Nada Sehnaoui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nada Sehnaoui
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1957 (1957-11-30) (66-jaraĝa)
en Bejruto
Lingvoj araba
Ŝtataneco Libano
Alma mater Universitato de Bostono
Okupo
Okupo aktivulo • vidartisto
TTT
Retejo https://nadasehnaoui.com/mobile/
vdr

Nada Sehnaoui (naskiĝis en 1958) estas vida artisto kaj politika aktivistino. Ŝiaj artaĵoj kiuj konsistas el pentraĵoj,skulptaĵoj kaj instalaĵoj, estis vaste ekspoziciita internacie kaj estis prezentita en la gazetaro tutmonde. Ŝi studis en Francio kaj Usono. La engaĝiĝo de Nada Sehnaoui kun teksto karakterizas ne nuran la fruan karieron de Sehnaoui, sed ankaŭ ŝiaj pli lastaj laboroj. Ŝi precipe aktive okupiĝis pri la vidaj kaj tekstaj arkivoj de diversaj militoj ĉirkaŭ la terglobo kaj komencis inkluzivi ilin en ŝiaj pentraĵoj kaj miksitaj amaskomunikilaraj artaĵoj.

La laboroj de Sehnaoui estis elmontritaj internacie en Eŭropo, Usono kaj la Mezoriento kaj Nord-Afriko (MENA), inkluzive en Boston, Londono, Parizo, Lieĝe, Houston, Munkeno, Bejruto, Dubajo kaj Doha[1].

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Sehnaoui, kiu naskiĝis en Bejruto kaj ricevis sian akademian trejnadon en historio, sociologio, filmo kaj belartoj, estas pioniro de granda-skalaj efemeraj publikaj artinstalaĵoj en Libano kaj en Mezoriento. Ŝiaj laboroj ne nur emfazas la imperativon reflekti pri la multoblaj memoroj de la civila milito en Libano sed ankaŭ pri la procezoj kaj neceso de nacia repacigo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La pentraĵoj de Sehnaoui, skulptaĵoj kaj instalaĵoj estas tipe tempo- kaj laborintensaj, tiranta paralelon inter ŝia artisma procezo kaj la tempo necesa pretigi memoron.[2]

Nada Sehnaoui, Pentranta L'Orient-Le Jour, 1999. Miksa amaskomunikilaro sur papero, 117x152 cm. Privata kolekto.

Ŝiaj artaĵoj inkluzivas instalaĵojn kiel Frakcioj de Memoro (2003), Waynoun? Kie ili estas ? (2006), Ĉu kaŝi sin dum 15 jarojn en necesejoj suficas? (2008) kaj Lumo je la fino de la tunelo (2012) kaj serio de pentraĵoj kiuj inkluzivas tavolojn de farbo, objektoj, vortoj kaj bildoj, kiel vidita ekzemple en Peindre L'Orient-Le Jour (2000), Kiom da, kiom da pli (2014–hodiaŭ), aŭ Tulipoj por vundita lando (1992–hodiaŭ). When Reading.S. Eliot (1999) prezentis pentritajn fragmentojn de la poemoj de Eliot fiksitaj sur grandaj kanvasoj[3].

Homaj rajtoj kaj politika reformo[redakti | redakti fonton]

Aktivulino en la kampo de homaj rajtoj kaj politika reformo, Sehnaoui estas membro de Beirut Madinati (Bejruto mia urbo), politika organizaĵo sub kies ombrelo ŝi aktivis por akiri seĝon en urba konsilio de Bejruto en 2016[4]. Ŝi estas ankaŭ fonda membro de la Civila Centro por Nacia Iniciato, kies laboroj inkluzivas laŭleĝan kampanjon por forigi referencon al religio en ŝtataj statistikoj, iniciaton por laŭleĝe administri civilajn geedziĝojn en la lando kaj reformon de la balota sistemo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Sehnaoui Nada Arkivigite je 2019-12-03 per la retarkivo Wayback Machine". MACAM.
  2. (en) Tomb, Marie (2019-03-29). "How Many How Many More by Nada Sehnaoui Arkivigite je 2019-10-11 per la retarkivo Wayback Machine" (PDF). Le WAW. Exhibition pamphlet at Galerie Tanit, Bejruto.
  3. (fr) Zehil, Sylviane, "Correspondance Exposition de Nada Sehnaoui à la Galerie Pléiades à Soho Un hymne à la poésie de T.S. Eliot", L'Orient-Le Jour, la 8-an de junio 2000.
  4. (en) El-Khoury, "Lebanon's civil society groups gear up for 2018 elections". Al-Monitor, la 9-an de junio 2017.