Varia enanto
Varia enanto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Varia enanto, blankventra masklo.
Blankkrona masklo. Ambaŭ en Jawai, Raĝasthano, Hindio.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Oenanthe picata (Blyth, 1847) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Varia enanto aŭ Trifaza enanto (Oenanthe picata) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas tre aparta specio ĉar montras tri diversajn fazojn aŭ formojn.
La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2].
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri mezgranda birdo 17 cm longa kun enverguro de 26–27 cm kaj pezo de 21-25 g la maskloj kaj de 18-23 g la inoj. Kiel jam dirite, tiu specio montras tri diversajn fazojn aŭ formojn, krom multaj intermezaj formoj ĉe inoj. Ĉiuj havas blankajn pugojn kaj nigrajn renversitajn T en la vostofino, kiel multaj aliaj enantoj.
Ĉe la fazo de 'nigra ventro' (opistholeuca), la masklo estas preskaŭ tute jadnigra, escepte la pugo, la vostobazo kaj la eksteraj vostoplumoj kiuj estas blankaj. La vostofino montras nigran renversitan T. Ĉe inoj, la jadnigraj partoj estas anstataŭataj de fuma nigro.
Ĉe la fazo de 'blanka ventro' (picata), kiu estas la plej disvastigata, la masklo estas simila al la opistholeuca, sed kun blanka ventro. La ino estas simila al masklo. Tamen la nigraj partoj estas anstataŭataj de grizeca bruno. La ventro estas pli bruneca.
Ĉe la fazo de 'blanka kapuĉo' (capistrata), la masklo estas identa al tiu de la fazo picata, kun blanka ventro kontrasta kun nigra gorĝo. Tamen la krono kaj nuko estas blankaj. La ino similas al masklo, sed la nigraj partoj kaj la blanka krono iĝas terbrunaj aŭ sablokoloraj. La ventro estas ruĝecbruna. Ĉe la tri fazoj, la iriso estas bruna, la beko, la kruroj kaj la piedoj estas nigraj.
Vintre la tri fazoj estas separataj kaj ĉiu ino iras ĉe ties maskloj; sed dum la reproduktado inoj miksiĝas inter la zonoj de la diversaj fazoj de maskloj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Tiu birdo kantas el ripozejo aŭ dumfluge; imitas multajn speciojn. Kantas ĉefe vintre. Ili multe ŝatas altajn ripozejojn el kiuj eksaltas por kapti predojn surgrunden aŭ dumfluge. Ili estas teritoriaj kaj forpelas samgenranojn aŭ birdojn de aliaj specioj se tiuj manĝas same. Ili manĝas ĉefe insektojn (formikoj, raŭpoj, koleopteroj ktp.). Ili manĝas ankaŭ berojn de la figarbo de la pagodoj aŭ de arbustoj grevia.
La nesto estas taso konstruita el herboj, plumoj, lano kaj toleroj, kovrita per harj kaj lano. Ĉefe en rokofendoj, muro, inter ŝtonoj kaj plej malofte en arbotruo. La ino demetas 4 al 6 ovojn, kiuj estas helbluaj kun brunruĝecaj makuletoj en la plej larĝa pinto. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn. Kutime okazas du ovodemetadoj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en Afganio, Egiptio, Barato, Irano, Israelo, Kazaĥio, Libano, Nepalo, Omano, Pakistano, Rusio, Taĝikio, Turkmenio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Uzbekio.
Ties natura habitato estas varmaj dezertoj. Foje proksime de homaj setlejoj aŭ kultivejoj. Estas birdomigradomigrantaj birdoj, kiuj nestumas en norda Pakistano, centro de Irano kaj ĝis sudo de Kaspia Maro, dum vintras en suda Pakistano kaj en Barato ĝis Delhi, centro de Madja Pradeŝ kaj nordo de Maharastra.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En la franca, pri tiu specio
- BirdLife International 2004. Oenanthe picata[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- ↑ Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
- ↑ Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.