Nacia Parko Valo de Morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Valo de Morto


"moviĝanta roko" en la Valo de Morto

Nacia Parko Valo de Morto (Usono)
Nacia Parko Valo de Morto (Usono)
DMS
situo de la parko en Usono
Bazaj informoj
ŝtato: Kalifornio,  Usono
plej proksima urbo: Ridgecrest (Kalifornio)
areo: 13 628 km²
dato de establiĝo: 31-a de oktobro 1994
vizitantoj po jaro: 853 553 (stato de 2003)
koordinatoj: 36° 27' 42" norde, 116° 51' 57"okcidente


bizara pejzaĝo ĉe Zabriskie Point

La Nacia Parko Valo de Mortoangle Death Valley National Park situas en la Mojave-dezerto, oriente de la montaro Sierra Nevada, kaj estas la plej seka nacia parko de Usono. Ĝi plejgrandparte apartenas al la ŝtato Kalifornio de Usono, malgrandparte al la najbara ŝtato Nevado. Grandan parton de la parko konsistigas la samnoma Valo de Morto - angle Death Valley [ˈdɛθ ˌvæli]- la plej malalta, plej seka kaj plej varmega valo de Usono.[1] La plej malalta punkto de la dezerto kaj de la parko situas 85,5 metrojn sub la marnivelo. La dezerto havas la rekordon pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo en Ameriko, 56,7 °C, notita en la loko Furnace Creek dum 1913 – ĵus sub la tutmonda rekordo pri la plej alta fidinde mezurita temperaturo, 58 °C, kiu mezuriĝis en la loko El Aziza de Libio dum 1922. La teritorio situas norde-sude inter la montoĉenoj Amargosa oriente kaj Panamint okcidente. La montaroj Sylvania kaj Owlshead konsistigas la nordan respektive sudan limojn. La dezerto kovras areon de proksimume 7 800 km², la nacia parko sume areon de 13 628 km².

Dum la jaro 1933 la Valo de Morto estis deklarita nacia monumento de Usono, dum la jaro 1994 ĝi, la apuda valo Panamint kaj larĝa ĉirkaŭaĵo estis nomumita nacia parko, kaj sekve deklariĝis aparte protektenda teritorio. Al la nacia parko krom la centra teritorio ankoraŭ apartenas la subtera kavo Devil's Hole pli oriente en Nevado.

la Valo de Morto, vidita el la kosmo

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la parko (angle) greke plia retejo pri la parko (angle) greke "moviĝantaj ŝtonoj en la Valo dfe Morto" – germanlingva artikolo kun intervjuo de esploristo kaj fotoj greke germanlingva artikolo pri la valo kun multaj informoj kaj panoramaj fotoj) greke anglalingva paĝo pri la nacia parko en la vikio "wikitravel"