Nigroranĝa muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigroranĝa muŝkaptulo
Nigroranĝa muŝkaptulo
Nigroranĝa muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. nigrorufa
Ficedula nigrorufa
(Jerdon, 1839)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
The Black and Orange Flycatcher

La Nigroranĝa muŝkaptulo Ficedula nigrorufa estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj, indiĝena de Azio. Ĝi esta endemia de centraj kaj sudaj Okcidentaj Ghatoj, kaj ĉe la montetoj Nilgirioj kaj Palnioj de suda Barato. Ĝi estas unika inter la muŝkaptuledoj de la genro Ficedula ĉar havas ruĝecan koloron en dorso kaj antaŭ molekulaj studoj oni sugestis, ke ĝi rilatas al enantoj kaj turdoj.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La masklo de tiu specio estas tre rimarkinda birdo kun bunta bildo nigroranĝa nome kun nigraj kapo (ĝis sub la okuloj) kaj flugiloj, dum dorsoj, subaj partoj (ventro pli hela ĝis blankeca) kaj vosto estas oranĝaj. La inoj havas saman distribuadon de koloroj, sed anstataŭ nigron havas malhelbrunan kaj la oranĝa estas nur nuanco krom sufiĉe markata dorso kaj gorĝo. Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo.

Ĝi troviĝas je altajoj de 1000 m al plej altaj pintoj. Ili reproduktiĝas el marto al majo; la ino demetas du ovojn (rare tri). La nesto ne estas kiel tiuj de aliaj muŝkaptuledoj kaj estas granda, neprilaborita, pilkoforma kaj konstruita el junkoj. La nesto havas fundamenton de sekaj folioj kaj filikoj. La ovokavaĵo ne estas kovrita. La nesto estas lokata kutime centre de arbusto kun enirejo ĉe la pinto.[2]

Dum la reprodukta sezono ili estas facile troveblaj pro la alvoko "ĉii-ri-rirr" aŭ pro ties fajfa kanto "ŭii-ĉii-rii-rirr". Ili manĝas insektojn supergrunde (sub 2m alte[3]) kaj ankaŭ kaptas insektojn el la grundo.[4] Paroj defendas teritoriojn dum la jaro. La minaca memmontrado konsistas je tio ke la masklo bekindikas supren, malfermante la voston kaj la flugilojn kaj elsendante notojn "kiit-kiit". Kutime defendo estas farata de maskloj sed foje ankaŭ de inoj.[5]

Ili manĝas ĉefe frumatene kaj krepuske. Dum tiujmomentoj ili kaptas ĝis 100 insektojn ĉiuhore dum meztage ili estas duone tiom efikaj.[4]

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa populacio de tiu orientalisa birdo troviĝas en altebenaĵoj (super 1 500 m) de Nilgirioj, Palani, Biligiriranganoj (Bellaji kaj Honnametti) kaj Kannan Devan. Ili preferas areojn kun seka foliaro kaj subkreskaĵaro kun malfermaj herbejoj. La denseco estas ĉirkaŭ 2.8 ha ĉiupare dum la reprodukta sezono. Temas pri tre teritoria birdo kaj oni ne konas lokajn movojn krom la disigo de junuloj.[4] Norde ili loĝas en la Nacia Parko Kudremuĥ kaj en la montetoj Bababudan kaj sude ĉe la montetoj Aŝambuoj.[6] Kelkaj malnovaj vidaĵoj de la specio el Maharaŝtro kaj Srilanko estis konsiderataj dubindaj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Outlaw, D.C., Voelker, G. (Oct 2006). “Systematics of Ficedula flycatchers (Muscicapidae): A molecular reassessment of a taxonomic enigma.”, Molecular Phylogenetics and Evolution (PDF) 41 (1), p. 118–126. doi:10.1016/j.ympev.2006.05.004.  Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2009-12-05.
  2. Hume, A. O.. (1890) The nests and eggs of Indian Birds 2. R H Porter, London, p. 14–16.
  3. Somasundaram S & L Vijayan (2008). “Foraging Behaviour and Guild Structure of Birds in the Montane Wet Temperate Forest of the Palni Hills, South India”, Podoces 3 (1/2), p. 79–91. 
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Khan,Mohammad Ali Reza (1978). “Ecology of the Black-and-Orange Flycatcher Muscicapa nigrorufa (Jerdon) in Southern India.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 75 (3), p. 773–791. 
  5. Khan,MAR (1980). “Territorial behaviour of the black-and-orange flycatcher Muscicapa nigrorufa (Jerdon) in southern India.”, Bangladesh J. Zool. 8 (2), p. 89–97. 
  6. Praveen J & Giby Kuriakose (2006). “A review of the northern distribution range of near-threatened Black-and-Orange Flycatcher Ficedula nigrorufa in the Western Ghats.”, Zoo's Print Journal (PDF) 21 (12), p. 2516–2517.  Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-29. Alirita 2009-12-05.

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Khan,MAR (1979) Field characters and juvenile plumage of Muscicapa nigrorufa (Jerdon). Bangladesh J. Zool. 7(2):109-112.
  • Khan,MAR (1977) Ecology and Behaviour of the Black-and-Orange Flycatcher Muscicapa nigrorufa. Ph.D. Thesis, Bombay University, Bombay.