Natura Parko de la Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Malferma kverkarbaro de la Parko

La Parque Natural de Sierra de Aracena y Picos de Aroche (Natura Parko de la Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche aŭ tradukite Natura Parko de la Montetaro de Aracena kaj Montopintoj de Aroche) estas situa norde de la provinco de Onubo. Formata de serio de 28 municipoj de la montaro: nome Alájar, Almonaster la Real, Aracena, Aroche, Arroyomolinos de León, Cala, Cañaveral de León, Castaño del Robledo, Corteconcepción, Cortegana, Cortelazor, Cumbres de Enmedio, Cumbres de San Bartolomé, Cumbres Mayores, Encinasola, Fuenteheridos, Galaroza, Higuera de la Sierra, Hinojales, Jabugo, Linares de la Sierra, Los Marines, La Nava, Puerto Moral, Santa Ana la Real, Santa Olalla del Cala, Valdelarco kaj Zufre. Ĝi havas ĉirkaŭan populacion de 41.000 loĝantoj. Gastronomie la zono estas konata pro la produktoj el la iberia porko, kia la Iberia Ŝinko el Anzinglano.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo el alto de la minareto de Almonaster la Real.

La Parko okupas areon de 186.827 ha, kaj estas la dua laŭ grando en la regiono de Andaluzio post la Natura Parko de la Sierra de Cazorla, Segura kaj Las Villas. Ĝi estas trapasata de rivera reto kiu elfluas al tri hidrografiaj basenoj: nome tiu de Gvadalkiviro (pere de la Rivero Rivera de Huelva), de Gvadiano (pere de Caliente, Rivero Múrtigas, Ingenio) kaj de Odiel (Rivero de Linares, Rivero de Sankta Ana).

Temas pri porbrutobreda regiono kiu profitas la densan sklerofilan vegetaĵaron de anzinoj kaj korkokverkoj kaj kiu, ĉar estas endanĝerigita pro troa branĉohakado por ligno- aŭ karboproduktado, faras densan makison de eriko, lentisko, arbuto kaj timiano. La porka brutobredado, la ŝafa migranta en dekadenco, kaj la bova, kiu ĵus ekadaptiĝis, permesas nur sufiĉetan enspezon fare de grandaj bienoj de malferma arbarpaŝtejo. Tamen la ekonomia malmulta produktiveco, krom la ŝinkoj, eksplikas malaltan loĝdensecon.

La intereso de la vizito al tiu Parko kuŝas je riĉo de la pejzaĝoj de malfermaj arbarpaŝtejoj de anzinoj kaj korkokverkoj, de arbaroj de kaŝtanarboj kaj de ĉeriveraj arbaroj; krom la alta kvalito de ties gastronomiaj produktoj.


Minacoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas projekto por "plilarĝigi" la ŝoseon N-433 kiu ne nur trapasus la parkon por komuniki Sevilon kun Portugalio sed plinombrigos troe la vizitantojn. Tion kontraŭas loĝantaroj kaj ekologiistoj pro fragmentado de la teritorio kaj atenco kontraŭ la medio.[1][2]

Nova minaco venus super la zono, se fine oni akceptos la projekton de petrolrafinejo en la komarko de Ekstremaduro nome Tierra de Barros, kies naftodukto trapasus la Parkon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Sierra de Huelva, contra la N-433 www.abcdesevilla.es, 23/03/2009
  2. Vía Rápida N-433 Ecologistas en Acción, 18/02/2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]