Nicolau Tolentino de Almeida
Nicolau Tolentino de Almeida (1740-1811) | ||
---|---|---|
![]() "Obras completas" de Nicolau Tolentino de Almeida (1740-1811), verko eldonita en (1861).
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-a de septembro 1740 en Lisbono, Portugalio | |
Morto | 23-a de junio 1811 en Lisbono, Portugalio | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Koimbro | |
Profesio | ||
Okupo | poeto poeto-juristo instruisto verkisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nicolau Tolentino de Almeida (1740-1811) estis eldonisto, komentisto, pedagogo, filologo kaj profesoro pri Retoriko kaj Poetiko en la Kolegio de la Artoj de la Universitato de Koimbro, tie kie li iinstruis ĝis 1790. Li estis pli juna frato de António Soares Barbosa (1734-1801). Barbosa ankaŭ aktivis kiel dekano kaj direktoro de la Fakultato pri Filozofio inter la 29-a de marto 1791 kaj 1800. Li estas konsiderata unu el la grandaj literaturaj figuroj de la portugala 18-a jarcento kaj unu el la plej grandaj satiristoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]
Nicolau Tolentino de Almeida estis filo de D-ro José de Almeida Soares, advokato de la "Casa da Suplicação" ("Tribunalo de la Potugala Kortumo"), en Lisbono, kaj lia edzino Ana Teresa Fróes de Brito, ambaŭ devanantoj el Ourém. Li studis en la Fakultato pri Juro de la Universitato de Koimbro inter 1760 kaj 1770 kaj en 1765 li estis nomumita reĝa profesoro pri retoriko.
Nekontenta kun la posteno, li estis nomumita en 1780 al nova funkcio en la "Sekretariejo pri Ŝtato de la Negocoj de la Regno". Li ricevis la favorojn de la vesto de kavaliro de la Ordeno de Santiago da Espada, kavaliro de la Ordeno de Kristo kaj fine nobela kavaliro de la Reĝa Domo. Li renkontis gravajn financajn problemojn post la translokigo de la portugala kortumo al Rio-de-Ĵanejro en 1807 kaj mortis sola kaj fraŭla en la aĝo de sepdek jaroj en Lisbono.
Li komponis sonetojn, odojn, memorialaĵojn kaj satiraĵojn per ironia kaj komika tono pri la malgraveco de kutimoj kaj tradicioj, la alligo al aspektoj kaj ĉiutagaj malvirtoj. Li ankaŭ verkis omaĝojn al personoj en potencaj pozicioj, kies protekton li bezonis. Lia stilo karakteriziĝas per simpleco kaj proksimiĝas al popularaj kaj interparolaj formoj, kiuj diferencigas lin el la tiama pretendema kaj grandioza novklasika poezio. Li publikigis kolekton titolitan "Obras poéticas" en 1801.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Obras Poeticas, 1801
- Obras póstumas de Nicoláo Tolentino de Almeida, 1828
- Obras Completas, 1861
- Obras completas de Nicolau Tolentino de Almeida, 1861
- Satyras e epistolas, 1888
- Sátiras e outros poemas, 1978
- Memoriais e sátiras, 1995
- O pícaro e o satírico, 1998
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aurelio Tolentino (dramverkisto) (15.10.1869-05.07.1915)
- António Dinis da Cruz e Silva (1731-1799)
- Eça de Queirós (1845-1900)
- Antero de Quental (1842-1891)
- Domingos Caldas Barbosa (1740-1800)
- Sebastião José de Carvalho e Melo (1699-1782)