Naeim Giladi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Naeim Giladi
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1929 (1929-01-01)
en Hilla
Morto 6-an de marto 2010 (2010-03-06) (81-jara)
en Kvinzo
Ŝtataneco Irako
Profesio verkisto
v  d  r
Information icon.svg

Naeim Giladi (נעים גלעדי; arabe نعيم جلعدي) (naskiĝis la 18-an de marto 1926 en Irako kiel Naeim Ĥalasĉi, arabe نعيم خلاصجي, hebree נעים חלסצ'י‎, mortis 2010) estis kontraŭcionionisma iraka judo kaj aŭtoro de aŭtobiografia eseo kaj historia analizo nome "La judoj de Irako".[1] [2] La artikolo poste formis la bazon de lia originale mem-eldonita libro La skandaloj de Ben Gurion: Kiel Haganah kaj Mossad eliminis judojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frua vivo en Irako[redakti | redakti fonton]

Giladi naskiĝis la 18-an de marto 1926 en iraka juda familio kaj poste vivis en Israelo kaj Usono.[3] Giladi priskribis sian familion kiel "grandan kaj gravan" familion nome "Haroon," kiu setlis en Irako post la Babilona ekzilo. Laŭ Giladi, lia familio posedis 50,000 akreojn (200 km.²) dediĉitajn al rizo, daktiloj kaj arabaj ĉevaloj. Ili poste okupiĝis pri ora aĉetado kaj purigado kaj sekve ili ricevis la nomon 'Ĥalasĉi', signifantan 'Fabrikistoj de puraĵoj,' de la turkoj, kiuj okupis Irakon tiutempe.

Li deklaris, ke li aliĝis la subteran cionisman movadon kiam li aĝis 14 jarojn, sen la scio de liaj gepatroj, kaj okupiĝis pri kaŝaktivado. Li estis arestita kaj enprizonigita de la iraka registaro en 1947, kiam li aĝis 17 jarojn. Dum liaj du jaroj en la prizono Abu Ghraib, li atendis kondamnon al morto pro kontrabandado de irakaj judoj al Irano, kie ili estis poste prenitaj al Israelo. Li sukcesis eskapi prizonon kaj vojaĝis al Israelo, alvenante en majo 1950.

Spertoj en Israelo[redakti | redakti fonton]

Giladi raportis, ke post sia eniro en Israelon en 1950, oni "demandis kien mi deziras iri kaj kion mi deziras fari" kaj li volonte iris al Dafna, agrikultura kibuco en Galileo. Li rilatis ke li daŭris nur kelkajn semajnojn ĉar "al la novaj enmigrintoj doniĝis la plej malbona de ĉio…la manĝaĵo estis sama, sed nur tion ĉiu havis komune. Por la enmigrintoj, malbonajn cigaredojn, eĉ malbonan dentopaston. Ĉion. Mi forlasis ĝin."

Post lia forlaso de Dafna, Giladi iris al la juda agentejo por peti reasignon. Li diris, ke oni diris al li, ke li iru al Mejdil, araba urbo proksimume 15 kilometrojn de Gaza-urbo kaj nun parto de Aŝkelon, kiu estis transformota al agrikultura komunumo. Kiam la oficialuloj ĉe la laborista oficejo tie eltrovis, ke li flue parolas la araban, li rilatas ke ili instigis lin serĉi dungiĝon kun la oficejo de la militista guberniestro. Li diris, ke oni asignis al li la taskon akiri la subskribojn de la palestinaj loĝantoj de Mejdil sur registaraj formularoj, kiuj deklaras ke ili vole forlasas siajn landojn por iri al Gaza, tiam okupata de Egiptio. Li rilatas kiel li konsciiĝis, en mallonga tempo, ke tiuj palestinanoj, kiuj subskribas tiajn dokumentojn, faras tion sub minaco. Li argumentas, ke al ili estis rifuzita la rajto aliri siajn agrikulturajn landojn kaj ili estis ĉirkaŭbaritaj en malgrandan areon kaj do kelkaj subskribis simple por fini sian angoron. Li skribis, "Tiuj palestinanoj, kiuj ne subskribis por translokiĝo estis prenitaj perforte – oni simple metis ilin en kamionojn kaj forĵetis ilin en Gaza." Li forlasis la laborpostenon naŭzita kaj provis akiri registaran laboron aliloke.

