Naguib Sawiris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naguib Sawiris
Persona informo
Naskonomo نجيب أنسي نجيب ساويرس
Naskiĝo 15-an de junio 1954 (1954-06-15) (69-jaraĝa)
en Kairo
Lingvoj araba
Ŝtataneco EgiptioGrenado
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko • Deutsche Evangelische Oberschule
Familio
Patro Onsi Sawiris
Patrino Yousriya Loza Sawiris
Frat(in)oj Nassef Sawiris • Samih Sawiris
Okupo
Okupo entreprenisto • entreprenistopolitikistodiplomato
vdr

Naguib Sawiris, foje ankaŭ Sawires (arabe: نجيب ساويرس; naskiĝis la 15-an de junio 1954), estas egipta komercisto kaj miliardulo[1], ĉefa afergvida oficisto (ĈAO, angle CEO) de Orascom Investment Holding (OIH). En la jaro 2009, kaj kun la tutmonda ekonomia krizo, Naguib Sawiris perdis 9 miliardojn da dolaroj. Lia riĉeco tiam malkreskis de 12 al 3 miliardoj da dolaroj[1].

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Naguib estas la plej aĝa filo de Onsi Sawiris, la patriarko de la familio. Li studis en germana lernejo en Kairo kaj poste en la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko[2]. Diplomiĝinte, li aliĝis en 1979 al la familia entrepreno Orascom, la plej granda privata kompanio en Egiptio [3]. Tie li respondecis pri la kresko de la kompanio en la sektoroj de fervojoj, informadiko kaj telekomunikado. Post jaro kaj duono ĝis du jaroj, la pozicio de Orascom Telecom en la nacia komunikada merkato, kune kun la akumulita teknologia kaj produktada potencialo de la kompanio, jam permesas al ĝi pretendi la rajton fariĝi la unua rajtigita provizanto de GSM- telekomunikaj servoj en Egiptio.

Li disvolvis la telekomunikan branĉon de la akcia societo Euronews SA ("Euronews)". Li estas ankaŭ prezidanto de la administra konsilio de Wind Telecomunicazioni SPA[4].

En 2017, li organizis la filmfestivalon de El Gouna, ĉiujara kultura manifestacio okazinta en la banloko de El Gouna[5] je la ruĝa maro. La eventon partoprenis pli ol 400 famuloj[6].

La nova sidejo de lia kompanio - Nile-City-Towers (Nilo-Urbo-Turoj) - kun ĝiaj altaj turoj kronitaj kun kvar oraj kupoloj fariĝis orientilo en Kairo.

Politiko[redakti | redakti fonton]

En 2007 fundamentisma egipta ŝejĥo deklaris fatvon kontraŭ Sawiris, ĉar laŭdire li faris malestimajn komentojn pri portado de kaptuko en la kunteksto de la kaptuko-debato[7][8]. Sawiris estas kopta kristano, malplimulta kredo (10% de la egipta loĝantaro sed la plej granda kristana malplimulto en la MENA regiono)[9]. Li sin esprimis pri sekulareco, Naguib Sawiris estas kunfondinto de la liberala Partio de la Liberaj Egiptoj (angle: Free Egyptians Party)[2]. Li ofte parolis kontraŭ la kresko de islama fundamentismo en la Egiptio, elstarigante la kreskantan nombron da virinoj portantaj nikabon.

En 2009, Naguib lanĉis en Egiptio la televidokanlo OTV (قناة او تى فى) kiu pozicias sin en sia retejo kiel la sola politike sendependa kanalo en Egiptio[10].

Fondumo Sawiris[redakti | redakti fonton]

Naguib Sawiris estas konata pro siaj liberalaj orientiĝo, patriotismo kaj subteno al la egipta identeco kaj egipta kulturo interalie per la fondo de la Kultura Premio Sawiris, egipta literatura premio, subtenata ĉiujare de la Fondumo Sawiris por Socia Disvolviĝo. Ekde ĝia komenco, la premio grave kontribuis al la riĉigo de la kultura vivo en Egiptio, kaj okupis elstaran pozicion inter arabaj kaj lokaj premioj. La nombro de kandidatoj por la Kulturaj Premioj Sawiris kreskis de 267 en 2005 al 719 kandidatoj ĝis 2019[11].

Fondo de ŝtato por rifuĝintoj[redakti | redakti fonton]

Dum la krizo de rifuĝintoj en Eŭropo kaj Mezoriento, fine de oktobro 2015, li proponis aĉeti insulon en la Mediteranea Maro kaj tie konstrui ŝtaton por la rifuĝintoj[12]. Li klarigis siajn planojn en Twitter: "Grekio aŭ Italio vendas al mi insulon, mi proklamos sendependecon, gastigos la migrantojn kaj donos al ili laborojn en la konstruado de ilia nova lando"[13] [14]. Kiam la novaĵagentejo AFP demandis lin, ĉu lia plano estas realisma, li diris: "Kompreneble ĝi povas esti farita." Estas dekoj da senhomaj insuloj, sur kiuj centmiloj da rifuĝintoj povus vivi[12].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eŭropa migra krizo

Rifuĝinto

Insulo de la rozoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(ar, en) Fondumo Sawiris: sawirisfoundation.org

(en) Orascom Investment Holding

(en) Naguib Sawiris, Charlie Rose

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La 60-a plej riĉa persono en la mondo kaj la plej riĉa en Afriko, laŭ la rangigo de la financa revuo Forbes (2008)
  2. 2,0 2,1 (fr) Naguib Sawiris - Le potentiel africain n'a toujours pas été exploité, JeuneAfrique.com,‎ la 13-an de aprilo 2016, arkivita, alirite la 14-an de julio 2017.
  3. Laŭ biografio en la retejo de Orascom Telecom. Arkivita el la originalo je 2007-05-04. Alirita 2021-01-17.
  4. (fr) Julien Clémençot, Au Maghreb, Qtel prend le relais d'Orascom, Jeune Afrique, la 16-an de decembro 2010
  5. (fr) Neila Driss, Demain débute le Festival du Film d’El Gouna (GFF), Webdo, la 21-an de septembro 2017
  6. (en) Wolfgang Spindler, El Gouna Film Festival shows its humanity, Euronews, la 25-an de septembro 2017.
  7. (de) Ägypten: Fatwa für koptischen Milliardär, Arkivo de Radiovaticana.org, la 27-an de decembro 2017.
  8. (en) Sawiris controversial statement on hijab causes uproar, Egypt Independent, la 18-an de novembro 2019
  9. (en) Naguib Sawiris: 'If God wanted women to be veiled, he would have created them with a veil' ("Se Dio volus, ke virinoj vualiĝu, li kreus ilin per kaptuko"), ArabianBusiness, la 11-an de novembro 2019.
  10. (ar) "معلومات عنا", arkivite, la 10-an de aprilo 2012.
  11. (en, ar) Sawiris Cultural Award - جائزة ساويرس الثقافية - Fondumo Sawiris
  12. 12,0 12,1 (de) Sawiris-Bruder will Insel für Flüchtlinge kaufen, Blick, la 4-an de oktobro 2018
  13. (de) Björn Blaschke, Milliardär kämpft für Insel-Idee (Miliardulo batalas por ideo de insulo [por rifuĝintoj], Tageschau.de (28.10.2015), arkivite pere de Wayback Maŝino la 29-an de oktobro 2015
  14. (en) Naguib Sawiris on Twitter en: Twitter.