Nicolas Demorand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nicolas Demorand
Nicolas Demorand - Janvier 2012.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1971 (1971-05-05) (48-jara)
en Vankuvero
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater École normale supérieure de Fontenay-Saint-Cloud
Familio
Frat(in)oj Sébastien Demorand • Catherine Demorand
Edz(in)o Louise Tourret
Amkunulo Louise Tourret
Profesio
Profesio ĵurnalistomoderatoro • radio personality • radio producer
Information icon.svg
vdr

Nicolas DEMORAND, naskiĝinta la 5an de majo 1971 en Vankuvero, estas franca ĵurnalisto. Parolisto de radio kaj de televido, li laboras por la redakcio de Francio Inter.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Filo de Jacques Demorand, siavice filo de ĉiovendistoj korinkliniĝantaj al la respublika lernejo[1] fariĝinta diplomato, kiu estis ministro pri eksterlandaj aferoj kun Roland Dumas, kaj de Jacqueline Bouaniche, hejmvirino kiu kreskis en malriĉa familio de meblistoj nigrapiedulaj el Alĝerio[2], Nicolas Demorand kreskis en «profunde laika kaj juda mondo, sed de intelekta, kultura kaj libermora judismo kiu pasas multe tra la gastronomio», poste vivis en Kanado, en Usono, en Japanio, en Belgio kaj en Maroko. Li estas la frato de la gastronomia kritikisto Sébastien Demorand.

Li studis en Tokio, Bruselo, Rabato (gimnazio Descartes) kaj Parizo (gimnazio Henri-4a). Laŭreato de la ĝenerala konkurso de franca kaj eksa lernanto de la supera normala Lernejo de Fontenay-Saint-Cloud, li estas licenciinto en filozofio kaj diplomata de modernaj beletroj. Li estis, notinde, instruisto en profesia gimnazio en Cergy kaj en prepara klaso al la altlernejoj.

Li vivis kun Louise Tourret, ĵurnalistino de France Culture, kun kiu li havis du filojn naskiĝintajn en 2007 kaj 2009.[3]

1997-2006 : France Culture[redakti | redakti fonton]

Post esti gastronomia kronikisto kaj pigisto por la Inrockuptibles, Nicolas Demorand eniris en France Culture en 1997, kaj kunlaboris al Staccato de Antoine Spire, poste de La Suite dans les idées de Sylvain Bourmeau antaŭ produkti Cas d'école[4]

Ekde septembro de 2002, li estis la parolisto de la matena tranĉaĵo de la stacio, Les Matins de France Culture, posteno kiun li okupis ĝis junio de 2006 kaj sia eliro al France Inter[4].

2006-2010 : La matinale de France Inter[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto de 2006, li kuniĝis kun France Inter tiame estrata de Frédéric Schlesinger kaj sukcedas al Stéphane Paoli por la prezentado de la matena aktualaĵa tranĉaĵo[5]. Li prezentis la Sept neuf trente, iĝinta Le sept dix en septembro de 2007 poste Le six trente dix en januaro 2010.
Li forlasis al La matinale en junio 2010[6] en polemika kunteksto pri la nova prezidanto de la radiostacio Philippe Val, kaj forlasis la radiostacion komunsurprize[7], post 13 jaroj en Radio France. Li estis astantaŭata de Patrick Cohen[8].

Direkcio de Libération[redakti | redakti fonton]

De la 1-a de marto 2011, li sukcedas al Laurent Joffrin, kunredaktoro de la ĵurnalo Libération kune kun Nathalie Collin, kunprezidanto de la ĵurnalo ekde 2009.
En junio 2011, la dungitaro de Libération voĉdonas mocion de malfido por 78% da voĉdonoj, riproĉante lin pro lia "izolado", lia foresto kaj lia administrado[9]. La redakcio kritikas lin pro akumulado de la direkto de la redakcio kaj de la prezidanteco de la direktorio, funkcio kiun li forlasas la 19an de junio 2013 profite de Fabrice Rousselot. La ĵurnalistoj ankaŭ riproĉas lin pro "Unuaj logaĉaj", kiel "Casse-toi riche con!" ("Vi foriru riĉa stultulaĉo!") alparolata la 10an de septembro 2012 al Bernard Arnault, poste tiu de la 8a de aprilo 2013, "Ebla afero Fabius" elsendanta famon pri svisa konto de Laurent Fabius, neita kelkajn tagojn poste[10].
La 6an de februaro 2014, la dungitoj lanĉas 24-horan strikon kaj petas trian fojon la foriron de Nicolas Demorand kaj la kunprezidanto de la direktorio Philippe Nicolas. Ili kontraŭas la sekvan tagon al la publikigo de teksto subtenanta projekton de la akciuloj diversigi la kompanion surbaze de ĝia marko, kaj respondi, la 8an de februaro per deklaro "Ni estas ĵurnalo. Ne restoracio, ne socia reto, ne kultura spaco, ne televido, ne trinkejo, ne ekfirmaa inkubatoro "[11].
La 13-an de februaro 2014, Nicolas Demorand anoncis sian eksiĝon en intervjuo kun la ĵurnalo Le Monde[12].

