Nuna sistemo (ekde 1958)

    Kune kun la Senato, la Nacia Asembleo konstituas la Parlamenton de la Kvina Respubliko. Ĝi disponas la leĝan potencon.

    Ĝiaj 577 membroj estas balotelektitaj per rekta universala voĉdono, por kvinjaraj mandatoj. La Nacia Asembleo balotas la leĝojn (kiuj plejofte devenas de la registaro) kaj povas ankaŭ proponi leĝojn, samkiel la Senato, kvankam tiuj proponoj malofte validiĝas.

    Se la Senato ne balotas leĝon kun ekzakte la samaj vortoj, la leĝa teksto devas reveni al la Nacia Asembleo por nova diskuto : tiu cirkulado inter la du parlamentaj ĉambroj nomiĝas "naveto" (navette) kaj plejofte ebligas finan akordon pri unu versio de la leĝo. Tamen, se la malkonsento daŭradas, la ĉefministro povas kunvenigi "Miksan Paran Komision" (commission mixte paritaire), kiu enhavas 7 deputitojn kaj 7 senatanojn. Tiu komisio proponas novan tekston al la du asembleoj : se la malkonsento ne solvas sin, tiam la Nacia Asembleo povas sole baloti la leĝon, eĉ sen la senata akordo.

    La Prezidento de la Respubliko povas disigi la Nacian Asembleon. La lasta disigo okazis en 1997, fare de Jacques Chirac : tio estis politika eraro, ĉar la sekva baloto enoficiigis novan socialistan plimulton, kun Lionel Jospin kiel ĉefministro.

    Ekde 1958, la deputita mandato estas nekunigebla kun posteno en la registaro. Se li estas nomunata ministron, deputito disponas unu monaton por fari sian elekton inter la du funkcioj.

    Notoj kaj referencoj

    1. Politikaj grupoj. Alirita 19-an de decembro 2012.

    Vidu ankaŭ

    Eksteraj ligiloj