Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo
natura parko • transboundary protected area [+]

Supermara alteco513 m ü. NHN [+]
Koordinatoj50° 30′ 29″ N, 6° 22′ 12″ O (mapo)50.5086.37Koordinatoj: 50° 30′ 29″ N, 6° 22′ 12″ O (mapo)
Areo2 442 km² (244 200 ha) [+]

Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo (Nordrejn-Vestfalio)
Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo
Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo
Map
Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo
Vikimedia Komunejo:  High Fens - Eifel nature park [+]
vdr
situo de la naturparko Altaj Marĉoj- Ejfelo en Germanujo

La germana-belga Naturparko Altaj Marĉoj -Ejfelo (germane: Naturpark Hohe Venneifel), kies germana parto ankaŭ nomiĝas Naturpark Nordeifel, estas limtranspaŝa naturparko kun partoj en la germanaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato respektive la belga provinco Lieĝo. Ĝia kompleta grandeco estas 2442 km².

Situo[redakti | redakti fonton]

La naturparko situas inter Langerwehe kaj Eupen en la nordo respektive Bad Münstereifel, Prüm kaj Sankt Vith en la sudo. Ĝi konsistas el ses regionoj: Rureifel, Hocheifel, Kalkeifel, Our-valo, Vennvorland kaj Altaj Marĉoj, altmarĉa kaj erikeja regiono kiu ekestis fine de la lasta glaciepoko antaŭ 7500 jaroj.

La geografia esprimo Nordeifel estas en strikta senco la ejfela pejzaĝo inter Zitterwald en la sudo kaj Akeno en la nordo, Bad Münstereifel en la oriento kaj trans la Rureifel ĝis la belga landlimo en la okcidento.

Historio[redakti | redakti fonton]

pejzaĝo en la Altaj Marĉoj.
informpanelo en la germana lingvo en Belgio.
informpanelo en la franca lingvo en Belgio.

En 1960 fondis la distriktara prezidento de la tiame ankoraŭ ekzistanta distriktaro Aachen, nome Hubert Schmitt-Degenhardt, la asocion Naturpark Nordeifel r.a., kies prezidanto post li estis la iama urbestro de Schleiden kaj la iama komunuma direktoro de Hürtgenwald, nome Günter Schumacher. La rejnlanda-palatinata parto de la naturparko Nordeifel estis deklarita je la 6a novembro 1970 per jura deklaro de la distrikto Prüm „pejzaĝa protektejo Naturpark Nordeifel“ [1]

Per interkonsento de la 3a de februaro 1971 la nordrejn-vestfala kaj la rejnlanda-palatinata partoj de la Naturparko Nordeifel estis kunigitaj kun la belga Parc Naturel Hautes Fagnes al la naturparko Altaj Marĉoj - Ejfelo. Signo de la naturparko estas la tetro.

areo de la nacia parko Ejfelo en la naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]