Nacia Parko Buindi-Ĝangalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Nacia Parko Buindi-Ĝangalo
montaj goriloj en Buindi
montaj goriloj en Buindi
montaj goriloj en Buindi
national park of Uganda [+]

Koordinatoj1° 3′ 0″ S, 29° 43′ 0″ O (mapo)-1.0529.71666667Koordinatoj: 1° 3′ 0″ S, 29° 43′ 0″ O (mapo)
Areo331 km² (33 100 ha) [+]

Nacia Parko Buindi-Ĝangalo (Ugando)
Nacia Parko Buindi-Ĝangalo (Ugando)
DEC
Nacia Parko Buindi-Ĝangalo
Nacia Parko Buindi-Ĝangalo
Map
Nacia Parko Buindi-Ĝangalo
Vikimedia Komunejo:  Bwindi Impenetrable National Park [+]
vdr

La Nacia Parko Buindi-Ĝangalo - angle Bwindi Impenetrable National Park, laŭvorte "Bwindi Nepenetrebla Nacia Parko" - estas nacia parko en la ŝtato Ugando de orienta Afriko. La parko etendiĝas sur la flankoj de la Alberta Rifto, parto de la Granda Rifta Valo, kiu dividas la plejan orienton de Afriko de la resta kontinento. La pluvarbaro de la regiono estas tre malnova kaj konservita en origina stato. Ĝi ekde la lasta glaciepoko pli kaj pli evoluis al la nuntempa amplekso. La nacia parko kovras altecon de inter 1160 kaj 2607 metroj super la marnivelo. Ekde la jaro 1994 la parko estas listigita kiel monda natura heredaĵo de UNESKO.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Entute en la parko vivas proksimume 90 specioj de mamuloj, interalie 11 specioj de simioj. Inter la birdaj specioj estas 23 endemiaj, do nur en tiu regiono hejmaj.

Buindiaj goriloj[redakti | redakti fonton]

En la protekta teritorio de la Buindi-Ĝangalo nuntempe vivas proksimume 340 montaj goriloj, pli-malpli la duono de ĉiuj tutmonde en naturo vivantaj bestoj de tiu subspecio. Krome abundas ĉimpanzoj, aliaj simioj, elefantoj kaj diversaj specioj de antilopoj. La montaj goriloj, kiuj tutmonde estas en danĝero de formorto, en Ugando krome ankoraŭ estas protektataj en la Mgahinga Gorila Nacia Parko. Kromaj montaj goriloj vivas en Ruando kaj en la Demokratia Respubliko Kongo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]