Nakhonratĉasima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Nakhonratĉasima
Nakhonratĉasima
Thesaban Nakhon • urbego
Administrado
Poŝtkodo 30000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 134 440  (2014) [+]
Loĝdenso 3 585 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 58′ N, 102° 5′ O (mapo)14.973611102.083056Koordinatoj: 14° 58′ N, 102° 5′ O (mapo) [+]
Areo 37,5 km² (3 750 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Nakhonratĉasima (Tajlando)
Nakhonratĉasima (Tajlando)
DEC
Nakhonratĉasima
Nakhonratĉasima
Situo de Nakhonratĉasima

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nakhon Ratchasima [+]
vdr

Nakhonratĉasima, taje นครราชสีมา, kmere នគររាជសីមា konata pli mallonge ankaŭ Khorat (โคราช) estas universitata urbego, romkatolika diocezo, provinca kaj distrikta sidejo en Tajlando.

Urbomezo de Nakhonratĉasima
Mapo pri Tajlando, kie estas trovebla Nakhonratĉasima (Nakhon Ratchasima)

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nakhonratĉasima situas en meza parto de la lando ĉe okcidenta rando de altebenaĵo. Bankoko troviĝas je 218 km-oj [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Strato en Nakhonratĉasima
Urbovido en Nakhonratĉasima

Antaŭ la 14-a jarcento tiu areo apartenis al la Kmera imperio, poste al aliaj imperioj. La unua mencio okazis laŭ siamaj kronikoj post 3 jarcentoj kiel "duaklasa" urbo. Oni konstruis fervojan linion en 1922. Nakhonratĉasima estis ĉefsidejo de malsukcesa ribelo en 1933. Dum la Vjetnama milito Usono havis proksime aerbazon, poste ĝi apartenis al la ŝtato kaj jardekon estis ankaŭ civila flughaveno. Dum alia puĉo en 1981, la registaro kune kun la reĝa familio rifuĝis tien. En 1993 la plej granda hotelkatastrofo de Tajlando okazis en la grandurbo, mortigante 137 homojn.

La 9-an de februaro 2020 soldato koleriĝinta pro financa disputo pafis sian komandestron kaj poste ĉiujn hazarde renkontitajn surstrate homojn, postlasinte 29 mortintojn kaj preskaŭ 60 vunditojn. La sekurecaj fortoj pafmortigis la soldaton post 12-hora alfrontiĝo en bazaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Nakhonratĉasima tradicie dependas de la agrikulturo. La urbego estas konata kiel pretiga centro por rizoj, maizoj, tabakoj, tapiokoj kaj sukeroj. Silkoj estas produktitaj en la proksimaj vilaĝoj, oni bredas brutojn kaj porkojn. Ekzistas 4 universitatoj en la areo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Nakhonratĉasima estas ligita al Bankoko kaj trajno kaj landa ĉefvojo n-ro 2. Flughaveno ne funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Templo en Nakhonratĉasima

Nakhonratĉasima troviĝas en la tropika klimato. En la jaro pluvas 1072 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro pli ofte pluvas. La temperaturo varias inter 22-33 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]