Ekde 2014: reiro al France Inter[redakti | redakti fonton]

Li revenas al France Inter komence de 2014, tiam kiam la administrado de publika radio ĵus ŝanĝiĝis. Ĉiun vesperon de 18h15 ĝis 19h00, li parolumas la radiostaciaĵon "Une journée dans le monde" ("Unu tago en la mondo"), internacian novaĵan revuon rememoriganta pri "Et poutant elle tourne"[13] ("Kaj tamen ĝi turniĝas"), programo kiu estis prezentita samhore inter 2006 kaj 2010 de Jean-Marc Four, tiama direktoro de la redakcio de la radiostacio.
Dum la somero de 2015, li prezentas "Homo Numericus" dimanĉe inter 13h20 kaj la 14h00, elsendo dediĉita al la cifereca mondo[14].
En septembro 2015, pro la bonaj aŭdpublikokvanto, de lia programo kaj de la foriro de Hélène Jouan por la gazetara recenzo, li prezentas la tutan tranĉaĵon de la 18a ĝis la 20a horo de lundo al ĵaŭdo kun Mickaël Thébault kaj la mita "Téléphone sonne"[15].
En septembro 2016, li prezentas la politikan programon "Agora" anstataŭ Stéphane Paoli, ĉiun dimanĉon de 12h ĝis 14h20[16].
Komence de septembro 2017, li transprenis la "7/9" tranĉon kun Lea Salame, post la foriro de Patrick Cohen[17]. La Inrockuptibles dediĉas al li ĉi-foje sian unuan pagon, sub la titolo "Morning Star" (Angle: "Matena stelo"), farante la "portreton de sprita intelektulo, stakanovisto de la mikrofono kaj granda konstruanto de aŭdpubliko"[18].

Premioj[redakti | redakti fonton]

La 18-an de novembro 2009, Nicolas Demorand ricevas la Premion Philippe-Caloni por la plej bona intervjuanto[19]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Les Inrockuptibles, 13a de septembro 2017, p. 14, «Morning Star» de Anne Laffeter.
  2. Ibid.
  3. Les nouveaux pères ces héros - Nicolas-Demorand (14a de novembro 2007).
  4. 4,0 4,1 Portrait de Nicolas Demorand..
  5. « Portrait de Nicolas Demorand » [arkivo], sur France Inter (kosultita la 13-an de aŭgusto 2015).
  6. « Nicolas Demorand abandonne la matinale de France Inter » arkivo, sur Le Monde, 1an de junio 2010.
  7. « Philippe Val, «surpris» que Demorand quitte France Inter » arkivo, sur Libération, 7an de julio 2010
  8. Renaud Enguérand, « Nicolas Demorand rejoint Europe 1 » arkivo, sur Le Figaro, 7an de julio 2010.
  9. https://www.europe1.fr/medias-tele/Liberation-message-d-alerte-pour-Demorand-584434 arkivo
  10. https://www.lemonde.fr/politique/article/2013/04/08/liberation-critique-pour-avoir-relaye-une-rumeur_3155853_823448.html arkivo
  11. http://www.lefigaro.fr/medias/2014/02/13/20004-20140213ARTFIG00365-les-trois-ans-ans-sous-haute-tension-de-demorand-a-liberation.phparkivo
  12. https://www.lemonde.fr/actualite-medias/article/2014/02/13/nicolas-demorand-j-ai-decide-de-demissionner-de-liberation_4365392_3236.html arkivo
  13. https://www.lexpress.fr/actualite/medias/ arkivo
  14. https://www.lesinrocks.com/2015/07/26/actualite/actualite/nicolas-demorand-je-reste-fascine-par-la-puissance-dinternet/ arkivo
  15. http://www.ozap.com/actu/france-inter-laurence-bloch-detaille-les-nouveautes-de-la-rentree/469313 arkivo
  16. http://www.ozap.com/actu/france-inter-nicolas-demorand-recupere-l-emission-politique-dominicale-de-stephane-paoli/499703 arkivo
  17. https://www.lemonde.fr/actualite-medias/article/2017/05/10/france-inter-patrick-cohen-part-nicolas-demorand-et-lea-salame-le-remplacent_5125510_3236.html arkivo
  18. https://www.lemonde.fr/actualite-medias/article/2017/05/10/france-inter-patrick-cohen-part-nicolas-demorand-et-lea-salame-le-remplacent_5125510_3236.html arkivo
  19. https://www.lemonde.fr/actualite-medias/article/2009/11/18/nicolas-demorand-recoit-le-prix-du-meilleur-intervieweur-politique_1268930_3236.html arkivo