Enantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Enantoj
Rokenanto, masklo
Rokenanto, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La enantoj estas birdoj de la genro Oenanthe. Ili estis iam konsiderataj membroj de la familio de Turdedoj, sed estas nun pli komune lokitaj en la familio de Muŝkaptuledoj. Tiu estas grupo de la Malnova Mondo, sed la Rokenanto setlis ankaŭ en orienta Kanado kaj Gronlando kaj en okcidenta Kanado kaj Alasko.

Oenanthe estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj foje saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Rokenanto

Ili estas teremaj insektomanĝantaj paserinaj birdoj de malferma, ofte seka, kamparo. Ili ofte nestumas en rokfendoj aŭ neuzataj nestotruoj.

Nordaj specioj estas longdistance migrantoj, kiuj vintras en Afriko.

Enantoj estas tipe pli grandaj ol la Eŭropa ruĝgorĝulo. Plej parto de specioj havas karakterajn nigrajn kaj blankajn aŭ ruĝajn kaj blankajn markojn en pugoj aŭ en la longaj vostoj.

Plej parto de specioj estas tre sekse duformaj; nur la masklo havas la rimarkindajn plumarbildojn karakterajn de la genro, kvankam inoj kunhavas la blankajn aŭ ruĝajn pugomakulojn.

Specioj[redakti | redakti fonton]

La specioj de enantoj estas la jenaj:

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Oni povas ĉirkaŭpriskribi la taksonomian liston kiel direkto el ne tiom markataj specioj tra nigroblankaj birdoj al pli nigraj. Tiele la du unuaj nome Rokenanto kaj Izabelenanto estus nemarkataj birdoj. En la du sekvaj, nome Dezertenanto kaj Mediteranea enanto, komencas aperi la ĉefaj eroj de la postaj nigrablankaj specioj, nome la nigraj masko kaj flugiloj. En la sekvaj, nome Punktokrona enanto, Kipra enanto, Finŝa enanto, Ĝemenanto kaj Arabia enanto, malaperas la brunaj nuancoj kaj restas nur nigra kaj blanka koloroj, sed kun ankoraŭ sufiĉa proporcio de blanka. En la du sekvaj, nome Monaĥenanto kaj Blankakrona enanto, la blankaj partoj malpliiĝas ĝis preskaŭ nur la krono, dum en la sekva nome Nigra enanto jam restas nur la blankaj markoj de vosto. Poste aperas partoj ĉu brunaj ĉu ruĝecaj kaj kvankam poste venas kelkaj specioj, kiuj ankoraŭ estas nigrablankaj kiel la Blankanigra enanto kaj la Montenanto, la distribuo kaj morfologio iom varias.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.