Giladi deklaras, ke poste, li tre malfacile trovis dungiĝon pro diskriminacio kontraŭ arabaj judoj. Li memoras, ke kiam li alvenis en Israelon, en majo 1950, lia iraka pasporto havis lian nomon kiel skribitan en la araba kaj transliterumo, kiu uzas la latinan alfabeton. Giladi deklaras, ke ĉar "la angloj ne povus kapti la 'ĥ' sono…ĝi estis skribita simple kiel Klaski." Ĉe la landlimo, israelaj enmigradaj oficialuloj aplikis la anglan version de lia nomo, kiu havis orient-eŭropan, aŝkenazan sonon. Giladi skribis, ke "iumaniere, tiu ĉi 'eraro' estis mia ŝlosilo al mia rapida eltrovo, kiel la israela kastosistemo funkcias. Post sia eliro de Mejdil, li raportas ke li skribis leterojn provante trovi registaran laborpostenon aliloke kaj sukcesis trovi multajn intervjuojn, sed kiam oni lernis, ke lia vizaĝo ne egalas lian polecan/aŝkenazecan nomon, oni malakceptis lin, konsilante tempon post tempo, ke "ni telefonos vin." Poste, li ŝanĝis sian nomon al "Giladi", kiu estis "egala al la kodnomo, Gilad, kiun mi havis en la subtera cionisma movado."

Dum lia loĝado en Israelo, liaj vidpunktoj pri cionismo ŝanĝiĝis. Li skribas, ke li "estis persone seniluziigita, seniluziigita pri la instituciigita rasismo, seniluziigita pri kion mi eklernis pri la krueleco de cionismo. La ĉefa intereso Israelo havis pri judoj el islamaj landoj estis kiel provizo de malmultekosta laboro, precipe por la biena laboro, al kiu la urbanaj orienteŭropaj judoj ne kliniĝus. Ben-Gurion devigis la 'orientajn' judojn kultivi la milojn da akreoj da lando lasitajn de palestinanoj, kiujn israelaj fortoj elpelis en 1948".

Giladi rakontas, ke li politike aktiviĝis post sperto ĉe la socialisma/cionisma partia centra oficejo. Li ricevis leteron, kiu petas helpon kun sia araba ĵurnalo, kaj kiam li aperis ĉe la oficejo kaj provis montri al ili la leteron, li estis senaŭskulte ordonita, ke li raportu al la "Departemento por judoj el islamaj landoj," fare de multaj homoj, kiuj eĉ ne rigardis lian leteron por vidi kial li estis invitita. Li diras ke li "estis naŭzita kaj kolera. Aŭ mi estas membro de la partio aŭ mi ne estas. Ĉu mi havas malsaman ideologion aŭ malsaman politikon ĉar mi estas araba judo? Ĝi estas apartigo, mi pensis, same kiel departemento de negroj. Mi reenturniĝis kaj elpiediris. Tio estis la komenco de miaj malfermaj protestoj. Tiun saman jaron mi organizis manifestacion en Aŝkelon kontraŭ la rasismaj politikoj de Ben-Gurion kaj 10,000 homoj venis."

Post sia servado en la israela armeo inter 1967 kaj 1970, Giladi aktiviĝis en la movado Israelaj Nigraj Panteroj.

Vivo en Usono[redakti | redakti fonton]

En la 1980-aj jaroj, li eliris Israelon por Nov-Jorko.[4] En Usono, li skribis aŭtobiografian rakonton kaj historian analizon pri cionismaj misfaroj en Irako, Palestino kaj pli lastatempe Israelo en artikolo, kiun li titolis "La judojn de Irako." La artikolo poste formis la bazon por lia originale mem-eldonita libro La Skandalo de Ben-Gurion: Kiel Haganah kaj Mossad eliminis judojn.

Li mortis la 6-an de marto 2010, en resanigejo en Nov-Jorko post longa lukto kontraŭ malsano, kaj oni entombigis lin laŭ juda tradicio de la Hebrea Senpaga Entombiga Asocio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://billiongraves.com/social-security/NAEIM-GILADI/11242185
  2. (April–May 1998) “The Jews of Iraq”, The Link (PDF) 31 (2), p. 1–13. Alirita 31 October 2006.. 
  3. Naeim Giladi.
  4. Rupture and Return (May 2001).