Neusiedl am See
Neusiedl am See, hungare Nezsider (neĵider) estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Neusiedl am See, kies distriktejo estas.
Bazaj informoj
Situo
La urbo situas sur ebenaĵo, ĉe bordo de Lago Fertő, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pamhagen-Bruck A.D.L., aŭtoŝoseo inter Vieno-Budapeŝto estas proksime.
Historio
Laŭvice vivadis tie keltoj, avaroj kaj hungaroj. Komence la hungara nomo estis Fertőfőszombathely (=Fertő-kapo-Szombathely), la kapo prezentis tion, ke la loko estis ĉe kapo de la lago, la finaĵo signifis, ke en sabato estis foiro. Komence la setlejo apartenis al la hungara reĝo. En la 14-a jarcento la komunumo apartenis al Habsburgodevena hungara reĝino Agnesa havanta burgon. La alvenintaj aŭstroj nomumis la lokon Neusiedl (=nova kolonio), kiun la hungaros mise prononcis "neĵider". Armeo de Francisko Rákóczi la 2-a okupis la komunumon en 1709. Ĝis 1921 Nezsider apartenis al Moson, al distrikto de Nezsider, kies distriktejo estis. Vidindaĵo estas ruino de turo, kiu estis malgranda burgo.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Deggendorf, Germanio
- Ŝablono:Flagicon Pezinok, Slovakio
- Ŝablono:Flagicon Mosonmagyaróvár, Hungario