Naturparko Saja-Besaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturparko Saja-Besaya
natura parkoprotektata areo • natural park [+]

LandoHispanio
KomunumoKantabrio

Koordinatoj43° 9′ 14″ N, 4° 11′ 28″ U (mapo)43.154-4.191Koordinatoj: 43° 9′ 14″ N, 4° 11′ 28″ U (mapo) [+]
Areo243,53 km² (24 353,39593 ha) [+]

Estiĝo25-a de majo 1988

Naturparko Saja-Besaya (Kantabrio)
Naturparko Saja-Besaya (Kantabrio)
DEC
Naturparko Saja-Besaya
Naturparko Saja-Besaya
Map
Naturparko Saja-Besaya
Vikimedia Komunejo:  Saja-Besaya Natural Park [+]
vdr
Montopasejoj de Sejos.

La Natura Parko Saja-Besaya, en hispana Parque Natural del Saja-Besaya, estas protektita natura loko en la regiono Kantabrio, Hispanio, kiu estis deklarita natura parko en 1988. Ĝi estas en areo inter la basenoj de la riveroj Saja kaj Besaya etende el la Monto Río los Vados norde ĝis la montoj Fuentes-Palombera kaj Sierra del Cordel (Campoo) sude. Kun 24 500 ha, ĝi estas la natura parko plej etenda de Kantabrio, kaj plej parto (23 932 ha) estas montoj de publika utileco. La tuta parko estas ene de la Nacia Ĉasrezervejo Saja.

La parko estas formita per areoj apartenantaj al la municipaj teritorioj de: Arenas de Iguña, Cabuérniga, Cieza, Hermandad de Campoo de Suso, Ruente kaj Los Tojos, kaj la totalo de Mancomunidad Campoo-Cabuérniga.

La nura loĝloko ene de la natura parko estas la historia kerno de Bárcena Mayor, antikva vilaĝeto kaj elstara ekzemplo de kantabra arkitekturo.